Ajnua Historio kaj Kulturo [japana/angla]
(vendita de Ajnu-Muzeo)
|
Edziĝo
La ajnua etno havis diversajn tipojn de edziĝoj. Infanoj estis farita edziĝan
promeson inter iliaj patroj aŭ pere de peranto. Kiam la fianĉoj fariĝas
edziĝtaŭga aĝa, oni diras la promeson kaj edzigas ilin. Ankaŭ troviĝas
geedziĝo laŭ interkonsento de ambaŭ sekso. En iuj regionoj, kiam filino
fariĝas edziĝtaŭga aĝa, ŝia gepatroj loĝigas ŝin ĉe malgranda cambro nomita
"tunpu", aparta domo apud suda muro de ŝia domo. Kaj gepartoj
elektas ŝian edzon el viroj, kiuj vizitis ŝin.
La edziĝtaŭgaj aĝoj estas 17-18 jaroj por viro kaj 15-16 jaroj por virino, kiu estis tatuita. En la aĝoj, ambaŭsekso estis rigardita kiel plenaĝulo.
Kiam a manviro proponis sin al virino kiel edzon, li vizitis ŝian domon,
manĝis duonon de bovleto plena da rizo transdonita al li de ŝi, kaj redonis
reston al ŝi. Tiam se ŝi manĝis la reston, ŝi akceptis lian proponon. Se
ne, kaj metis ĝin apud ŝi, ŝi rifuzis lian proponon. Kiam viro edzinigis
virinon aŭ ili sciiĝis pri edziĝa promeso, ili interŝanĝis donacon reciproke.
Li donacis al ŝi tranĉileton gravuritan, kudrilarujon, ŝpinilon kaj aliajn.
Ŝi donacis al li veston broditan, kovraĵo por dorso de mano, kovraĵo por
kruro kaj aliajn manfaritajn vestojn. Laŭ kelkaj libroj en malnova tempo
troviĝas, multaj "jomeiri" edziĝoj, en kiuj novedzino iris al
novedza domo kun ŝiaj posedaĵoj por, ke ŝi estu membro de lia familio.
La jomeiri edziĝoj estis jene: Viro kaj vira patro vizitis virinan domon
kun fianĉiĝaj donacoj kiel glavo, glavo trezora, ornama sagujo, konto de
glavo kaj la japana tubforma latkesto "hokai". Kaj se ili denove
interkonsentis pri edzigo, viro kaj vira patro venigis ŝin al ilia domo
aŭ viro restis en ŝia domo dum kelka tempo kaj post tio venigis ŝin al
ilia domo.
En nupta rito, partoprenantoj preĝas diaĵon de fajro. Novedzino kaj novedzo respektive manĝas duono de sama bovleto da rizo, kaj aliaj partoprenantoj estis regalita.
Gravedeco
Kiam edzino estis du aŭ tri monatojn graveda, diaĵo de fajro, naskiĝo,
eniro kaj aliaj estis preĝita por sano de feto kaj gravedulino. Kvin monatojn
preĝo por "ĉakutai" (porti gravedulinan zonon) estis farita.
La japana lumbotuko 'hundoŝo' de edzo aŭ bopatro estis uzita kiel gravedulina
ventra zono. Kiam ŝi estis ses aŭ sep monatojn graveda, ceremonio estas
farita por purigi ŝian korpon.
|
Edziĝo |
|
Naskiĝo
Kiam fariĝis monato de akuŝo, oni aranĝis akuŝejon en la maldestra flanko
de fajrejo "ŝiso". Tie gravedulo akuŝis tenante akuŝan ŝnuron,
kiun oni kutime uzis por porti sur la dorso, pendante sur la trabo. La
virino, kiu spertis naskon, akuŝigis ŝin. Tiam eĉ ŝia edzo kaj filoj devis
iri ekstere. Ĉe fajrejo unu maljunulo preĝis diaĵon de fajro, naskiĝo,
eniro, necesejo kaj aliaj por facila akuŝo.
Se akuŝo estis malfacila, diversaj malbenaj ceremonioj estis plenumita laŭ regiono. En la regiono Ŝiraoj, virino apud gravedulino levis ŝin je la brako kaj igis ŝin pisti ion per pistilo.
|
Naskiĝo |
Kreskigi infanon
Tukaĉo de malnova vesto estis uzita kiel vesto por novenaskito. Ĉar mola
vesto estis por beba haŭto kaj tukaĉo protektis bebon kontraŭ diaĵo de
malsano kaj diablo pro abomeno de la diaĵo kontraŭ malpuraĵo. Antaŭ ol
bebo mamnutris, la bebo estis donita infuzaĵo el endodermo de alno kaj
radiko de petazito por forpreni malpuraĵo el korpo. Infanoj kreskis preskaŭ
nude ĝis kvar aŭ kvin jaraj. Eĉ kiam ili vestis sin, ili ne portis zonon
kaj lasis fronton de sia vesto malferma. Sekvante ili portis veston el
ŝelo kiel "attuŝ" sen desegnaĵo ĝis plenaĝulo.
Nomado
Nova bebo estis nomita "ajaj" (surbaze de plorkrio de bebo),
"ŝipo," "pojŝi" (malgranda feko), "ŝion"
(malnova feko) kaj aliaj. Infanoj estis nomita ĉi tiuj provizoraj nomoj
ĝis du aŭ tri jaraj, kaj ne tuj estis nomita daŭra nomo. Oni nomas ilin
la nomoj, al kiu oni aldonis la signifon kiel aŭ feko aŭ malnovaĵo, por,
ke oni fortenu de ili diablon de malsano. Infanoj estis nomita surbaze
de ilia konduko aŭ kutimo, aŭ rilate al impresa evento ĉe nomado aŭ gepatraj
esperoj de infana estonto aŭ aliaj. Tiam ili neniam estis nomita sama nomo
kiel aliaj. |
Kreskigi infanon |
Plenaĝulo
Viroj estis rigardita kiel plenaĝuloj en 15-16 jaraj. Tiam unuafoje ili
portis la japanan lumbotukon "hundoŝo" kaj siaj hararoj estis
aranĝigitaj. Virinoj ankaŭ estis rigardita kiel plenaĝuloj en 15-16 jaraj.
Ili portis subveston nomita "mour" kaj portis la zonon de subvesto
"raunkut", "kut", "ponkut" aŭ aliaj ĉirkaŭ
siaj korpoj. Kaj kiam virinoj fariĝis 12-13 jaraj, siaj lipoj, manoj kaj
brakoj estis tatuita. Kiam ili fariĝis 15-16 jaraj, siaj tatuoj estis kompleta.
Laŭ tio ili estis rajtigita geedziĝi.
Familio
Ajnuaj familioj estis etaj, kiuj konsistas el gepatroj kaj infanoj. Kiam
filoj geedziĝis, ili foriris de siajn familiojn kaj loĝis aparte. Tial
neniuj pluraj geedzaj paroj loĝis en unu domo.
|
tatuita virino |
Morto
Ajnua etno pensis, ke morto estas ekzistado kiel tiu ĉi mondo, post kiam oni apartigis spiriton de korpo, kaj korpo restis la mondon, kaj la spirito iris la alian mondon, en kiu prapatro ekzistas.
Laŭdire la alian mondon, al kiu mortinto iras, ezkistas en subtero. Oni nomas ĝin "poknamosir", "poknasir" (la mondo suba) kaj aliaj.
Oni pensis, ke la alia mondo estas sama kiel ĉi tiu mondo escepte ke ĝia sezono estas mala kiel tiu ĉi monda kaj ĝia tago kaj nokto estas mala kiel la monda. En diversaj regionoj de Hokkajdo troviĝas la nomo de loko kaj la formo de la regiono "Ahun rupar", "Omanrupar", kiu signifas enirejo al la alia mondo.
La funebra ceremonio estis jene: unue oni informis homojn de najbaraj vilaĝoj pri la morto. La homoj, kiu estis informita kaj kondolenciis postvivantojn, ne rekte vizitis la postvivantojn, vizitis najbarojn kaj sciu la staton de postlasita familio, tiel ili vizitis la familion kondukate de la estro en unu vico.
En la domo de postvivantoj, mortinto, kiu lokiĝis apud fajrejo, estis vestita per mortokostumo. Laŭ orde ili sidiĝis ĉirkaŭ familio, prokisma parenco kaj najbaroj. Ploristino ploris (rajĉiskar) kaj plejaĝulo preĝis por mortinto, post lasita familio, parencaro kaj vilaĝanoj.
Mortinto estis envolvita en pajlmato kaj estis ĉirkaŭvolvita per maldika ŝnuro "utokiat". Kiam oni elportis ĝin ekstere, oni kuŝigis ĝin sur la dorso piedantaŭe kaj kapmalantaŭe, kaj elportis ĝin rompante maldekstran muron. Kaj post kiam oni elportis ĝin, oni bruligis la domon antaŭ lia morto. Tiel oni bruligis la domon, tial oni povis havigi al mortinto domon de alia mondo.
Mortinto estis enterigita, kaj ne estis enterigita al saman tombon eĉ se geedzoj aŭ familio. Unuope oni enterigis al unu tombon. Oni sepultis akcesore ĉiutagan necesaĵon, ornamadon, trezoron kaj aliaj. Tombosigno estis preparita samtempe kiel morto. Se la regiono estas malsama, la formo estas malsn la regiono Ŝiraoi, la formo por viro estas lancopinto kaj tiu por virino estas kapo de kudrilo.
Kiam enterigo finiĝis kaj ili revenis hejmen, ili devis absolute ne turni sin malantaŭe kaj ne halti survoje kaj ne plori. Ĉar se ne, mortinto revenis rememorante ĉi tiun mondon kaj la spirito obsedis.
La periodo de funebro estas ĉirkaŭ unu jara. Dum la periodo, ekz-e, virino perdanta sian edzon vestis sin inverse, portis la ĉapon por ploristino "ĉiskonĉi" profunden, plie sur tio metis veston inverse kaj restis dome.
|
|
|