Fiŝado
Por ilia vivo, la ajnuo dependis de fiŝo same kiel de ĉasado. Multaj vilaĝoj
estis lokita apud la maro aŭ rivero pro kiu salmo kaj truto iris kontraŭflue.
Rivera Fiŝado
La ajnuo kaptis truton primare en somero kaj salmon en aŭtumo. Ili ankaŭ
kaptis ito-n (japanan riverfiŝon de salmonedo) , leŭciskon kaj alian fiŝon.
Lancoj nomita "marek" kiel harpuneto estis uzita por kapti salmon kaj truton individue. Aliaj metodoj de salma kaj truta fiŝado estis "tesh"-fiŝado, en kiun salmo naĝinta kontraŭflue, estis kaptita de digi la riveron ; "uraj"-fiŝado uzanta nasojn kaj "rawomap"-fiŝado uzanta konusajn korbo-kaptilojn aŭ braĉetoj de vimenoj.
Por kapti salmon kaj truton, ĉiu vilaĝo aŭ individuo havis definitivan
teritorion de rivera fiŝado. Eksteruloj ne povis libere fiŝado ĉi tie.
Mara Fiŝado
Per de 3 ĝis 4 m da longaj boatoj, la ajnuo vigore fiŝis kaj ĉasis spadfiŝon,
tinuson, lunfiŝo kaj maran mamulon kiel peltofokoj, aliaj fokoj, delfenoj
kaj balenoj. Precipe en Funka Golfo, ĉasi peltofokon kaj fiŝi beneno estis
popularigita. |