3. Mallonga gramatiko de la aina lingvo
3-3. Substantivaj vortgrupoj
3-3-1. Ellaso de substantivaj vortgrupoj
Substantivaj vortgrupoj povas esti ellasitaj. En la subaj ekzemploj
la signo "~" montras tian eblecon. Tamen personaj vortetoj
ne povas esti ellasitaj. Pri personaj vortetoj, vidu 3-3-2.
- haŭe "voĉo de
~o" (apartena formo de haŭ
"voĉo")
- rupnekur haŭe "voĉo de plenaĝulo"
- haŭe "lia voĉo"
- noski "mezo
de ~o" (loko substantivo)
- ikkeŭ noski
"mezo de spino"
- noski "ĝia mezo"
- mina "~o ridas"
(unuterma verbo)
- rupnekur mina "plenaĝulo ridas"
- mina "li ridas"
- kor "~o ~on havas"(duterma
verbo)
- rupnekur tuĉi kor
"plenaĝulo havas martelegon"
- rupnekur kor "plenaĝulo habas ĝin"
- tuĉi kor
"li havas martelegon"
- kor "li havas
ĝin"
- ari "per"
- tuĉi ari
"per martelego"
- ari "per ĝi"
3-3-2. Diversaj substantivaj vortgrupoj
Troviĝas jenaj tipoj de substantiva vortgrupo.
- [substantivo]
- rupnekur "plenaĝulo"
- [substantivo] + [apartena formo de substantivo]
(Anstataŭ substantivo, povas stari persona vorteto nominativa.)
- rupnekur haŭe "voĉo de plenaĝulo"
- ĉi haŭe
"mia voĉo"
- [substantivo] + [loko-substantivo]
(Anstataŭ substantivo, povas stari persona vorteto objektiva.)
- pet etok
"celata loko de rivero (nome, fonto de rivero)"
- un etok
"mia celata loko"
- [substantivo] + [substantiva vorteto]
- ĉep utar
"fiŝoj"
- [epiteta verbo] + [substantivo]
- iŭan mosir
"ses landoj"
- [unuterma verbo] + [substantivo]
- pirka uakka
"bona akvo"
(uakka pirka
"akvo estas bona" estas la propozicio responda al ĉi
tiu substantiva vortgrupo.)
- [substantivo] + [duterma verbo] + [substantivo]
- 1. rupnekur kor
tuĉi "martelego, kiun
plenaĝulo havas"
- 2. tuĉi kor
rupnekur "plenaĝulo,
kiu havas martelegon"
(rupnekur tuĉi
kor "plenaĝulo havas
martelegon" estas la propozicio responda al ĉi tiuj substantivaj
vortgrupoj 1 kaj 2)
- [propozicio] + [propozicio-substantiviga vorteto]
- rupnekur tuĉi kor
ike "tio, ke plenaĝulo
havas martelegon"
ktp.
Substantivaj vortgrupoj, kiuj rilatas kun verbo senpere, nome,
kiu anstataŭas la signon "~", havas neniajn kazo-markojn.
Persona vorteto por la unua persono montras kazojn. Vidu ĉi subajn
as, ĉi,
un.
Vorteto por la dua persono ne havas tiajn variaĵojn. Por la
tria persono ne ekzistas persona vorteto.
Unuterma verbo povas fariĝi substantivo.
mina |
"~o ridas" > "rido" |
uraj kik |
"~o martelis akvobarilon" > "martelado
de akvobarilo" |
La plej ofta tipo de substantiva kunmetado estas [substantivo]
+ [substantivo].
[Al Enhavo] [Antaŭa paĝo] [Sekva
paĝo]
[Al japan-lingva
versio]