[Al menuo por paĝoj de s-ro Shirahama]
La Nobel-Premio en la Kemio en 2008 por la eltrovo
kaj ekspluato de verda fluoreska proteino, GFP
Haruhisa ŜIRAHAMA
Osamu SHIMOMURA
Marine Biological Laboratory, Woods Hole, MA, USA, naskiĝis en 1928 en
Kyoto
Martin CHALFIE
Columbia University, New York, NY, USA, naskiĝis en 1947 en USA
Roger Y. TSIEN
University of Calfornia, San Diego, CA, USA, naskiĝis en 1952 en USA
La premion venkis tri doktoroj per la subjekto de "La eltrovo kaj ekspluato de verda fluoreska proteino, GFP".
GFP estas unu proteino kiu fluoreskas verde sub ultraviola lumo kaj pro tio ĝi formigis tre utilan ilon kiu postsekvas iun molekulon en ĉelo. Nun GFP estas tre populara kaj necesa ilo por studado de biologio kaj medicino en la mondo.
Shimomura eltrovis GFP en unu meduzo, Aequorea victoria <la japana nomo "Oŭan-kurage" >), elprenis ĝin kaj klarigis ĝian molekulan strukturon.
Chalfie sukcesis fluoreskigi GFP en interno de vivaĝo kaj montris, ke ĝi
povas esti uzebla por klarigi fiziologian fenomenon.
Tsien studis detale fluoreskmekanismon de GFP kaj ekspluatis manieron fluoreski
ankaŭ en alia koloro ol verdo kaj faris kelkajn proteinojn kiuj fluoreskas
flave, ruĝe kaj cetere.
Shimomura komencis lian studadon de bioluminesko unue pri marlampiro (Vargula hilgendorfii <la japana nomo "Umihotaru" >) en Nagoya Universitato kaj li sukcesis elpreni puran luminesk-materion
en nur unu jaro kvankam studantoj de Princeton Universitato ne povis sukcesi
tion malgraŭ ilia peno dum 20 jaroj. Lia tekniko de eksperimento estis
eksterordinare lerta. Ni parolis tiutempe ke neniu povas imiti lian teknikon.
Princeton invitis lin kaj li ekstudis lumon de Aequorea victoria tie. La meduzo lumineskas verde en maro. Li kolektis 850,000 meduzojn kaj provis elpreni la lumineskan materion sed li multefoje fuŝis. Lumineska fenomeno ĝenerale okazas de reakcio inter lumineska materio kaj enzimo, sed ĉi tio estas diferenca. Li eltrovis ke la materio de meduzo lumineskas per kalcijono anstataŭ enzimo kaj li sukcesis apartigi la materion kiun oni nomis aequorin. Nun aequorin lumineskas blue kvankam la meduzo lumas verde. Li daŭrigis studon kaj eltrovis ke la meduzo havas fluoreskan proteinon krome kaj ĝi fluoreskas verde akceptante lumon (t.e. energion) de aequorin. Li fine apartigis ĉi tiun proteinon kiu estas GFP.
La vivanta korpo kreiĝas el la proteinoj kaj tiel la proteinoj estas farantaj per vivaĵo. Proteino estas alligaĵo de aminoacidoj kaj ĝi estas farata obeante la planon de geno. GFP estas ankaŭ farita obeante la ordonon de geno, nome, troviĝas la geno faranta GFP-n.
Chalfie enmetis la genon de GFP en vivaĵon kiel nematodo kaj lumineskigis en vivanta korpo. Nun kiam oni kunigas genon de GFP al la geno de proteino kiun oni volas esplori, ĝia fluoresko formiĝas en rimarkilon kaj oni povas montri, kie la proteino estas kaj kiel ĝi moviĝas. Ĉu la
kancero plimultiĝis aŭ transiris? Kiel la nervĉelo rompiĝas en Arzheimer malsano? Kian vundadon havas la pankreatĉelo en diabeto? Ĉiuj estis esploritaj uzinte GFP-n. Do, multe da medicinaj problemoj estis jam esploritaj helpe de GFP.
La merito videbligi celitan proteinon estas eskterodinare granda.
Shimomura estis nur interesita pri luminesko de meduzo kaj
tute ne sciis ke tio kreus novan kaj fortan metodon en studado
de biologio kaj medicino. Estas tre grave ke nur pura scivolemo
kaj senceda studado naskas la plej gravan rezulton.
La
plej grava karaktero de GFP por uzo en studado --
1) GFP estas proteino kaj fluoreskas ĝi mem sen helpo de alia materio.
2) GFP povas esti farata en diversaj vivantaj korpoj helpe de
alligo
de GFP-geno en konvena geno.
3) Kiam GFP alligiĝis kun funkcianta proteino, ĝi ĝenerale ne malhelpas
originalan funkcion.
[ Al paĝo de "Ricevitaj artikoloj" ] [ Al hejmpaĝo
]