Ne trovigxas lingvo samdevena kun la aina lingvo. Precipe, gxi ne havas genealogian rilaton kun la japana lingvo. La lingva strukturo similas tiujn de la altajaj lingvoj, tamen gxi havas kelkajn ne-altajajn karakterojn. Tiel nomataj aldonaj prefiksoj e-, ko-, o- estas ekzemploj de ne-altajeco (vidu la sekcion 4). Ankaux poli-sinteza karaktero de la aina lingvo ne estas komuna kun la altajaj lingvoj (vidu la sekcion 3-2-2).
Ainoj ne havas proprajn literojn. Kelkaj ainoj klopodis skrivi en sia lingvo kaj por tio pruntis latinajn, cirilajn aux japanajn literojn, sed nuntempe nur la japanajn.
La nombro de Ainoj, kiuj povas paroli en la aina lingvo flue en certa grado, estas tre limigita. La nunaj ainologoj konas nur naux bonjn parolantojn.
Ainoj havas ricxan busxtradicion. Multegaj rakontoversajxoj restos en la mondoliteraturo eterne. En la recitado de la versajxoj estas uzata malsama lingvostilo ol tiu por interparolo. Pli malsimpla morfologio estas la distinga trajto de la versa stilo.
En la rakontoj heroo aux dio parolas pri sia sperto. D-ro KINDAICxI Kjoosuke, granda pioniro de la aina lingvistiko, nomis la ainan busxtradicion "rakonto de la unua persono", kaj rigardis tion kiel partikularan karakteron de la busxtradicio.
Movadoj de Ainoj por reakiri nacian dignon vigligxas iom post iom. Samtempe, streboj de Ainoj kaj ainologoj por konservi la lingvon kaj la kulturon dauxrigxas.