3. Mallonga gramatiko de la aina lingvo
3-4. Adverbaj vortgrupoj
Trovigxas jenaj adverbaj vortgrupoj.
- [adverbo]
- ene "tiel"
- [substantivo] + [kazo-vorteto]
- mosir uxa
"for de lando"
- [substantivo] + [loko-substantivo] + [kazo-vorteto]
- pet etok
uxa "de la fonto de
rivero"
- [substantivo] + [adverba vorteto]
- tucxi ari
"per martelego"
- [propozicio] + [propozicio-kuniga vorteto]
- cxep cxis
kor hosipi
"fisxo ploranta returne iras" < cxep
{cxep cxis
kor} hosipi
({...} estas adverba vortgrupo. cxep cxis "fisxo
ploras" en cxi tiu vortgrupo estas enmetita propozicio.
La subjekto de cxis "~o ploras" estas ellasita.
Oni povas rigardi la frazon, cxep cxis kor hosipi, aliel,
kiel la subjekto de hosipi "~o returne iras"
estas ellasita, kaj la frazo havas strukturon {cxep cxis}
kor {cxep hosipi} kun la signifo "fisxo ploras
kaj (gxi) retrune iras".)
ktp.
[Al Enhavo]
[Antauxa pagxo] [Al
Vortareto]
[Al japan-lingva
versio]