[Al japana-lingva
pagxo]
[Al menuo por pagxoj de s-ro Jokoyama]
Antaux G8 pinta konferenco, ekde la 1-a de julio 2008 gxis
la 4-a, en Ajnumosir (Hokkajdo) kiu estas lando de la indigxena
popolo ajnuo ekde malnova tempo, la indigxenaj popoloj el Japanio
kaj aliaj landoj kunvenis, kaj okazis la pinta konferenco por
indigxenaj popoloj en Ajnumosir (Hokkajdo) 2008.
Post la lekcio en la Konferenco okazinta en la urbo Sapporo (Satporo
ajnue) en la 4-a de julio oni disdonis kopiojn de proponaj paperoj
al G8. Mi klarigas gxin.
La indigxenaj popoloj partopreninta en la konferenco estas 22
gentoj de 12 landoj (sxtatoj) el la regionoj Ajnumosir (Hokkajdo),
Ucxina (Okinavo), Japanio, Usono, Kanado, Havajo, Guamo, Auxstralio,
Bangladesxo, Filipinoj, Norvegio, Meksiko, Aotearoao (Nov-Zelando)
kaj aliaj. La partoprenantoj en la urbeto Biratori, la vilagxo
Nibutani kaj la urbo Sapporo farigxis totale cxirkaux 1500.
Indigxenaj popoloj havas komune radikalan valoron kaj opinion
pri rilato inter naturo kaj homo. Do tio kunligas ilin.
La konferenco estis okazigita de ajnua popolo. Kaj indigxenaj
popoloj konvenis kun la tempo de G8-Konferenco, intersxagxis opiniojn
pri la temoj de G8-Konferenco kaj resumis la aferojn, kiel gxi
rilatas al ili. Tia konferenco estis la unuafoja.
En la konferenco ili gratulis la adopton de ' Deklaracio de Unuigxintaj
Nacioj (UNoj) pri la Rajto de Indigxenaj Popoloj' en la 13-a de
septembro 2007 kaj admiris kun ajnua popolo la adopton de 'Rezolucio
por agnoski la indigxenecon de ajnua popolo' fare de la Cxambroj
de Deputitoj kaj Senatanoj kaj konsentita de japana kabineto.
Ili opinias, ke erara estas ekonomia kreska normo kaj modernigo
laux la penso, ke homaro povas regi naturon. Laux ilia opinio,
tio estas la kauxzo de la media sxangxigxo, la monda mangxaja
krizo kaj la plialtigo de petrola kosto, kaj pliigas malricxecon
kaj la diferencon inter ricxuloj kaj malricxuloj, kaj kovras la
vojon al paco.
Trovigxas diversaj problemoj en la proponaj paperoj al G8, sed
cxi-foje mi klarigas la aferon pri lingvo.
Ili opinias, ke oni malnoble atencadas la civilan, politikan,
ekonomian, kulturan kaj socian rajton de indigxenaj popoloj, kaj
diskriminaciadas la popolojn, la uzon de ilia propra lingvo kaj
ilian kulturan agadon, kaj ne agnoskas kolektivan identecon de
indigxenaj popoloj.
Laux ilia vidpunkto pliigxas malapero de indigxenaj lingvoj kaj
kulturoj, kaj tio pliigas kulturan kaj lingvan diversecon en la
mondo.
En la propono al G8 ili skribas, ke ilia valortaksado estas bazita
sur respekto al aliaj, patrineca terglobo kaj tuta vivajxo.
Ili pensas, ke la plej efika vojo al dauxrigebla mondo estas
ilia koncepto de la universo, filozofio, tradicia vivo, dauxrigebla
konsumada rimedo kaj vivmaniero.
Kaj en la mondo komsuma kaj individua ekstreme komercigita kaj
apartigita, kvamkam ilia valortaksado povus farigxi la gvidilo
ne nur por ili sed por la tuta homaro kiel alternativo, sed gxi
estas ignorata de la mondo.
Trovigxas la propono de 21 agadoj al G8. La 15-a agado estas
prilingva jene.
Al ilia komunumo oni donu plie kulturajn centrojn, subtenojn
pri fondo de muzeo, uzadojn de multkultura kaj multlingva edukado,
lernadojn kaj edukadajn manierojn inkluzive ilian longatempan
tradician gvidmanieron, subtenojn por fondo de programo kaj edukejo
akcelanta la lingvan programon, gvidi ilian lingvon.
La 21-a agado estas prijapana jene.
La japana registaro adoptu la Deklaracion de UNoj kiel la nacia
legxo kunlaborante kun ajnua popolo, apliku tion kaj faru la konkretan
agadon kaj amendon de politiko, por disvastigi kaj klarigi la
rezolucion por agnoski indigxeneco de ajnua popolo.
Kaj ili protestas kontraux, ke nur unu ajnuan inkluzivas 8 komitatanoj
de klerula interparola kunsido establita por plie konsideri la
rezolucion. Kaj ili proponas, ke la registaro faru, ke almenaux
duono de komitatanoj de la kunsido estu ajnuaj.
Ili konfirmis agi laux la Deklaracio de UNoj kiel indigxenaj
popoloj kaj fortigi solidarecon inter ili kaj aliaj subtenaj grupoj
kaj Ne-Registaraj Organizoj.
La 6-a konfirmo estas prilingva jene.
Ili celas disvastigon de ejoj kiel 'birdnesta lernejo por lingvo',
en kiu indigxenaj popoloj estas gvidata por, ke ili facile parolu
sian lingvon laux sperto de maoriaj kaj aliaj popoloj, por cxesigi
malaperon de iliaj lingvoj en la mondo.
Trovigxas jenaj vortoj kiel konkludo.
Plenumo de la Deklaracio de UNoj estas tre bona por ne nur indigxenaj
popoloj sed ankaux aliaj popoloj kaj la terglobo.
Se indigxenaj popoloj povas kontinuigi la manieron, zorgi pri
dauxrigebleco por la terglobo kaj plantoj animaloj kaj aliaj tutaj
vivajxoj, ne nur homoj, tio estas favoro al tuto.
Se ili povas paroli sian lingvon kaj kontinuigi havi diversajn
kulturojn, la kulturaj heredajxo en la mondo farigxos pli ricxaj.
Se iliaj diversaj ekonomiaj, kulturaj, spiritaj, sociaj, politikaj
sistemoj povos kunesti kun supera potenco, ili povas restigi pli
diversajn esperigajn futurojn
al siaj infanoj kaj nepoj.
[ Al pagxo de "Ricevitaj
artikoloj" ]
[ Al hejmpagxo ]