[ Al paĝo de "Ricevitaj artikoloj" ]

11.3.'15 La memortago de la katastrofo

Memore skribis OMO

(El la 159-a numero de nia liga organizo "Helordo de HEL")


Antaŭkomento:
Por publikigi ĉi tiun skribaĵon mi ricevis multajn afablajn konsilojn de la samkunvenanoj de SES. Mi volas ĉi tie esprimi grandan dankemon al la membroj. Koran dankon!

11.3.'15 La memortago de la katastrofo

Hodiaŭ estas la memortago por la tertremego kaj enorma cunamo en la Orienta Japanio, kio okazis 4jarojn antaŭe, t.e. en la 11a de marto 2011. Je la 2a horo kaj 46 minutoj tertremegis kaj sekvante tion, atakis enorma cunamo en la marbordajn regionojn de la Orienta Japanio ĉirkaŭ je la 3a horo kaj 36 minutoj.
En tiuj horoj mi kurtrejnadis min per maŝino en la urba gimnastejo Ŝiroiŝi kaj pri tiu katastrofo mi tute ne rimarkis. Se aldone dirante, mi nenian informon aŭdis en tiu loko. Reveninte hejmen, mi ŝerce alparolis mian filinon, kiu estis hejme en ferio. Ŝi respondis serioze:
- Ĉesu ŝerci, jen vidu televidon, kiu informas katastrofon. Ĝuste nun terura sceno estas videbla. Al iu marbordo proksimixgas enorma ondego kun la furioze ŝaŭmanta supro linie viciĝanta, kiun oni kamerais sur defendokorpusa helikoptero. Kie estas tiu marbordo, mi poste eksciis, t.e. ia marbordo Juriage en la urbo Natori, kie situas la flughaveno Sendai. Per alia TV-programo mi vidis aeroplanojn aŭ helikopterojn forfluigataj.
Verŝajne en la plej danĝera loko loĝas Tanjo, karesnomo de mia plej aĝa fratino, kun la edzo en la urbeto Onagaŭa, norde for de la marbordo Juriage. La urbeto Onagaŭa ofte estis atakita de estintaj grandaj cunamoj. Mi tamen detenis min tuj telefoni al ŝi aŭ aliaj gefratoj, kiuj ĉiuj loĝas en Sendai aŭ en la ĉirkaŭaj urboj, ĉar la telefon-reto estos malfacile konektebla pro la katastrofo, mi pensis. Kelkajn horojn poste mi povis telefoni post kelke da provoj al mia plej aĝa frato, kiu loĝas en la urbo Tagaĵo, unu el la satelitaj urboj de la urbego Sendai. - Tiu urbo situas inter norde Ŝiogama kaj sude Sendai - Sed mi ne povis kontaktiĝi kun Tanjo en Onagaŭa. Ŝi iam ofte diris:
- Se la domo situanta sur iom alta loko estus atakita de cunamo, tiam la tuta urbeto Onagaŭa pereus.
Ĉiam kiam mi telefonis al ŝi ĉe ĉiu cunamo-averto. - Kvankam mi tute ne memoris tion, tamen miaj gefratoj ofte diris, ke ĉe enhospitaliĝo de mia patrino ŝi ankoraŭ ne edziniĝinta lasis min plorantan suĉi sian mamon anstataŭ mia patrino. Cetere ni estis 6 gefratoj: la plej aĝa estis Tanjo, sekve frato, fratino, frato, frato kaj mi. -

La sekvantan tagon la plej aĝa filino de Tanjo, mia nevino, ne povis eniri la urbeton Onagaŭa pro la disrompiĝaĵoj. Kaj post la kelktagaj provoj ŝi fine sukcesis atingi al Onagaŭa kun siaj edzo kaj filo, sed tute malaperis la domo, en kiu ŝi naskiĝis kaj kreskis. Nur la betona bazo de la domo restis. Detiam krom ŝi miaj gefratoj rondiradis multajn civitanajn halojn aŭ kunvenejojn kiel portempajn kadavrejojn, kie komence kuŝis multaj kadavroj nigre kotitaj sen lavado. Tiajn kadavrojn unu post alia ili rondire konstatis, al mi rakontis per telefono la plej aĝa frato. Ĉirkaŭ unu monaton poste oni informis al mia nevino de Onagaŭa, ke troviĝas kadavro, kiu probable povus esti ŝia patrino, ekzamenite la dentoformon aŭ la sangotipon. Fin fine Tanjo estis eltrovita. Oni informis, ke la kadavro estis eltrovita el monto da disrompiĝaĵoj, kiuj kolektiĝis fare de la cunamo antaŭ la tunelo de la fervojo. - La urbeto Onagaŭa situas en la suda rando de la marbordo riasforma kaj la tereno estas kiel triangulo, nome, larĝa marbordo oriente, aliaflanke ĉirkaŭas montetoi kai funden al la nordokcidenta montpiedo iom post iom mallarĝiĝas kaj altiĝas la tereno. En la plej funda loko troviĝas la tunelo. - Tiujn okazintaĵojn mi povis nur aŭskulti per telefono senpacience, sed fari nenion por helpi. Sed la edzo de Tanjo, mia bofrato, ankoraŭ ne estis eltrovita.

Kvankam ni volis okazigi la funebran ceremonion kune kun la paro, ni tamen ne povis eltrovi la kadavron de la bofrato eĉ en junio. Do, rezigninte la eltrovon, ni okazigis funebran ceremonion en la 19a de junio kun urno sen la ostoj de la bofrato. Por ĉeesti la ceremonion en Onagaŭa, mi flugis al la flughaveno Sendai kaj veturis per aŭto de mia parenco al Onagaŭa. Survoje mi vidis la ruinojn. Cirkau la flughaveno Sendai oni ne povis vidi la maron antaŭe, barite de arbaro kontraŭsabla aŭ de domoj, sed nun ni povis vidi la maron tra arboj maldensaj. Aliaj multaj arboj kaj preskaŭ ĉiuj domoj estis forfluigitaj disrompite, tiel ke oni povis vidi fore malproksimen.
En la sekvanta tago mi iris al Onagaŭa trairinte la urbon Iŝinomaki, kiu estis ofte informita kiel mine rompita urbo en televido tra la tuta lando. Por atingi Onagaŭa el Iŝinomaki ni devas iri tuj apud la marbordo Mangoku-ura kaj transiri monteton ĉe la radiko de la duoninsulo Oŝika, de kies supro ni povis rigardi la golfon kaj la centron de Onagaŭa, kiu ne povis esti videbla pro multaj domoj antaŭ la tragedia cunamo. Nun neniuj lignaj domoj troviĝas, restas nur kelkaj flanken faligitaj ŝtalbetonaj konstruaĵoj. Nekredebla sceno! Mi sentis kvazaŭ kapturnon!

Se oni panorame travidas la urbeton de sur la mezo de kajo dorse ĉe la maro, situas maldekstre sur monteto la urba hospitalo, kies teretaĝo estis atakita, dekstre sur iom pli alta monteto mezlernejo, centre ankaŭ sur monteto elementa lernejo, en kiu mi iam 4 jarojn lernis kaj nun estas unu el la rifuĝejoj, kaj tuj maldekstre de tiu elementa lernejo sube en la montopiedo la iam starinta domo de Tanjo, nun nur betona bazo. Kaj maldekstre apud la domo trairas la fervojo, kiu finiĝas ĉe la stacidomo Onagaŭa proksime de la kajo. Kompreneble la stacidomo ankaŭ estis detruita. Ĉi tiu fervojo daŭras tra la tunelo al Iŝinomaki kaj plu. De la kajo, la stacidomo, la Tanja domo kaj ĝis la tunelo ĉiuj preskaŭ rektalinie vicas kaj ĉiu distanco inter ili estas sama ĉirkaŭ 5 minutojn piede.
Starante sur la betona bazo de iama Tanja domo, mi povas vidi trans la fervojo unu kvaretaĝan apartamentaron, kiun tra la triaetaĝa fenestro granda arbo trapikis horizontale. Poste mi aŭdis, ke ili, Tanjo kaj ŝia edzo, kolektiĝis post la tertremego en urba portempa rifuĝloko, kiu estis proksime de tiu apartamentaro. Kial ili ne rifuĝis sur la tuj malantaŭ la domo situanta kresto 10 aŭ 20 metrojn alta, mi tretre bedaŭris. Mi volas pensi, ke ili certe zorgus pri la najbaroj. Kaj ĉirkaŭ du semajnojn post la cunamo ŝi estis eltrovita ĉe la tunelo, ĉirkaŭ kiu mi ofte kolektis velkintajn cedrofoliojn kiel brullignerojn kun mia familio en mia infaneco. De tiam, kiam Tanjo estis eltrovita, unu semajnon poste ni povis kremacii ŝin en alia urba kremaciejo, tiom pli ke troviĝis multaj kremaciendaj kadavroj.
Post la funebra ceremonio ni enterigis ilin portempe en la parencan tombon, kies tombejo situas malantaŭ la iama domo sur la mezo de unu el krestoj, kiuj kondukas al la elementa lemejo. Ĉe la cunamo unu ŝtala vagono estis puŝe forfluigita tuj apud la tombejo ĝis tiel alta loko malgraŭ la tiel peza, mi vidis en interreto. Sed baldaŭ jam forigita.

En la 6a de julio 2012 vespere, 16 monatojn post la cunamo mi ricevis telefonon de mia plej aĝa frato, ke fin fine la bofrata kadavro estis eltrovita, kiu estis kolektita jam en la septembro 2011 ĉe la kajo, - Ĉe tiu kajo ĝuste laboras la filo de mia pie] aĝa frato, kiel la vokto, por forigi rubaĵojn aŭ por ordigi disrompiĝaĵojn. - kaj en la julio 2012 per DNA-testo oni identigis la kadavron kun mia bofrato, kion oni informis al la plej aĝa filino de Tanjo. Tial ni povis enterigi la paron da ostoj kune en nove faritan tombon en la urbo Oosaki, kie logas la plej aĝa filino de Tanjo. Fin fine trankvilaj almenaŭ kelkatempe.

Plia rakonto. Temas pri mia bo-nevo.
Li estas la edzo de la dua filino de Tanjo. Li sola portempe loĝis en la urbo Iŝinomaki kaj laboris en la urba hospitalo, dume revenante al sia hejmo en la urbego Sendai ĉiun semajnfinon. Kaj unu jaron antaŭ la cunamo li estis sendita al la hospitalo Ogacu norde de Onagaŭa kiel klinika laboratoria teknikisto, ĉiun tagon frekventante de Iŝinomaki. Kaj ĝuste unu semajnon antaŭ la cunamo li translokiĝis al la urbeto Ogacu.
Tuj ĉe la marbordo samnivele kiel la maro situis tiu hospitalo, en kiu estis multaj pacientoj maljunaj preskaŭ ne mempiedireblaj. Tuj post la cunamo liaj familianoj ne povis kontakti lin. Kelkajn tagojn poste Ma edzino ricevis telefonon, ke konstatu eltrovitan kadavron vestitan per blanka kostumo, kiu estis en disrompita aŭto, enpuŝiĝinte de la kapo tra fenestro, kaj lasinte la gambojn ekstere. Do, ŝi provis iri al Ogacu du, tri fojojn kun siaj filoj, serĉante traireblajn vojojn. Dume al ĉi tiuj filoj la plej aĝa filino de Tanjo telefonis, ke ne lasu ŝin vidi la kadavron kaj ili tiel aranĝis, atinginte kadavrejon. Sed lia patrino, verŝajne la edzino de la kadavro, rifuzis kaj diris:
- Bone, konstatos la kadavron ĝuste mi mem rekte per mia okulo, ĉar ĝi estos edzo mia, neniu alia.
Tiu kadavro ja estis de ŝia edzo. Ŝi komplete faris funebrajn aferojn.
2 jarojn poste ŝi rakontis pri tiamaj siaj sentoj aŭ pensoj en libro, kiun verkis, kompilis verkisto por nefikcia rakonto, titolita '海の見える病院、語れなかった「雄勝」の真実'*1) - maron videbla hospitalo -.
Ŝi rakontis, ke en la lito ŝi kelkfoje provis plori laŭte sed ial ne povis plori kaj eĉ unu guto da larmoj ne elfluis. Mi konas ekde la infaneco ŝin kaj ŝiajn fratinojn. Ili estas tri intimaj fratinoj ĉiam kune ludantaj kaj kvankam ili estas ĉirkaŭ dek jarojn pli junaj ol mi, mi sentis ilin plej intimaj el miaj parencoj. Kiam ili kun siaj gepatroj vizitis mian gepatran familion, mi ĉiam sentis min alŝercema, ĉar mi ne havis fratineton. Kiam mi pensis pri ŝia koro samtempe perdinta tre tre karajn homojn, mi ne povis diri al si ajnajn konsolajn vortojn, mi nur telefonis al ŝi, demandante nur pri la reala stato de la aferoj.
Do, mi ĉesu - estus bone tiam tiel agi aŭ ĉi tiel fari - mi ne plu pensu.

P.S. I
Kiam mi vizitis la urbeton Onagaŭa por la funebra ceremonio,
mi trovis malgrandan amindan floron en iama ĝardeno de Tanjo.
Tiu estis obtuze kaj maldense ĉieloblua, kaj spite de la severa
sperto tiu floris sub la junia ĉielo. Mi nekonscie murmuris:
- Ĉu mi rajtus elfosi la floron?
- Kompreneble! La panjo certe ĝojos!, diris la plej aĝa filino de
Tanjo, aŭdinte mian murmuron.
Mi supozis, ke mia edzino dirus: - Ne elfosu ĝin, ĉar vi ne
prizorgas plantojn ĉiam hejme.
Sed ŝi komencis elfosi ĝin sen parolo. Kaj tiu floris en nia
verando ĉiun jaron; kaj unu jaron post la cunamo, kaj du jarojn
poste, kaj ĉi-jare... floras.

P.S. II
Kiam mi skribis ĉi tion, mi aŭdis, ke la fervoja linio
Iŝinomaki-sen finfine konektis de ta stacio Kogota en la urbo Misato
ĝis la Onagaŭa. Inter Onagaŭa kaj Uraŝuku en Iŝinomaki laste
elkonstruiĝis. La stacidomon oni movis proksimen al la tunelo, iom
altigante. Mi estas certa, ke mi ne plu vizitos la urbeton Onagaŭa,
ĉar la karaj parencoj tie jam estis for.

Notoj :
自衛隊の/ defendokorpusa
遺体安置所/ kadavrejo
リアス式海岸/ riasa marbordo
屋根/ kresto 火葬場/ kremaciejo
臨床検査技師/ klinika laboratoria teknikisto

*1) '海の見える病院、語れなかった「雄勝」の真実’著者:辰濃哲郎 より
*) 転載はご遠慮ください / Represo malpermesata


[ Al paĝo de "Ricevitaj artikoloj" ] [ Al hejmpaĝo ]