KABAYAMA Yuusuke
En Satporo la 21an de februaro, 2009, s-ino Mireille Grosjean (Mirejo) prelegis pri ŝia lando Svislando. En tiu tago ŝtormis kun neĝo granda. Malgraŭ tio 17 aŭskultantoj (krom la preleganto kaj la interpretantoj) vizitis nian ĉambron. S-ro H, s-ino K kaj mi triope interpretis ŝian prelegon. K kaj mi unuafoje interpretis prelegon de Esperanto en la japanan. Tio donis al mi sperton bonan, memfidon, kaj konscion pri eroj plibonigendaj en mia maniero interpretada.
1. Neniel interrompu kun silento longa. (Mirejo malŝatis tian "paneon".) Ĉe kiu ajn nekompreno tuj demandu la parolanton.
2. Antaŭa lerno pri la parolota temo utilas. Antaŭa interparolo kun la parolonto utilas. Se la parolanto jam faris la paroladon aliloke, ankaŭ utilas la informoj senditaj de tiea interpretinto.
3. Kiam la parolanto uzas neordinaran esprimon, precipe implicon --- eĉ se tio konfuzos la aŭskultantojn --- tamen senŝanĝe interpretu ĝin kun tiu strangeco al la aŭskultantoj. Post iom da sekvonta parolado klariĝos la unika senco nature. Se ne, poste demandu kaj klarigu.
4. Antaŭ la parolado la manuskripto utilas. Tamen dum la parolado ĝi ne utilas, ĉar la okulaj laboroj malhelpas la orelajn laborojn.
5. Proksime sidigu lertajn esperantistojn. Okaze de eraro en la interpretado, ili povas tuj montri ĝin.
6. Interpretanto memfide laŭte parolu al la karaj aŭskultantoj sed neniam aktore parolu. Interpreto estas por aŭskultantoj kaj por parolanto, ne por la interpretanto mem.
7. La interpreto de la demandoj de aŭskultantoj estas tre malfacila, ĉar iliaj demandoj ofte emas malsimplaj. En tiaj kazoj mallerta interpretanto povus peti la demandantojn simpligi ilian demandon.
8. Plurfoje okazis, ke apenaŭ japanigita frazo pretiĝis en la cerbo kaj apenaŭ elbuŝiĝis, la parolanto aldonis iometon da detalaĵojn sekve. Tiam mi devis streĉe teni la jam pretigitan enhavon en la cerbo kontraŭ ĝia disiĝa forgeso.
[ Al paĝo de "Ricevitaj artikoloj" ] [ Al hejmpaĝo ]