[Japana paĝo]
[世界点字デーの関するJEIのウェブサイト(Japana ret-paĝo) ]
[Retejo de JEI pri Monda Brajla Tago (Esperanta ret-paĝo) ]
Monda Brajla Tago (PDF)
La 4-a de januaro estas konata kiel “Monda Brajla Tago”, difinita
de la Monda Unio de Blinduloj. Tiu ĉi memortago estis adoptita dum la asembleo
de la Unio en novembro 2000, kaj poste, en decembro 2018, la Ĝenerala Asembleo
de Unuiĝintaj Nacioj oficiale aprobis ĝin kiel internacian tagon.
Oni raportas, ke en 1824 aŭ 1825 Louis Braille, tiama lernanto
de la Reĝa Instituto por Blinduloj en Parizo, kompletigis la brajlan skribsistemon.
Ĉar la ĝusta dato de la kompletigo ne povas precize difini, lia naskiĝtago
— la 4-a de januaro — estis elektita kiel la “Brajla Tago”. Poste la sistemo
de Braille estis rekonita de la franca registaro, adoptita en Francio kaj
fine disvastiĝis tutmonde. Ekde tiam, la vorto “braille” (france Brajlo)
komencis signifi brajlon, kaj ĝia angla prononco “breil” de “braille, la
angla vorto sama kiel la franca” fariĝis la origino de la internacia termino.
La celo de starigo de ĉi tiu memortago estas plifortigi komprenon
pri la graveco de brajlo, protekti la rajtojn de personoj kun vidhandikapo
kaj subteni informadon pri brajlo kiel esenca komunikrimedo.
Brajlo estas grava ilo por ebligi al personoj kun vidhandikapo
plene utiligi siajn homajn rajtojn kaj akiri aliron al edukado, laboro
kaj sendependiĝo.
Okaze de ĉi tiu memortago, estis memstare kreita afiŝo en
Esperanto, la japana kaj la angla lingvoj, kiu inkluzivas ankaŭ sespunkt-presajn
brajlojn. La afiŝo estas prezentata sube.
“La arkivo de brajlaj dosieroj” en JEI-retejo per la internacia brajl-formato BRL
[ https://www.jei.or.jp/brajloj/brl.htm ]
Informo pri brajlo (en Esperanta JEI-retejo)
JEI publikigis “brajlajn dosierojn” en sia retejo.
[ https://www.jei.or.jp/eo/jei-publikigis-brajlajn-dosierojn-en-sia-retejo/ ]
“La arkivo de brajlaj dosieroj” en JEI-retejo per japane populara brajlo-formato
BES
[ https://www.jei.or.jp/brajloj/ ]