ID
Tamtamo No. 8

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.8

ISSN-1409-4576      2002年1月発行

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO JARO 3, No. 8
Januaro, 2002

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

Limdato por kunlaboraĵoj por TAMTAMO No9: 22-an de januaro 2002

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 3年度、第8号
2002年1月

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

タムタモ第9号の原稿の提出期限日:
2002年1月22日

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. Pri la Nova Jaro

Antonio LEONI
Redaktoro

2. Indiĝenaj Popoloj kaj ties Rajto al Disvolviĝo

Sarah SEPOE (Papua Nov-Gvineo)

3. Indiĝenaj Popoloj kaj la Popola Movado en Nepal

Lingva Problemo en Nepalo
Politikaj Partioj de Nepalo
La Indiĝena Movado de Nepalo
Iuj Iniciatoj de la Registaro de Nepalo
Fine

Bigendra SINGH WAIBA (Nepalo)

Novaĵoj

4. Politika perforto de Indiĝena Movado en Ĉilio

Gilbert GONZÁLEZ MAROTO

5. Mesaĝoj de niaj legantoj

目次


1. 新しい年を迎えて

Antonio LEONI
編集者

2. 先住民族と発展へのその人たちの権利

Sarah SEPOE(パプアニューギニア)

3. 先住民族とネパールの民族運動

3.1 ネパールの言語問題
3.2 ネパールの政党
3.3 ネパールの先住民運動
3.4 ネパール政府のある提唱
3.5 終わりに

Bigenda SINGH WAIBA(ネパール)

ニュース

4. チリの先住民運動での政治的暴動

Gilbert GONZÁLEZ MAROTO

5. 読者からのメッセージ

ENHAVO


1. Pri la Nova Jaro

Karaj legantoj,

Komence de tiu ĉi Jaro 2002, ni deziras al vi inspiron, bonon kaj sukceson!

Dum la pasinta jaro, kaj ankaŭ dum la malmultaj tagoj, kiujn jam nombras la nuna jaro, okazis multaj tristigaj eventoj, kiuj igas nin mediti pri la vojo, kiun ni sekvas. Sed ni ne devas flankenlasi la fakton ke nia mondo, malgraŭ ĉio, estas bela kaj povas esti fonto de feliĉo por ĉiuj el siaj loĝantoj. Se ni ĉiuj kunlaboras, certe la mondo estos pli bona loko por vivi.

Ni plu laboru por senlima komunikado, kio helpos plibonigi la vivkondiĉojn kaj la interkompreniĝon de la homaro. Tio ĉi estas parto de la laboro de Indiĝenaj Dialogoj.

IDane,
Antonio LEONI
Redaktoro
TAMTAMO

本文


1. 新しい年を迎えて

親愛なる読者の皆さん、

今年2002年の始めに、あなた方にインスピレショーンと幸福と成功があることを祈念します。

去年、そして今年になって数えるほどしか経っていないこのあいだにも、これからの我々のいく末を考えさせられる数多くのいたましい事件が起こっています。
しかし、我々の世界はどのようなことがあってもすばらしく、各人の幸福の源泉となることができるという事実をほったらかしにしてよいはずがありません。もし、私たち各人が共に活動するならば、たしかに世界は生きるのに良い所となるでしょう。

人類の生活条件と相互理解を改良する助けになる終わりのない交流のためにさらに続けて活動しましょう。 このことは、先住民族の対話の活動の一つです。

IDメンバー、
アントニオ・レオニ
編集者
タムタモ

2. Indiĝenaj Popoloj kaj ties Rajto al Disvolviĝo

NOTO: La jena teksto estas resumo de la prelego de Sarah Sepoe, Fondaĵo de la Popolo Deboin, Papua Nov-Gvineo, al Laborgrupo de Unuiĝintaj Nacioj pri Indiĝenaj Popoloj, Ĝenevo, Svislando, je la 27-a de julio, 2001:

La temo de ĉi tiu jaro, "Indiĝenaj Popoloj kaj Ties Rajto al Evoluiĝo", estas samtempe defia kaj delikata. Indiĝenaj Popoloj tutmonde viktimoj de maljustecoj dum jarcentoj daŭre hodiaŭ restas viktimoj. Ni devas plani kaj lukti por defendi niajn indiĝenajn popolojn kaj ilian rajton al disvolviĝo.

Malfeliĉe la indiĝenaj popoloj hodiaŭ povas malmulte regi sian propran evoluon. Tiun regon ekposedis al si transnaciaj korporacioj, la Monda Banko, la Internacia Mono-Fonduso (IMF), la Azia Disvolviĝa Banko (ADB) kaj la Tutmonda Komerca Organizo (WTO).

La kerna celo de WTO estas senreguligi internacian komercon per limigo de la rajto de registaroj protekti sian popolon, medion kaj naturan riĉecon. Oni ofertas fidindecon de manĝoprovizo, endanĝerigitajn speciojn, sociajn celojn kaj kulturon, ĉio je la nomo de tutmonda komerco.

En la insulaj nacioj de la Pacifiko la plimulto de la enloĝantoj estas indiĝenaj popoloj. Tiuj ĉi popoloj, forte ligitaj al la grundo, estas ekonomie malriĉaj, malgraŭ ke la landoj estas riĉaj pro bio-diverseco kaj biologiaj rimedoj. Ĉi tiujn egoisme ekspluatas homoj el la nordaj landoj, kiuj estas riĉaj pro mono kaj teĥnologio sed malriĉaj je biologia diverseco.

La popolo de Papua Nov-Gvineo, simile al popoloj en aliaj pacifikaj insuloj, pasint-tempe ekspluatitaj de esploristoj kaj misiistoj, nun estas ekspluatataj de sciencistoj kaj multnaciaj korporacioj. Ili forprenas specimenojn de niaj plantoj kaj bestoj, ili prenas nian tradician scion pri la specimenoj, ili eĉ ŝtelprenas nian DNA-on, forportante ĉion al laboratorioj en siaj propraj landoj. Ili patentigas siajn eltrovaĵojn kaj profitas. Neniu avantaĝo refluas al la popoloj de kiuj ĉio estis forprenita.

En 1997/98 usona botanikisto forprenis mamal-planton de Insularo Samoa al laboratorio en Usono. Tie li eltrovis ĥemian kunmetaĵon kiu agas kontraŭ virusoj. La patento estas nun posedaĵo de la usona registaro kaj usona universitato. Sed la samoa popolo ricevis de ĝi nek informon nek profiton.

En jaro 1993 oni forprenis DNA-on forde la Hagahai-popolo en Madang-provinco de Papua Nov-Gvineo. Oni en Usono patentis ĝin kaj nun vendas ĝin per la inter-reto. Kontraŭ US$218 oni povas aĉeti vivantajn ĉelojn en kiuj troviĝas "plenplene la viv-esenco de la Hagahai-popolo". En 1992 la Usona Departemento de Komerco petis patenton de homaj T-ĉeloj devenaj de 42-jaraĝa virino kaj 58-jaraĝa viro en la Insularo Solomona.

En jaro 2000 la registaro de la Insularo Norfolka subskribis esplor-kontrakton kun sciencistoj en Universitato Griffiths en Aŭstralio. Ankaŭ la aŭstralia firmao Autogen planas kolekti specimenojn de DNA en Tongo, elserĉi genojn kiuj dispozicias al obezeco, diabeto kaj kormalsano kaj vendi la genetikan informon.

Pro manipulado inter specioj, iom da DNA de popolo de Aotearoa, Nov-Zelando, nun troviĝas en bestoj, kiaj ŝafoj.

Pasint-monate en Port Moresby, ĉefurbo de Papua Nov-Gvineo, estis tumultoj protestantaj kontraŭ la "Struktur-ĝustiga Programo" de la Monda Banko. La polico mortpafis tri homojn. Je la 19-a de julio 2001 nia Ĉefministro, Sir Mekere Morauta, diris ke ni havas neniun elekton krom efektivigi la kondiĉojn de la IMF kaj la Monda Banko.

La deklaracio pri la Rajto Evolui, adoptita de la Ĝenerala Asembleo en 1986, parolas pri inkluziva ekomonia, socia, kultura kaj politika procezo kiu celas al konstanta plibonigo de la bonstato de la tuta enloĝantaro. Ne ekzistas mencio pri transnaciaj korporacioj, la Monda Banko, la IMF aŭ la ADB. Kiun rajton al disvolviĝo havas la indiĝenaj popoloj se tiuj ĉi organizoj altrudas al ni komercajn interkonsentojn kaj limigas la povon de niaj registaroj protekti nin kontraŭ tiu ĉi nova koloniismo?

Dankon, S-ino Prezidanto.

Sarah SEPOE

2. 先住民族と発展へのその人たちの権利

注:以下のテキストは2001年7月27日スイス・ジュネーブでの先住民族に関する国連の作業部会への、パプアニューギニアのDeboin民族財団のSarah Sepoeの講演の概要です。

今年のテーマである「先住民族と発展へのその人たちの権利」は、挑戦的であると同時にデリケートなものです。先住民族は世界中で何世紀もの間、不公平の犠牲者であり、今日も継続して犠牲者のままです。私たちは、先住民族と発展への彼らの権利を守るために、計画をし、闘わねばなりません。

不幸なことに、今日、先住民族が自分の固有の発展を自分の自由にできるのはわずかです。国を越えた組織である世界銀行、国際通貨基金(IMF)、アジア開発銀行(ADB)、世界貿易機構(WTO)がその支配を握っています。

WTOの中心目的は、自己の国民、環境、自然の豊かさを守るという各国政府の権利を制限して国際貿易の規制を無くすることです。貿易のグローバル化の名のもとに、食料供給の信頼性、絶滅危惧種、社会的目的と文化などすべてが犠牲にされるのです。

太平洋諸島の人々の過半数は先住民族です。土地に強く結びつけられているその人たちは、その国々が生物の多様性と、その生物の応用技術においては豊かであるにもかかわらず、経済的には貧困です。この人たちを、 財力と技術においては豊かですが、生物多様性においては貧しい北方の 国の人たちが、利己主義的に搾取しています。

パプアニューギニアの人々は、他の太平洋諸島の人々と同じように過去の時代には探検者や宣教師に搾取され、現在は、科学者や多国籍企業に搾取されています。彼らは私たちの動植物の標本や標本についての私たちの伝統的知識を奪い、私たちのDNA を盗み出しさえして、自分の国の研究室にすべてを収めたのです。彼らはその発見で特許を取ってもうけています。すべてを奪い取られた人たちへ還流してくる利益は何もありません。

1997/98年には、アメリカの植物学者が、サモア群島のママラ(mamala) 植物をアメリカの研究室へ奪い去りました。そこでウイルスに作用する化学物質が発見されました。現在、その特許は、アメリカ政府とアメリカの大学が持っています。しかし、サモア人は、そんな情報も利益も受けませんでした。

1993 年には、パプアニューギニアのMadang州のHagahai 民族からDNA が採取されました。アメリカで、それに特許が与えられ、現在、インターネット上でそれを売っています。Hagahai 民族のあふれるばかりの生命のエッセンスである生きている細胞を218US ドルで買うことができます。1992 年にアメリカ商務省は、ソロモン群島の42歳女性と58歳男性のヒトT細胞の特許を申請しました。

2000 年には、ノーフォーク(Norfolk )群島政府は、オーストラリアのGriffiths大学の科学者と調査の契約をしました。オーストラリアの商社Autogenも、トンガのDNA の標本を集め、肥満、糖尿病、心臓病に対応している遺伝子を捜し出し、この遺伝学的情報を売ることを計画しています。

種の間の操作が原因で、ニュージーランドのマオリ族のいくつかのDNA が、 現在、羊のような動物の中にもあります。

先月、パプアニューギニアの首都・ポート・モレスビーで世界銀行の構造調整プログラムに抗議する騒乱があり、警察は3 人を射殺しました。
2001年7 月19日、我が首相 Sir Mekere Morauta は、IMF と世界銀行の示す条件を実現する以外に、我々の選択できる道はない、と発言したのです。

1986年の国連総会で採択された開発の権利に関する宣言は、全住民の福祉の定常的な向上を目的とする、経済・社会・文化・政治にわたる包括的過程について述べています。世界銀行やIMF, ADBのような国際組織についての言及はありません。もしこれらの組織が我々に商業的な(貿易上の)合意を強制し、我々の政府がこの新植民地主義に対抗して我々を守る力を制限するならば、先住民は開発に対して何の権利をもてるのでしょうか?  

議長さん、ありがとうございました。

Sarah SEPOE

3. Indiĝenaj Popoloj kaj la Popola Movado en Nepal

Ĝenerale:

Nepalo estas lando de diversaj popoloj, kie troviĝas Monto Everesto, la plej alta monto en la mondo. Nepalo estas multnacia, multkultura, multlingva kaj multreligia lando en Sudazio, situanta inter du grandaj landoj - Ĉinio kaj Barato. Estas pli ol 61 naciecoj identigitaj, 125 vivantaj lingvoj kaj 4 ĉefaj religioj - Budhismo, Hinduismo, Islamo kaj Kristanismo, kun iuj animismaj kredoj.

Nepalo havas entute 22 milionojn da loĝantoj. Inter ili, 30% el la popoloj estas Bahuno kaj Cheetrio, kaj 70% estas indiĝenaj popoloj. Do, 70% estas popoloj kiuj suferas sub la superregado, alflankigo kaj ekspluatado de la tiel nomata altkasta hindua (Bahuna kaj Cheetria) reĝimo. Pli ol 70% el la loĝantaro estas indiĝenaj popoloj laŭ la Nepala Federacio de Naciecoj (NEFEN), tamen la hindua reĝimo intence kaj longtempe uzas la samajn informojn por altrudi siajn proprajn religion, kulturon kaj lingvon nome de la plimulto.

Aliflanke, la tiel nomata 'alta kasto' deĵoras pri ĉiu administrado/burokratismo de la registara servo, eĉ ankaŭ en la armeo kaj la polico. En 1971, ili tenis 92.8% el la altaj administraj oficoj de la registaro. Post 20 jaroj, en 1989, la situacio estis sama - administrado 92.8%, juĝado - 93%, teknikaj fakoj 83%, armeo 87%, edukado 85%. La indiĝenaj popoloj havas neniun eblecon partopreni la procezon de disvolviĝo. Nur 7 - 13% el la indiĝenaj popoloj havas ŝancon partopreni la registarajn servojn.

Lingva Problemo en Nepalo

Laŭ la historio de Nepalo, antaŭ 230 jaroj, kiam la Indo-Arja popolo prenis la ŝtatan potencon, ili komencis trudi siajn kulturon, religion kaj lingvon al ĉiuj diversaj popoloj de Nepalo. Ili celis krei nacion de Hinduaj popoloj. Nepalaj popoloj devis asimili la hinduan kulturon kaj hinduan Nepalan lingvon (Devnagari-a skribmaniero) pro la fortpovo de la ŝtato. La hinduauj kulturo kaj lingvo iĝis la naciaj kulturo kaj lingvo de Nepalo. Ĉiu indiĝena kulturo estis perforte devigata cedi. Eĉ post la reestablo de demokratio en 1990, la Konstitucio de Nepalo deklaras Nepalon hindua regno, kvankam pli ol 60% estas budhistoj.

Nepalo estas multlingva lando, kie la diversaj komunumoj parolas proksimume 125 lingvojn. Inter ili, 3 lingvoj estas jam 'mortaj', sed 122 ankoraŭ vivas. La Konstitucio de la Regno de Nepalo - 2047, Akto - 6 (1) stipulas ke la Nepala lingvo per Devnagaria skribmaniero estu kaj la nacia lingvo kaj la lingvo de registaraj oficialaj celoj. Tamen, Akto 6 (2) de la sama Konstitucio agnoskas ĉiujn lingvojn parolatajn kiel patrinajn lingvojn en diversaj regionoj de la lando kiel "naciajn lingvojn" de Nepalo. Cetere, la Loka Autonomeca Akto - 2055 cedis al lokaj regionaj funkciuloj la rajton uzi, konservi kaj antaŭenigi lokajn lingvojn. Estis en ĉi tiu preciza kunteksto, post la insisto de parolantoj de diversaj lingvoj, ke la funkciuloj de la Civito de la Urbo de Kathmanduo, je la 25a aŭgusto 1997, decidis uzi la Nepalan Bhashan lingvon, la Dhanusha Distrikto Disvolviĝa Komitato, je la 18a novembro 1997, kaj Rajbiraja Civito, je la 25a novembro, decidis uzi la Maithilian lingvon kiel siaj oficialaj lingvoj aldone al la reganta Nepala (Khas) lingvo.

La Konstitucio de Nepalo deklaras ke "Ĉiuj civitanoj estas egalaj antaŭ la leĝo kaj rajtas ricevi egalan protektadon de la leĝo", sed vere indiĝenaj/naciaj popoloj ne havas la rajton ĝui siajn proprajn lingvojn kaj religiojn. La plej lastatempa decido de la Plejalta Tribunalo de Nepalo (junio 1999) montras taŭgan ekzemplon. La Plejalta Tribunalo decidis kaj ordonis ke la lokaj registaroj kaj politikaj estaĵoj ne uzu indiĝenajn lingvojn. Ekde tiam la indiĝenaj/naciaj popoloj luktadas por siaj propraj lingvaj rajtoj.

Politikaj Partioj de Nepalo

En Nepalo, multaj politikaj partioj aperis post la restarigo de demokratio en 1990. En la unua parlamenta voĉdonado en 1991, partoprenis Nepali Congress (Nepala Kongreso, "NC"); Nepal Communist Party (Nepala Komunista Partio, "CPN", "UML"); United Peoples Front (Unuigita Popola Fronto, "UPE"); Nepal Labour and Farmer Party (Nepala Laborista kaj Farmista Partio); Sadbhawana Partio, kaj la Rastriya Prajatantra Partio ("RPP").

Estis du komunistaj partioj, CPN ("Centra unuiĝo") kaj Masal, kiuj ne partoprenis la voĉdonadon. Sed bedaŭrinde ĝis tiam ne ekzistis partio aŭ programo inter iuj partioj kaj la registaro rilate al la Indiĝenaj Popoloj en Nepalo. Pri tio ĉiuj partioj kaj la registaro silentis, kaj ili neglektis la temon de Indiĝenaj Popoloj (IP). Laŭ ili, la IP estis nur bloko da voĉdonantoj. Nur je la tempo por voĉdonado ĉiuj la politikaj partioj dissemis sloganojn por tiri la subtenon de la Indiĝenaj Popoloj en la voĉdonado. Okazis iom da plibonigo en la politikaj partioj kaj la registaro pro premo de la Indiĝena Movado post 1995. Finfine ili ekpripensas fari planon kaj politikon por la Indiĝenaj Popoloj ĉe registara nivelo. Tamen ne ekzistas fiksita politiko por la Indiĝenaj Popoloj en la reganta partio "Nepali Congress", nek en la ĉefa kontraŭstaranta partio CPN, UML.

La komunistaj partioj de Nepalo faras formalan politikon kaj programojn pri Indiĝenaj Aferoj - ĉi tio inkluzivas CPN ML, CPN MASAL, CPN MAOIST. Ili akceptis la koncepton de aŭtonomio por Indiĝenaj Popoloj. Eĉ la CPN MAOIST (armita grupo) adoptis la politikon de nacia kaj etna aŭtonomio kun rajto memdecidi, kiu inkluzivas la rajton secesii. Kaj ili deklaris, ke ili efektivigos etnan memdecidon por la subpremataj naciaj grupoj en iliaj bazaj regionoj.

La Indiĝena Movado de Nepalo

La Indiĝenaj Popoloj prezentis siajn problemojn kaj bezonojn al la registaro kiel movado post la restarigo de demokratio en 1990. Estas du specifaj specoj de indiĝena movado en Nepalo:

a. Socia Movado; kaj
b. Politika Movado.

La Nepala Federacio de Naciecoj (NEFEN) ludas ŝlosilan rolon kaj donas gvidadon al la socia movado en kiu 42 sociaj naciecaj organizoj estas inkluzivitaj. Krom tiuj sociaj organizoj estas aliaj naciecaj organizoj, kiuj estis organizitaj nur teorie, kiaj Tut-Nepala Organizo de Naciecoj (ANNO); Tut-Nepala Nacieca Movado (ANNM); kaj Tut-Nepala Etna Konferenco (ANEC) kaj aliaj. Ili postulas demandojn kaj sociaj kaj politikaj al la Indiĝen-popola movado. Speciale ili instruas tion, kio estas la Indiĝena Problemo; kiel solvi tiun problemon en Nepalo; kaj kial la indiĝenaj popoloj devas esti viglaj. Do estas granda ekkonstatado kaj politika programo por la subpremitaj. Simile multaj politikaj forumoj kaj partioj ekformiĝas en Nepalo. Iuj jam estis formitaj kaj luktas por nacia aŭtonomio kun rajto memdecidi. Ekzemple: Tamang Nacia Liberiga Fronto, Kirant Liberiga Fronto, Magarant Liberiga Fronto, Tharuwan Liberiga Fronto, k.s. Sed ili ne sukcesos batali en la parlamenta voĉdonado pro la politikaj forumoj de etnaj naciecoj.

Iuj Iniciatoj de la Registaro de Nepalo

Ekzistas pliboniĝoj je la registara nivelo pro la insisto de la indiĝena movado. En 1997, la registaro estigis la "Nacian Komitaton por Disvolviĝo de Naciecoj" sub la Ministro de Loka Disvolviĝo kaj identigis la 61 naciecojn de Nepalo. Simile la registaro enmetis la etnikan problemon en la Naŭa Plano (NDR: ne estas indiko pri jaro). La registaro ankaŭ komencigis la disaŭdigon de la novaĵoj en la diversaj lingvoj de Nepalo. Sed bedaŭrinde ĉiu nacia lingvo nun estas alflankigita kaj traktita kiel dua lingvo rilate al la nacia.

La 1-an de junio 1999, la Ĉefa Tribunalo de Nepalo ordonis kaj decidis ne uzi la lokajn lingvojn en la lokaj politikaj kaj registaraj organizoj. Post tiu decido, ĉiuj indiĝenaj kaj naciaj popoloj devas batali por siaj lingvaj rajtoj. Okazas multaj manifestacioj, protestaj kunvenoj kaj la Katmandua Valo Bandha Programo kontraŭis la decidon de la Tribunalo, sed la Registaro ankoraŭ ne respondis.

Fine

Ni, la Nepalaj Indiĝenaj Popoloj, kredas ke ni ĉiuj atingos nacian unuecon kiam ĉiuj elkore akceptos diversecon anstataŭ altrudi unuformecon. La registaro de Nepalo devus labori kun plena kaj sincera dediĉo por la suprenigo de la senigitaj, senposedigitaj kaj neglektitaj Nepalaj indiĝenoj ĝis ili atingos plenan politikan, civitan, socian, kulturan, religian, ekonomian kaj lingvan rajtojn. Ili devus fortigi demokration per la denunco de la malĝusta pasinteco kaj la kreado de nova estonteco de espero, digno, kompreno, socia-kultura religia identeco, justeco, egaleco kaj homaj rajtoj.

Informis: Bigendra SINGH WAIBA (Nepalo)

3. 先住民族、そしてネパールの民族運動

一般概要

ネパールは、様々な民族からなる国であり、世界最高峰のエベレスト山があります。ネパールは、南アジアの中の多民族、多文化、多言語の国であり、
二つの大国、中国とインドの間に位置しています。61以上の民族が確認されており、使われている言語は125、アニミズムの信仰とともに、主要な4 つの宗教-仏教、ヒンズー教、イスラム教、キリスト教があります。

ネパールには、およそ2200万人の住民がいます。そのうち30%は、いわゆる身分の高いカーストであるヒンズー系(BahunoとCheetria)で、その支配体制の中で差別され搾取されている先住民族が残りの70%です。ネパール民族連合(NEFEN) によれば、人口の70% 以上は先住民族です、けれどもヒンズー支配体制は、故意に、長い間、自分たちが多数派であると宣伝して、自分たちの固有の宗教、文化、言語を押しつけてきました。

いっぽうで、いわゆる身分の高いカーストは、政府の管理・官房部門から軍隊・警察まで押さえています。 1971 年には、政府の高級管理職の92.8% を占めました。20年後の1989年も状況は同じです。管理-92.8%、司法-93%、技術部門 83%、軍隊 87%、教育 85%。 先住民族は、発展へのこのプロセスに参加する何らの可能性もありません。先住民族で政府関係の職務に就けるのはたったの7 ~13% です。

3.1 ネパールの言語問題

ネパールの歴史において、230 年前に、インド-アーリア人が、国家権力を奪った時に(注:1768年のグルカ王朝によるネワール族王朝征服)、ネパールの諸民族へ自分の文化、宗教、言葉を押しつけました。彼らは、ヒンズー教徒の国民を作ることを目標としました。ネパールの人々は、国家権力のもとにヒンズー文化とヒンズーネパール語( デヴナガリ正書法) に同化しなければなりませんでした。
ヒンズーの文化と言語は、ネパールの国民の文化と言語になりました。先住民族の文化は、譲歩することを力づくで強制されられました。1990年の民主政治再編の後でさえ、ネパール国憲法は、ネパールは、60% 以上が仏教徒であるにもかかわらず、ヒンズー教の国であると宣言しています。(注:imidas2001 では、ネパールの宗教:ヒンズー教 89.5%,仏教 5.3%,イスラム 2.7% )

ネパールは、多言語国家であり、そこでは様々な共同体でおよそ125 言語が話されています。その中の3 つの言語は絶滅しましたが、122 言語は生きています。ネパール国憲法-2047 、法6(1)には、デヴナガリ正書法を使うネパール語は国語であって、政府の公用語とすると記されています。
けれども、同じ憲法の法6(2)では、国内の各地で母語として話されているすべての言語をネパールの「民族語」として認めています。そのほかに、地方自治法-2055 では、地方自治体の職員に、その地方の言語を使い、保持し、発展させる権利を認めました。ことの経過を正確に述べれば、以下のとおりです。様々な言語を話す人たちの主張を聞いた後で、カトマンズ市は1997年8 月25日にネパールの Bhasha 語の使用を決定、続いてDhanusha地方発展委員会が1997年11月18日に、11月25日に
Rajbiraja 市が、国語であるネパール(khas)語に加えて公用語としてMaithilia語を使うことを決めました。

ネパール国憲法には、「すべての市民は法の前では平等であり、法から平等の保護を受ける権利がある。」と述べられています。しかし、実際には、先住民族には、自己の固有の言語と宗教を享受する権利はありません。ネパールの最高裁判所の最近の判例(1999 年6 月) は、そのことを立証しています。最高裁判所は、地方行政府と政治団体は先住民族の言語を使わないように命じました。それ以来先住民族は、自己の言語の権利のために闘っています。

3.2 ネパールの政党

ネパールでは1990年の民主化の後、多くの政党が現れました。
1991年、最初の国会の投票には、ネパール会議派(NC)、ネパール共産党(CPN, UML)、統一人民戦線(UPE) 、ネパール労働者農民党、 Sadbhawana 党、Rastria Prajatantra 党(RPP) が参加しました。

2 つの共産主義の党、CPN(中央連合) とMasal は投票に参加しませんでした。しかし残念ながら、その時まで、これらの政党や政府のどこにも、ネパール先住民族のための党も政策もありませんでした。
政党も政府もこの件については沈黙を守り、先住民族の問題は無視されてきました。彼らにとって、IP(先住民族)は単に投票者の一団にすぎません。
投票の時だけ、政党は、先住民族の支持票を集めるためのスローガンをばらまきました。1995年以来の先住民族の運動の圧力により、政府や政党の対応は若干改善されました。ついに政府レベルで、先住民族のための計画や政策の実施が発案されます。
けれども、与党のネパール会議派にも、主な野党CPN 、UML にも先住民族のための決定された政策はありませんでした。

ネパール共産党(CPN ML、CPN MASAL 、CPN MAOISTを含む)は、先住民族のことに関しては、形式的な政策や計画を作成しています。彼らは、先住民族のための自治の概念を受け入れました。CPN MAOIST(武装グループ)でさえ、離脱する権利を含めた自決権とともに、民族の自治の政策を取り入れました。そして、彼らは、「自分たちの基盤となる地域における抑圧された民族グループのための民族的自決を実現する」と表明しました。

3.3 ネパールの先住民族の運動

先住民族は、1990年の民主制の再建後の運動として、政府へ、自分たちの問題と要求を提示しました。先住民族の運動には、2 つのネパール特有の種類があります:

(a) 社会的運動 と
(b) 政治的運動です。

 ネパール民族連合(NEFEN )は、かぎとなる役割を果たし、42の社会的民族組織を含む社会的運動を指導をしています。これらの社会的組織以外には、全ネパール民族組織(ANNO)、全ネパール民族運動(ANNM)、全ネパール民族会議(ANEC)などのような理論的にだけ組織化された別の民族組織があります。彼らは先住民族運動に対して社会的な要求や政治的な要求を出しています。特に彼らは、先住民族の問題点は何か、ネパールにおいてその問題をどう解決するのか、なぜ、先住民族が元気でなければならないかを説いています。抑圧された者のための大きな確認作業と政策プログラム(の組み立て?)です。同様に、たくさんの政策フォーラムや政党が、ネパールで形成されはじめました。
あるものは、もう組織化されていて、自決権と民族自治のために闘っています。例えば、Tamang民族解放戦線、Kirant解放戦線、Magarant解放戦線、Tharuwan解放戦線など。しかし、彼らは、民族的政策フォーラムが原因で国会選挙ではやぶれるでしょう。(注:各民族の代表は国会に出ているが、その動きは統一を欠いており、民族自決の努力を支持する政党はない。)

3.4 ネパール政府のある提唱

 先住民族の運動の主張が元になって、政府レベルの改善が実現しました。
1997年に、政府は地方開発大臣の下に「民族の発展のための国民委員会」を作り、ネパールの61民族の存在を認めました。同様に、政府は9次( 注:年を示してはいない) 計画の中に民族問題を取り入れました。政府はネパール国内の各民族語でのニュース放送も始めました。しかし残念ながら、民族語は、現在付随的なものであり、国語に次ぐ第2 言語として取り扱われています。


 1999年6 月1 日、ネパールの中央裁判所は、地方行政と政府の組織内で地方のことばを使用しないよう決定し、命じました。その判決後、各先住民族、各民族は、自分の言語の権利のために闘わねばなりませんでした。多くのデモや抗議集会が起き、カトマンズ渓谷Bandha計画は裁判所の判決に反対しました。しかし政府は、まだ回答をしてません。

3.5 最後に

 私たちネパール先住民族は、単一化を強制することなく、全員が多様性を真に受け入れる時、国民的統一が達成できるものと信じます。ネパール政府は、奪われ、財産もなく無視されてきたネパールの先住民族の地位向上のため、彼らが完全な政治的、市民的、社会的、文化的、宗教的、経済的、言語的権利を獲得するまで、全心全霊をもって働くべきでしょう。彼らは、誤った過去を告発し、希望、尊厳、理解、社会的文化的宗教的自覚、正義、平等、人権ーの新しい未来を創造することによって民主政治を強くする必要があるでしょう。

報告: Bigendra SINGH WAIBA(ネパール)

Novaĵoj ニュース

4. Politika perforto de Indiĝena Movado en Ĉilio

La 20-an de julio la sidejo de la indiĝena organizo Konsilio de Ĉiuj Teroj estis kontraŭleĝe perfortita de la polico; antaŭ tiu agreso ekestis natura rezisto de indiĝenoj, kiuj en tiu momento troviĝis tie. La "Konsilio de Ĉiuj Teroj" denoncis, per ĉiuj eblaj medioj, la konstantan perfortemon, je kiu mapuĉeaj komunumoj estas ofte submetitaj, kaj kiu estas la kaŭzo de vundoj ĉe infanoj, virinoj kaj maljunuloj. Bedaŭrinde, tiuj ĉi kondamnindaj aktoj, estas preteratentitaj de amaskomunikiloj kaj de la registaro mem, pro kio la ĉilia societo ne scias pri ili.

Kiel konsekvenco de tiu ĉi lasta agreso, Sergio MARILLÁN, partopreninto en la unua mondskala kurso de Indiĝenaj Dialogoj (ID) estis malliberigita kune kun aliaj indiĝenoj, sed ili nun jam estas liberaj kaj la kaŭzoj kontraŭ ili estis nuligitaj en decembro.

Fonto: Ellaborita surbaze de informoj senditaj de Gilbert GONZÁLEZ MAROTO (Kosta-Riko)

4. チリの先住民族運動での政治的暴力

 7 月20日、先住民族組織「全地球協議会」の本部に警察による違法の暴力が加えられました。これに対して、その時そこにいた先住民たちの当然の抵抗がありました。

「全地球協議会」は、できる限りのメディアを使って、 mapuĉea の社会が常時さらされており、子供や婦人、老人たちの受傷の原因である暴力を告発しました。残念ながら、これらの非難されるべき事件は、マスコミや政府自身に見落とされているため、チリの社会には知られておりません。

この侵犯行為の結果として、先住民族の対話(ID)の最初の講習会の参加者であるSergio MARILLÁN が、他の先住民らとともに投獄されました。しかし、彼らは、今すでに自由であり、逮捕の根拠とされたものは12月に無効とされました。

出典: Gilbert G0NZÁLEZ MAROTO ( コスタリカ) からの情報による

5. Mesaĝoj de niaj legantoj 5. 読者からのメッセージ

El Pollando:

Estimataj,

Viaj informoj pri Indiĝenaj Dialogoj (Tamtamo N-ro 6) estas por mi vere bonvenaj. Kelkfoje mi sekvis la informojn en E-revuoj, sed ili ne estis kontentige precizaj, do mi esperas, ke pere de retkontakto mi povos ricevi pli ofte ion pli precizan kaj pli interesan.

Mi pensas, ke gravas la kontaktoj de ID kun nacimalplimultoj en diversaj landoj. En nia urbo estas nur unu nacimalplimuto, kiu arigas kelkajn Germanojn. Tamen en la tuta lando estas kelkdekoj da diversnaciaj grupoj, precipe en apudlimaj regionoj, sed ne nur. Necesus nepre konstanta kunlaboro kun superaj internaciaj instancoj, kiuj celas similajn problemojn. Per Esperanto eblus atingi pli bonajn rezultojn, - tion ni ja scias, sed tion eksciu la neesperantista medio!

Atendante, kore salutas

Zdzisuav Glajcar

ポーランドから

拝啓、

 先住民族の対話(タムタモ第6 号)に関する情報は、私にとって本当に歓迎すべきものでした。幾度か、エスペラント誌で情報を探しましたが、充分正確なものはありませんでした。インターネットで、より頻繁に、より正確で興味深い情報を受け取ることができると思います。

 私は、各国の少数民族とIDとの交流が重要であると思います。私の市では、ドイツ人がただ一つの少数民族です。しかし、全国的には数十の民族集団が、特に国境線の近くに(そこだけではないが)存在します。同様の諸問題を取り扱う上級国際機関との恒常的協力が必要です。エスペラントを使えばより良い結果をもたらすことが出来るだろう、ということを我々は知っていますが、非エスペランチストの環境にもそれを知らせねばなりません。

敬具

Zdzisuav Glajcar

TAMTAMO JARO 3, No. 8
www.idnetwork.nl/tamtamo Januaro, 2002
タムタモ 3年度、第8号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年1月

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO


Kunlaborantoj:

Ni tre speciale dankas al la jenaj Kunlaborantoj, kies sindediĉo permesas la plurlingvan aperon de TAMTAMO:

Anglalingvaj:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

Hispanlingvaj:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

Japanlingvaj:

YOKOYAMA Hiroyuki
HOSHIDA Acuŝi
SATO Eiĵi
KIMURA Goro

Franclingvaj:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

Dankon !

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長


協力者:

我々は以下の協力者にとても感謝しています、彼らの献身でタムタモの複数の言語版をアップすることができます:

英語版:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

スペイン語版:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

日本語版:

横山裕之
星田淳
佐藤英治
木村護郎

フランス語版:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

ありがとう!

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO JARO 3, No. 8
www.idnetwork.nl/tamtamo Januaro, 2002
タムタモ 3年度、第8号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年1月