ID ISSN - 1409-4576 |
ID ISSN-1409-4576 |
Ses-semajna informilo de Indigxenaj Dialogoj TAMTAMO No. 3 Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj: Interreta versio cxe: www.idnetwork.nl/tamtamo |
「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌 タムタモ 第3号 タムタモの編集チームと協力者: インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo |
ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al gxia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj: El ekster Euxropo: En Euxropo: Nederlando: Pere de Universala Esperanto-Asocio: Dankon ! |
「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。 ヨーロッパ圏外から: ヨーロッパから: オランダ: 世界エスペラント協会を通じて: ありがとう! |
1. La unua ID-regiona kurso en Burkina Faso (Afriko): novaj kolegoj-ambasadoroj partopren-emas! - Pri la regiona kurso por franc-parolantoj 2. Ankaux en Komilando (Rusio) starigxis nova generacio! - Pri la regiona kurso por rus-parolantoj. 3. Nun okazas en Gxenevo grava ID-evento; do restu en kontakto! 4. ID-novajxoj: ・ honoron al du gravaj ID-intoj kiuj antaux ne longe mortis:
Effad Amoud kaj Gaspard Sebalinda |
1. ブルキナファソ(アフリカ)での最初の地方講習会:新しい親善大使が参加します!- フランス語を話す人のための地方講習会について 2. コミ共和国(ロシア)でも新しい講習が立ち上がりました- ロシア語を話す人のための地方講習会について 3. 現在ジュネーブで重要なID-行事が開催しています;どうぞご連絡ください 4. IDニュース ・ 最近亡くなった2人のIDメンバーに栄誉を: Effad Amoud と Gaspard Sebalinda
|
1. La unua ID-regiona kurso en Burkina Faso (Afriko): novaj kolegoj-ambasadoroj partopren-emas! - Inter la 20-a kaj la 30-a de junio gvidis Sylvain Lelarge kaj Katalin Smideliusz ID-kurson por dekkvin reprezentantoj de dek organizajxoj, plejparte tuareg-aj, sed ankaux peuxl-aj kaj be-aj. TIN HINAN, organizajxo por la disvolvigxado de nomadaj virinoj, gastigis la kurson. La kurs-gvidantojn helpis Jean Codjo, esperantisto el Benino. Krom la Esperanto-kurso, pri kiu respondecis Katalin, estis detala prezentado de la projekto kaj viglaj diskutoj pri: ・ kiu estas la rolo de ID-ambasadoro? La neeviteblaj interkulturaj miskomprenoj dum la kurso mem ebligis al la cxeestantoj malkovri la vid- kaj sent-punktojn unu de la aliaj. Fine de la kurso, apog-emis cxiuj la projekton, kaj amikoj iom triste dis-igxis. Certe pluraj re-renkontigxos dum ID-3. |
1. ブルキナファソ(アフリカ)での最初の地方講習会: 新しい親善大使が参加します! - 6月20日から30日の間に、大部分はトゥアレグ人で、peul人やbe人もいる10の組織の15人の代表のためのID講習会をSylvain Lelarge と Katalin Smideliusz が行いました。遊牧民の女性の発展のための組織である TIN HINAN が講習会を招待しました。講師を、ベニンのエスペランチストである Jean Codjo が補助しました。エスペラント講習会だけでなく、 Katalin は、質問にも答え、プロジェクトの詳細な紹介があり、次のことについての活発な議論がありました: ・ ID大使の役は誰がするのか? 講習中の避けられない文化交流からの誤解は、出席者に互いの見地や感性を明らかにすることができました。講習の終わりには、プロジェクトの全てを進んで支持をし、少し悲しい別れとなりました。ID3 には確実に何人かは会うことでしょう。 |
2. Ankaux en Komilando (Rusio) starigxis nova generacio! - Inter la 25-a de junio kaj la 8-a de julio 2000, okazis en Syktyvkar grava regiona ID-kurso, en la Komia Respubliko (nordo de Rusio). La kurso estis plejparte organizata de Vasilij Kiselev (ID1 - Komia popolo). La kursejo estis la Finn-Ugra kultura centro. Amikigxis ok partoprenantoj el kvar popoloj: la komia, la vepsa, la maria kaj la karela. Aleksandro Melnikov gvidis la esperanto-kurson kaj Sylvain Lelarge (akompanata de la filo Christophe) prezentis detale la projekton kaj ties novajn perspektivojn, kaj faris intervjuojn de cxiu partoprenanto. Tiu lasta metodo tre efikas por konatigi al la tuta grupo la laboron kaj realajxojn de cxiu grup-ano. Almenaux kvin el la partoprenantoj je tiu kurso tute tauxgas por partopreni la mondskalan kurson ID3, kaj Syktyvkar montrigxis tre bona loko por denove havi dum la venontaj jaroj regionajn kursojn por la rus-parolantoj. | 2. コミ共和国(ロシア)でも新しい講習が立ち上がりました - 2000年6月25日から7月8日の間、 コミ共和国(ロシアの北)の Syktyvkar で、 重要な地方ID-講習会が開催されました。講習会は、大部分を Vasilij Kiselev (ID1 - コミ人) によって設立されました。講習所はフィン-ウゴル文化センターでした。四つの民族:コミ人、ヴェプサ人、マリ人、カレル人からの8人の参加者と親しくなりました。 Aleksandro Melnikov がエスペラント講習会をして、 (息子の Christopheを同伴した) Sylvain Lelarge さんは、詳細にこのプロジェクトとその新しい展望を紹介し、参加者各人にインタビューをしました。 このインタービューという方法は、各グループの活動と実情を、全グループに知らせるには、とても効果があります。講習生のうち少なくとも五人は、世界規模の上級講習であるID3に参加する力があります。 Syktyvkar は、ロシア語を話す人のために、この地方で来年以後講習会を開くにはとてもよい所であることがわかりました。 |
3. Nun okazas en Gxenevo grava ID-evento; do restu en kontakto! Inter la 22-a kaj la 30-a de julio (do nun!) okazas la semajno de la UN-Laborgrupo por la Indigxenaj Popoloj en Gxenevo. Tiu Laborgrupo estas la plej malalta kaj malgranda UN-subsekcio, sed gxia cxiujara laborsemajno estas la (lauxnombre) plej granda evento en la UN-sidejo. La cxi-jara semajno estas speciale grava pro du kialoj: ・ eble sukcesos anstatauxigi la epizodan Laborgrupon per dauxra
Forumo por la Indigxenaj Popoloj, kun pli alta rango kaj pli
forta influo. Jose Carlos raportos pri tio. Okazos cxiutage diskutoj en Esperanto inter la ID-delegatoj, kaj ili povos rekte raporti al vi kaj pontlingve respondi viajn demandojn, plenumi viajn petojn tra la reto (ni instalos ID-oficejon kun unu komputilo en cxiu pont-lingvo apud la kaf-trinkejo). Viaj cxi-semajnaj kontakt-personoj en Gxenevo estas: ・ Jose Carlos Morales (hispan-parolanto) Partoprenos ankaux Ruben, Halimatou, Siddharaj, Di, El Hadji, Zhenia kaj Maria. Do se vi estas interesata tiel partopreni, kaj rete atingeblas dum tiu cxi semajno, bonvolu sciigi al Antonio (idreto@racsa.co.cr ). La temo de tiu cxi jaro estas ?infanoj kaj gejunuloj?. |
3. 現在ジュネーブで重要なID行事が開催しています;どうぞご連絡ください! 7月22日から30日の間に、ジュネーブで先住民族のための国連-作業部会の一週間が開催されます。この作業部会は、最も下部で小規模の国連小委員会ですが、例年の作業週間は、国連施設で最も大きなイベントです。今年の一週間は、二つの理由で、特に重要です:: ・ 今までの臨時作業部会の代わりに、先住民族の恒久的フォーラムができて地位と影響力が向上する可能性があります。ホセ・カルロスが、それについて報告するでしょう。
ID代議員の間で、エスペラントでの議論を毎日するでしょう、そして、あなたに直接報告し、 橋渡し言語であなたの質問に答え、ネットであなたの求めに応じことができることでしょう。(我々は喫茶店の近くで橋渡しの民族語ごとのコンピュータがあるID事務所を立ち上げます) ジュネーブであなたと今週コミュニケートする人は以下のとおりです: ・ Jose Carlos Morales (スペイン語) Ruben, Halimatou, Siddharaj, Di, El Hadji, Zhenia, Mariaも参加するでしょう。さて、もし、あなたが、参加することに興味を持つならば、今週、ネットで連絡できます、Antonio (idreto@racsa.co.cr )までご連絡ください。今年のテーマは、少年と青年です。 |
4. ID-novajxoj: ・ honoron al du gravaj ID-intoj kiuj antaux ne longe mortis: Effad Amoud kaj Gaspard Sebalinda. malaperis tro frue, pro trafikakcidento, Effad Amoud. Effad estis grava aktivulo de TILALT, tuarega organizajxo en Agades (Nigxerlando), kaj aktive subtenis la projekton ekde ties unuaj monatoj. Kvankam ni ne persone renkontis lin, ni farigxis kolegoj kaj amikoj per kaj tra nia frukto-dona korespondado. Lia subita morto ne nur kauxzis grandan mankon en la tuarega organizajxaro, sed ankaux malhelpis pluraj ID-antojn partopreni la ID- regionan kurson en Ouagadougou. Niaj pensoj iras al cxiuj liaj kolegoj, amikoj kaj familianoj, kaj precipe al Zeinabou Aboubacar Marice kaj El Hadji Ouma (ID2). kelkajn tagojn antauxe for-pasis post longega malsano Gaspard Sebalinda. Cxiuj kiuj konis tiun ege afablan kaj gxentilan cxef-aktivulon de la Batva-organizajxo ABDR en Ruando, profunde bedauxros lian malaperon. Ni mem tre gxuis lian partoprenon je ID1, kaj elkore amikigxis kun li. Lia cxeesto estis trankvila kaj bonhumora, kaj lia evidenta ligo kun la naturo spegulis profundajn konon kaj sagxecon. Niaj subtenaj deziroj flugas al liaj familianoj, kolegoj kaj amikoj, kaj precipe al Clotilde Musabeyesu (ID1), kiu pro tiu malfelicxajxo ne partoprenos la semajnon de la UN-Laborgrupo en Gxenevo. ・ kiam okazos ID-3? La respondo estas klara: kiam estos mono en la kaso. Tio evidentas, sed tamen estas kelkaj komentoj bonvenaj: la du sxlosil-vortoj de nia projekto estas: ?pasio? kaj ?pacienco? ; ni sagxe ludu kun la tempo, kaj ni ne endangxerigu la projekton per tro hastaj pasxoj. En la jaro 2000 ne estos do mond-skala ID-kurso, sed la aliaj eventoj almenaux samvalore gravis por la pli-stabil-igado de la tuta projekto. Ni tamen planas ID3 venontan januaron (2001), kaj dedicxos tiujn venontajn monatojn pro la trovado de sponsoroj kaj de la plej bonaj kurs-kondicxoj. ・ grandaj sxangxoj en Narwal: Bessie Schadee, la estrino kaj unua iniciinto de nia projekto, decidis forlasi sian postenon de direktorino de Narwal. Tiel sxi povos ripozi, kaj ankaux dedicxi pli grandan parton de sia tempo por ID. Bessie per Narwal lancxis kaj nutris ID-on dum gxia unua kresk-periodo. Tiu sxangxo signifas ke Narwal ne plu tiel povos protekti la ?idon? kiel antauxe. Nun estas la momento por pasxi per propraj kruroj! Narwal restos ja la unua nesto de ID, kaj tre speciala kaj kara renkont-loko, sed eble ne la nura kursejo por la mond-skalaj ID-kursoj. Ni deziras al Bessie kuragxon kaj forton en tiu sxangx-procezo, kaj multe da plezuro en sxia nova vivo. ・ sukcesplena labor-semajno por la ID-teamo: aprile kunvenis en Narwalo la tuta ID-teamo. Ni intersxangxis ideojn kaj spertojn kaj multe pripensis pri la diversaj aspektoj de la projekto kaj ties perspektivoj. Ni dedicxis grandan atenton al la transkultura komunikado, kiel plenskala tria instrumento de la ID-ambasadoro krom Esperanto kaj la modernaj komunik-iloj. Decidigxis ke tia semajno certe cxiujare okazu, eble estontece kun kelkaj el la plej spertaj kaj aktivaj ID-ambasadoroj. |
4. IDニュース ・ 最近亡くなった2人のIDメンバーに栄誉を: Effad Amoud と Gaspard Sebalinda 交通事故のため、Effad Amoudが、あまりにも早くお亡くなりになりました。Effad は、 Agades (ニジェール共和国)のトゥアレグ人の組織であるTILALT の重要な活動家でした。我々は、個人的には彼を知り合いではないですが、成果のある交流を通じて、仲間であり、友人です。彼の不慮の死は、トゥアレグ人の組織の大きな損失であるばかりでなく、 Ouagadougou で IDメンバーが、ID地方講習会に参加するのに障害となりました。我々の考えは、彼の仲間、友人の全員、家族、そして、特に、Zeinabou Aboubacar Marice と El Hadji Ouma (ID2)に行き渡りました。数日後に、 Gaspard Sebalinda が、長い闘病生活の後に亡くなりました。とても愛想が良くて、ルワンダのバトバ人組織 ABDR の紳士的な活動家リーダーであることを知っている人は、彼の死をとても惜しみました。我々は、 ID1 での彼の参加をとても楽しみ、彼ととても親しくなりました。彼が出席する時は、心がなごみ、彼にはユーモアがあり、その性質をもった彼の組織には、深い知識と知恵が反映されていました。我々の望みは、彼の家族、仲間、友人に来て欲しいということです、特にこの不幸のためにジュネーブの国連-作業部会の一週間に参加できなかった Clotilde Musabeyesu (ID1) には来て欲しいと思います。
|
TAMTAMO No. 3 www.idnetwork.nl/tamtamo |
タムタモ 第3号 www.idnetwork.nl/tamtamo |
TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana : | タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます: |
Malantaux la kulisoj: TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie cxi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla. Redakta Teamo: Antonio LEONI, Redaktoro |
編集後記: タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。 編集チーム: Antonio LEONI, 編集者 |
Sendu viajn novajxojn, ecx en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre sxatas legi viajn komentojn. | あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。 |
La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn! Oficialaj adresoj de Indigxenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj: Centra Oficejo: E-posxto: |
IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい! 先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです: 本部: 電子メール: |
TAMTAMO No. 3 www.idnetwork.nl/tamtamo |
タムタモ 第3号 www.idnetwork.nl/tamtamo |