ID
Tamtamo No. 20

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.20

ISSN-1409-4576    2003年6月発行

Ses-semajna informilo de Indigxenaj Dialogoj



TAMTAMO JARO 4, No. 20
Junio, 2003

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio cxe: www.idnetwork.nl/tamtamo

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 4年度、第20号
2003年6月

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al gxia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Euxropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Euxropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. El la redaktoro

2. Deklaro de Indigxenaj Dialogoj pri la milito en Irako

3. Sponsorplano por Indigxenaj Dialogoj Donac-projekto por apogi la agadon de ID
Bessie SCHADEE, Nederlando

4. Prezentado pri Indigxenaj Dialogoj en Zurich (Svislando)
Bessie SCHADEE, Nederlando

5. Irako, cxu polvo aux trezoro?
Pri indigxenaj linvoj en Irako
Robert von DEM BORNE, Nederlando

6. Skribsistemoj kaj komputiloj
Pri kiel uzi aliaj skribsistemoj, nelatina, en la komputilo.
Debra McCARTNEY, Auxstralio

7. Amerikaj indigxenaj virinoj: deklaracio kaj agadplano
CEDIN

8. Novajxo: indigxenaj lingvoj en Brazilo
Jose Carlos BAHIANA MACHADO FILHO, Brazilo

9. Interreto: la popolo Bubis en la reto Ferran CABRERO, Hispanio

10. Pri dua sesio de la Dauxra Forumo pri Indigxenaj Aferoj
Ram DAYAL MUNDA kaj Jebra RAM MUCHAHARY, Bharato

目次


1.編集部から

2.イラクでの戦争に関する「先住民族の対話」(ID)による宣言
  

3.ID支援計画
  IDの活動を支持するための寄贈計画
  Bessie SCHADEE, オランダ

4.チューリッヒ(スイス)におけるIDの紹介
  Bessie SCHADEE, オランダ

5.イラク、ほこりか宝物か
  先住民族の言語に関して
  Robert von DEM BORNE, オランダ

6.表記法とコンピューター
  ラテン系以外の表記法をいかにしてコンピューターで使うか
Debra McCARTNEY, オーストラリア

7.アメリカの先住民族女性たち:宣言および行動計画
  CEDIN

8.お知らせ:ブラジルの先住民族言語
  Jose Carlos BAHIANA MACHADO FILHO, ブラジル

9.インターネット:ネット上のBubis民族
  Ferran CABRERO, スペイン

10.先住民に関する諸問題についての恒久的フォーラムの第2回会合
  Ram DAYAL MUNDA、Jebra RAM MUCHAHARY, インド

ENHAVO


1. El la redaktoro

Karaj tamtamanoj,

De la lasta numero de TAMTAMO, mondskalaj okazajxoj tusxis la koron kaj animon de nia planedo. Cxie svarmis manifestacioj, sinesprimoj kaj la amasmedioj inundis niajn logxejojn kaj laborejojn per lavango de novajxoj, tiom granda, ke ni ecx ne havis la tempon asimili ilin. Indigxenaj Dialogoj (ID) estis demandita de kosta-rika radiostacio (Radio Nacional) pri oficiala sinteno rilate la militon en irako. Nian deklaron vi trovos en la punkto du de tiu cxi TAMTAMO, kaj, en la punkto kvin ni ankaux publikigas artikolon de s-ro Robert von DEM BORNE, volontulo en la CO de ID, pri lingvoj en Irako. Kvankam la milito oficiale finigxis kaj la stato de la lando ne estas la sama ol tiu de la momento de verkado de tiu artikolo, ni konsideras ke gxi traktas tre interesan temon, malmulte aludata de amasmedioj.

Tutmondigxo implicas ne nur sxangxon en la maniero kiel kulturoj rilatas inter si, sed ankaux en la maniero kiel kulturoj komunikas siajn valorojn per propraj tradiciaj sistemoj. Tio starigas demandon: kiel indigxena kulturo, kun propra skribsistemo, povas utiligi gxin en komputiloj, en interreto? Respondon al tiu cxi demando alportas s-ino Debra McCARTNEY per la artikolo "Skribsistemoj kaj komputiloj".

Mi, la unua, konscias pri la prokrasto de tiu cxi numero, sed multaj cirkonstancoj arigxis kaj malpermesis normalan publikigadon, pro kio mi petas pardonon. Tamen vi legos ke ni ne restis farantaj nenion. Sube vi povos informigxi pri kelkaj okazajxoj rilataj al ID. Ni trapasas malfacilan financan momenton, kiun ni esperas superi, s-ino Bessie SCHADEE, direktorino de ID, informas pri sia iniciato por helpi, iamaniere, malpliigi la sxargxon rilatan al la agado de ID.

Tiu cxi numero de TAMTAMO estas la lasta de la unua duono de la jaro 2003 (laux la okcidenta kalendaro). Ni faros pauxzon, kiu dauxros gxis la 20-a de oktobro, dato kiam ni rekomencos la sendadon de TAMTAMO. Espereble tiam ni havos bonan novajxon por vi pri dauxrigo de nia agado.

Mi dankas vin cxiujn por via apogo,

ID-ane,
Antonio LEONI
Redaktoro
TAMTAMO

本文


1. 編集部から
  
親愛なるタムタモの読者の皆さんへ

タムタモの前号の中の世界規模の出来事が私たちの心と魂を感動させてくれました。 至る所で多くのデモや(決議や抗議などの)意見表明が行われ、マスメディアはなだれのようなニュースを我々の家庭や職場に洪水のように流し込んでくれました、我々がそれを消化する時間もないほど大量に。「先住民族の対話 (ID) 」は、コスタリカのラジオ局(ラジオ・ナショナル)から、イラクでの戦争に関する公式の姿勢を質問されました。本号の第2番目の記事に私たちの宣言があります。第5番目の記事に、ID本部のボランティアであるRobert von DEM BORNE氏によるイラクにおける言語に関する記事を公表します。戦争は公式には終わっており、国土の状況はその記事の執筆時とは変わってしまっていますが、我々はその記事がマスメディアには現れない非常に興味深いテーマを扱っていると思います。

グローバル化は、単に文化相互の関係のみならず、伝統的な体系を通した文化の価値の伝え方も変えます。それは「固有の表記法を持つ先住民の文化をコンピューターやインターネットで使えるようにできるのか?」という問題を生じます。これに対する答えをDedra McCARTNEYさんは「表記法とコンピューター」という記事で表明しています。

最初に、今回の号の延期についてですが、諸般の事情が重なって出版が遅れたことを謝罪いたします。しかし、私たちが何もしないでいたわけではないということが分かると思います。IDに関するいくつかの出来事についての情報を得ることでしょう。IDの管理者Bessie SCHADEE さんが、どうにかしてIDの行動に関する内容を減らす、という救済を発議して、私たちはしのぎきれない経済的困難を通り抜けました。

タムタモは今号で(西暦によると)2003年前半の最後になります。私たちは、次にタムタモの発送を再開する10月20日まで休みます。おそらくその時には、私たちの活動の続きについてのあなた方への良いニュースを手に入れていることでしょう。

あなた方の協力すべてに感謝いたします。

IDメンバー、
アントニオ・レオニ
編集者
タムタモ

2. Deklaro de Indigxenaj Dialogoj pri la milito en Irako

Indigxenaj Dialogoj pledas por la paca solvo de konfliktoj, kio nur eblas per la dialogo kaj la respekto de la internacia juro. Milito neniam estis rimedo por solvi konfliktojn; tute male, gxi cxiam malbonigis la situacion de la popoloj tusxitaj.

Kvankam en Irako mem ne estas reprezentantoj de Indigxenaj Dialogoj, la historio de indigxenoj tra la tuta mondo triste montras kiom grava estas la respekto de la diferencoj, de la penso, de la kredo, de la religio kaj de la rajtoj de tiuj, kiuj estas malsamaj, malpli fortaj, malpli konataj, malbone komprenataj kaj havas la malsxancon vivi sur nekalkuleblaj ricxecoj, kiuj vekas alies avarecon.

Diversaj landoj, popoloj kaj religiestroj jam sin esprimis favore al dialogo, al paco. Indigxenaj Dialogoj aligxas al tiuj vocxoj, kiuj kontraxuas perforton kaj pledas por la konstruo de mondo bazita sur justeco, respekto, paco, dialogo kaj amo.

Fonto: Fondajxo Indigxenaj Dialogoj

2. イラクでの戦争に関する「先住民族の対話」(ID)による宣言

「先住民族の対話」は、対話と国際法の尊重によってのみ可能となる紛争に対する平和的解決を主張します。戦争はいつも紛争解決の手段だったためしがなく;正反対にそれはいつでも関係する諸国民の状態を悪化させてきました。

イラク自体に「先住民族の対話」の代表者はいませんが、全世界を通じて、先住民の歴史は、異なっていて、あまり強くなく、あまり知られておらず、悪く思われていて、他者につけねらわれる無尽蔵の資源のあるところで生活するという不運を持つ人々の違い・思想・信条・宗教・権利に対する敬意がどれほど重要であるかを悲しく物語っています。

様々な国・国民・宗教指導者たちが、好意的に、対話や平和に対する自らの考えを表明しています。「先住民族の対話」は、暴力に反対し、正義・相互尊重・平和・対話と愛に基づく世界の建設を主張する声に連帯するものです。

情報源:財団・先住民族の対話

3. Sponsorplano por Indigxenaj Dialogoj
Gxis nun la plej granda parto de la financa bazo de Indigxenaj Dialogoj (ID) estis unue trovita en Nederlando (cxefe cxe la sxtato, komerco, fondaxjoj, NRO-oj, privataj personoj) kaj due en la Esperanta mondo (cxefe fondaxjoj kaj kelkaj privataj personoj). Sed la mondaj sxangxoj, kiuj okazis post la 11-a de septembro 2001, kaj la monda situacio en la financa valormerkato faras ke nun estu malpli facile trovi financan subtenon cxe organizoj. Krom tio, en Nederlando, unuflanke, la ministraro estas ne formata de jam preskaux dum jaro; sekve la oficistoj ne prenas decidojn pri novaj monpetoj, aliflanke multaj nederlandaj fondajxoj perdis cirkaux 30% de ilia mono en valormerkatoj...

Pro tio, en la printempo de 2003, ID komencis en Nederlando novan sercxstrategion por financa subteno cxe amikaro kaj simpatiantoj (de nia organizo) kaj cxe privataj personoj. Ni petas al la homoj donaci EUR 2,00 tage dum tri jaroj. La peto estas por tri jaroj, cxar unu el la problemoj, kiujn ID renkontas, estas, ke por organizi niajn kursojn ni bezonas havi la monon vere ses monatojn antaux la komencigxo de la kurso (por acxeti la flugbiletojn la plej malmultkostajn, por garantii la luon de la kursejo, por informi niajn partoprenantojn pri la dato de la kurso, cxar ili devas organizi anstatauxigojn, ktp).

Ni celas trovi en tute 100 donacantojn. Tiamanere ID havos dum tri jaroj la strukturan bazon por organizi minimume unu aux du kursojn jare, la eldonon de TAMTAMO (http://www.idnetwork.nl/tamtamo) kaj la prizorgo de nia TTT-ejo (kio, momente, estas prokrastita) kaj la prizorgo de nia TTT-ejo (kio, momente, estas prokrastita). Gxis hodiaux ni trovis jam 17 donacantojn de 2 Euxroj po tago. Se vi deziras esti unu de la 100 donacantoj, bonvolu kontakti direkte min cxe bessie.schadee@usa.net.

Bessie SCHADEE, ID direktoro.

3. ID支援計画

今までのところ、「先住民族の対話」(ID)の基金の主な部分は一番目にオランダにあり、(主として国家・商業・財団・非政府組織・個人)、次に、エスペラント界(主として財団と何人かの個人)にあります。しかし2001年9月11日以降に起こった世界的な変化および金融市場における世界的な状況で、今は組織の金銭的支援が困難となっています。そのほかに、オランダでは、内閣が、ほぼ一年できませんでした;それで、役人は新しい予算を決定しない一方でオランダの多くの財団が財産の約30パーセントを失いました。

その結果、2003年の春、IDはオランダにおいて(我々の組織の) 仲間や共感してくれる人および個人の資金的支援に関する調査をし、新しい戦略を始めました。我々は3年間毎日2ユーロ寄付するようにお願いしました。お願いは3年間です。これは、IDが直面している問題の一つが、講義を開くために、講義の開始前の6ヶ月間にお金が必要であるからです。(最も安い航空券を購入するとか、講習所の借り賃を保証するとか、参加者に講習会の日時を知らせるために必要です。あるいは事前折衝をしなければならないためです。)

我々は、100人寄付してくれることを目標にしています。そのようにしてIDは3年間にわたって最低でも1〜2回の講習会を開きタムタム (http://www.idnetwork.nl/tamtamo) を発行してホームページ(ちょっとの間延期されたが)を維持する構造的基盤を得るでしょう。

今日まで我々は、一日ごとに2ユーロ寄付してくれる人をおよそ17人見つけました。もしあなたが目標の100人の寄付してくれる人の一人になりたいのなら、 bessie.schadee@usa.net までご連絡ください。

ベシ・スハデ, ID理事

4. Prezentado pri Indigxenaj Dialogoj en Zurich (Svislando)

La 22-an de majo, s-ino Bessie SCHADEE prelegis, utiligante lumbildojn, pri Indigxenaj Dialogoj (ID) por la cxiujara kongreso de la Euxropa Socia Enterprena Reto. La temo de la tri-taga kunveno estis 'Sxancoj en Diverseco'. Cxeestis 115 membroj de la reto el 11 landoj. La interesigxo de la cxeestantoj estis ege granda kaj la sekvaj tagoj multe da direktoroj de enterprenoj donis sugestojn por la subteno de ID, foje mona subteno, foje ili provizis utilajn kontaktojn. Aparte, interesa, estis prelego de la fakulino de la Internacia Labor-Oficejo (ILO - http://www.ilo.int), kiu temis pri diskriminacio en la laborejo. Sxi priskribis la jxus aperitan raporton "Tempo por egaleco en la laborejo" (http://www.ilo.int/declaration). ID estas invitita viziti la sidejon ILO en Gxenevo por esplori komunajn eblecojn por plibonigi la laborsituaciojn de la indigxenaj laborantoj en la mondo.), kiu temis pri diskriminacio en la laborejo. Sxi priskribis la jxus aperitan raporton "Tempo por egaleco en la laborejo" (http://www.ilo.int/declaration). ID estas invitita viziti la sidejon ILO en Gxenevo por esplori komunajn eblecojn por plibonigi la laborsituaciojn de la indigxenaj laborantoj en la mondo.

Informis: Bessie SCHADEE, Nederlado

4. チューリッヒ(スイス)におけるIDの紹介

5月22日ベシ・スハデさんはヨーロッパ社会事業連合ネットワークの毎年恒例の会議で、スライドを使いながらIDについて講演をしました。3日間の会合の議題は「多様性への可能性」でした。11の国から115人が参加しました。参加者の興味は非常に強く、後日多くの企業家が、資金的な支援を申し出てくれたり、役に立つ情報を提供してくれたり、IDの支援に協力してくれました。とりわけ興味深かったのは、国際労働機関 (ILO) ( http://www.ilo.int )の女性の専門家がおこなった職場での差別について論じた講演でした。下記の「職場における平等の時代」( http://www.ilo.int/declaration )という講演を行いました。IDは世界各地の労働者の労働環境の改善の共通の可能性について調査のためにジュネーブのILO会議に招待されました。

報告:ベシ・スハデ, オランダ

5. Irako, cxu polvo aux trezoro?

Irako. La nomo de la lando abundas en la novajxoj. Kaj bedauxrinde komencigxis finfine la terura, sed evitebla milito, kiun la konservativuloj de Usono tamen planis. Sed, cxu oni scias pli pri Irako, krom la fakton ke gxi suferis sub la tiraneco de Saddam HUSSEIN. Nu, ja ekzistas diversaj popoloj kaj religiaj brancxoj: kurdoj, sunitoj, sxiitoj, sed ankaux kristanoj kaj ecx judoj. La lando en si mem kasxas la praecon de la okcidenta kulturo kaj civilizo: Mezopotamio kun la unuaj urboj de la homaro, Uruko, Babilono. Tiel ne estas mirinde ke en Irako ekzistas ankaux diversaj lingvoj. Fakte, se oni rigardas mapon, oni tuj rimarkos ke la rektajn landlimojn de Irako estas desegnitaj de la riveroj Euxfrato kaj Tigriso, montaroj kaj dezertoj; sed per gxi ne eblas kalkuli la ekziston de popoloj.

Bagdado, nuna cxefurbo de Irako, estas versxajne la plej konata nomo rilate al arabaj urboj. Gxi estas la urbo de la fabeloj de "Mil kaj unu noktoj". Cxu Simbad ne logxis tie kaj de tie vojagxis al diversaj landoj kiel maristo? Tiuj rakontoj ekzistas, cxar de antaux pli ol mil jaroj, en Bagdado ekestis la centro de la Islama mondo, kiam regxis la kalifoj, la cxefsekvantoj de Mahometo. Centre, en la Mezoriento, je la bordoj de Tigriso formigxis kontaktpunkto de komercantoj, maristoj, vojagxantoj kaj kompreneble renkontigxejo de diversaj kulturoj.

En Bagdado, eklogxis kun la indigxenaj homoj ankaux aliaj popoloj, cxefe arabaj kaj maristoj, komercantoj, militistoj kaj religiuloj. Sed krom islamanoj ankaux eklogxis kristanoj kaj ecx judoj, ankaux kiel komercantoj. En la islama kaj araba mondo ekzistis toleremo kaj respekto je aliaj religioj, malgraux la fakto, ke Islamo apartenas al la plej alta rango. Pro tio la diversaj religiaj grupoj ankoraux ekzistas. La araba ekhavis sian influon kiam la Islamo disvastigxis. Sed gxis nun ekzistas multaj tipoj de araba lingvo en Irako.

La arabaj lingvoj

La baza arabo venas de la Korano, la sankta libro de islamanoj. Per tiu libro multaj infanoj ankoraux lernas la lingvon, ankaux en Irako. Sed la konata fenomeno estas, ke la lingvo kiun oni lernas en la lernejo ne cxiam estas la lingvo parolata hejme, surstrate aux ie ajn. Dialektoj aux versioj de la lingvo simple ekzistas pro influo de la medio, de kie oni venas, kie oni apartenas, kaj tiel plu. Se ni nur rigardas Irakon, oni povas rimarki, ke ekzistas pro historio kaj migrado la sekvontaj tipoj de araba:

a. La baza araba, kiun oni lernas en lernejo kaj pregxejo (la moskeo).
b. La araba parolata cirkaux la Persa Golfo, la Golfaraba.
c. La mezopotama araba, ni diru la Iraka tipo de la araba lingvo.
cx. La najda araba, la araba, kiun la beduenoj parolas en la okcidenta parto de Irako, en la dezerto.
d. La nordmezopotamia araba, ankaux konata kiel siro-mezopotama araba, ankaux parolata en Sirio.
e. La egipta araba, ankaux parolata de koptaj kristanoj kaj aliaj migrantoj.
f. La judo-iraka araba, akceptita kaj parolata de la judoj en Irako.

Sed, krom la araba, ankaux ekzistas diversaj aliaj lingvoj en Irako.

Kurdoj, granda indigxena grupo

La plej bone konata kaj plej granda indigxena popolgrupo estas, kompreneble, la kurdoj, logxantoj de la norda parto de la lando. Kurdoj parolas la kurdan lingvon kaj logxas en granda regiono, kiu apartenas al diversaj landoj: Armenio, Irano, Irako kaj Turkio. Ili havas propran kulturon kaj propran flagon. La kurda apartenas al la hindeuxropa familio, kaj ene de gxi al la hindoirana brancxo, estante for rilata al la persa.

Malgraux la grandeco de la grupo ili cxiam estis (kaj estas) subpremitaj de aliaj nacioj, regxoj, tiranoj kaj popoloj. Nuntempe Kurdio estas dividita inter la landoj menciitaj. Sed malgraux la subpremo, la kulturo ankoraux vivas kaj dauxras. Ekzistas multaj aktivuloj kiuj prizorgas kaj la lingvon kaj la politikon kaj la internaciajn rilatojn. Ekzistas rifugxintoj cxie en la mondo el Kurdio.

Unu celo

Multaj politikaj grupoj el Kurdio aktivas por havi pli da influo en la regiono kaj por prizorgi la gravajxojn de la kurdoj. La plej granda parto aktivas pace per dialogoj kaj intertraktadoj kun la lando. Ankaux ekzistas fanatikaj grupetoj kiuj volas atingi la celon per perforto kaj terorismo. Ili ne estas ligitaj al politikaj partioj, sed militas siamaniere kontraux la subpremo. Ambaux havas la revon havi propran Kurdion, sed la realisma celo de la cxefa parto de kurdoj estas sendependigxi kaj auxtonomigxi de la ekzistantaj landoj.

En Irako, ili parte atingis la celon, kun la helpo de internacia premo. La norda regiono de Irako estas cxefe en kurdaj manoj, la Iraka registaro ne plu havas grandan influon en tiu regiono. Ili simple estas protektataj de la malpermeso flugi tien. Tio estis tute alia antaux ne tro longe, dum la jaro 1990 kiam Saddam uzigis hxemiajn armilojn mortigante milojn da homoj kaj forigante tutajn pololojn. Sed malgraux la teruraj okazajxoj kaj la tirana subpremo, la iraka registaro cxiam toleremis la ekziston de la kurdoj kaj ilia kulturo. Kiel ili fakte toleremis la kristaj grupojn kaj ecx la judajn. Kruela estas la regximo de Saddam HUSSEIN, cxiam la subpremo havas sian direkton kontraux la politikaj aktivuloj kiuj kontrauxas lian politikon kaj kontraux la ribeluloj. La hxemiaj atakoj simple estis rekompencaj agoj de frenezulo, kiu volis konservi la forton iel ajn. Sed gxi neniam estas direktita kontraux la kulturo, nek kontraux la lingvo.

Turkoj kontraux Kurdoj

La situacio en Turkio, la lando, kie granda parto da kurdoj logxas, estas tute alia. Malgraux la fakto ke Turkio estas demokratio, la lando estas bazita sur fondita fundamento kiu gravigas la eston de la nacio. La gxenerala pensado laux la fundamento estas la ekzisto de unu nacio, unu lingvo kaj unu kulturo. En tiu pensado ne ekzistas loko por kurdoj. Tio ne trovigxas en Irako, aux en Irano. Sin apogante je la fundamento, la turka registaro cxiam timas iun ajn influon de la kurdoj politike, kulture kaj lingve. Pro tio Turkio ne felicxigxis kiam la Kurdoj ekhavis sian auxtonomion en Irako, kiu limas kun Turkio. Tiu auxtonomio versxajne povus rezistigi la kurdajn homojn en Turkio pli ol ili antauxe faris. Kaj ankoraux ekzistas la revo pri unu granda Kurdio. Plue ekzistas malcerta situacio por ambaux landoj, kaj Turkio kaj Irako.

Ni ekvidos kio okazos

Laux mi la situacio povus iri al du direktoj. La perfortaj rezistantoj povus plifortigxi, kio povus rezulti en civila milito, se tiom da subpremo malaperos. Aliflanke la politikaj kaj kulturaj aktivuloj prenus pli da forto, kaj igus pli granda la movadon de la kurdoj, sed uzus diplomatajn ilojn por atingi sian celon. Tiel la diversaj popoloj povus sen problemo logxi en la sama lando sen perforto kun sia propra auxtonomio. La lasta metodo nepre bezonus internacian helpon. Kia la estonto estos ni ekvidos.

Kurdaj dialektoj

En la nordo de Irako ankaux ekzistas, krom la baza kurda, ankaux diversaj tipoj da similaj lingvoj al la kurda. Estas bedhina, aux burda bandhiana, kiun parolas kelkaj kurdoj cxe la limo de Irano kaj en Irano mem, kaj kurmanjia, kiu estas norda formo de kurda. Ironie ankaux ekzistas en Kurdio turkmenaj grupoj.

Sxiitoj, unueco en kredo, dividitaj en lingvoj.

Krom la kurdoj ekzistas alia granda indigxena popolgrupo, sed pli ligita al la religio ol al la lingvo aux la kulturo: la sxiitoj. Same kiel kristanoj estas dividitaj en katolikoj, ortodoksoj, koptoj kaj protestantoj, inter aliaj, du gravaj grupoj ekzistas en la islama mondo, la sunitoj kaj la sxiitoj. Sxiitoj sekvas relative novan movadon de islamo, dum sunitoj restas pli malpli je la malnova strukturo. En ambaux grupoj ekzistas kaj fundamentalistoj kaj pli modernaj kredantoj. Arabio en si mem estas sunita kaj ankaux Turkio, Irano, ekzemple, estas cxefe sxiita. En Irako trovigxas ambaux grupoj. La sunitoj logxas cxefe en la centra zono de Irakio, en la okcidenta parto kaj en la norda parto. La sxiitoj trovigxas sude je la bordoj de Euxfrato kaj Tigriso, kaj pli oriente.

La sxiitoj parolas cxefe egiptan araban kaj diversajn persajn lingvojn kiel bajelanan, bedhinan, hxaldean novarama, domarian, faresian, havramian, herkian, lurian, sxikakan kaj surkian. Pro la ekzisto de tiom da lingvoj, estas pli facile subpremi ilin per regximo kia tiu de Saddam HUSSEIN. En la 80-aj jaroj Saddam HUSSEIN ecx emis havi pli da grundo kaj marbordo apartenantaj al sxiitoj, do li atakis Iranon. Usono tiam subtenis lin, cxar ili timegis la Islaman Revolucion, kiu estis jxus okazinta en Irano sekvante la regadon de HXOMEJNI. La milito tute fusxis sed kauxzis egan kvanton da viktimoj. Poste la subpremo dauxris gxis nun. Sed la fakto estas ke Saddam HUSSEIN superestas la religiajn aferojn. Ne gravas cxu oni estas sxiito aux sunito, oni sciu, ke li regas kaj oni sekvu lin kaj oni ne kontrauxu lin. Sed la resisto subgrunde pli estas je la sxiitoj, cxar ili malfidas la sunitojn en Bagdado.

Kaj kion pli oni parolas en Irako?

En la nordo de Irako ekzistas krom la kurdaj lingvoj ankoraux aliaj indigxenaj lingvoj kaj malplimultoj. En la urbo Koi Sanak kaj en la cxirkauxajxo trovigxas la koia sanaka lingvo (surat), kiu estas afro-azia lingvo. En certaj partoj en Irako trovigxas komunumoj kiuj parolas la armenan, heredajxo de la iama grandega Armena Regxlando. Ili estas cxefe kristanoj kaj apartenas al la plej malnova kristana movado, kiu ankaux trovigxas en Armenio mem. La asiria estas lingvo de la afro-azia familio kaj trovigxas krom en Sirio ankaux en Irako. Finfine, la homoj parolas cirkaux urboj kiel Kirkuko sudan dialekton de Azerbajxano.

Ekzistas, mallonge, multege da lingvoj en Irako. Cxu estas pulvoro por konflikto aux cxu ricxeco de granda lando kun la Euxfrato au Tigriso. Oni pripensu pri gxi dum la falantaj bomboj de la Usonoj aviadiloj, la bildoj de grandaj kaj malfacilaj bataloj kaj de viktimoj. Oni ne forgesu gxin kiam la bildoj de Bush kaj Saddam multfoje aperas je la ekrano.

Auxtoro: Robert von DEM BORNE (volontulo de la ID-CO), Nederlando.

5. イラク、ほこりか宝物か

イラク。ニュースでよく出る国の名前。そして残念ながらついに、戦争をはじめた、避けられるのに米国の保守派が計画していた恐ろしい戦争がはじまりました。しかし、人々はサダム・フセインの圧政のもとにあったという事実以外にイラクについて知っているでしょうか?さて、クルド人、スンニ派やシーア派、さらにはキリスト教徒やユダヤ教徒までもの多様な人々や宗教の宗派があるのはご存知と思います。人類にとって初めての都市、ウルク、バビロンのあったメソポタミア、この国には西洋的な文化や文明のみなもとをその中に秘めています。それでイラクには多様の言語があることは驚くに当たりません。実際、地図を見れば、イラクの国境はチグリス・ユーフラテス川や山脈や砂漠に関係なく、まっすぐ引かれていることにすぐ気づくことと思いますが、それから人々の存在を推し量ることはできません。

現在のイラクの首都のバグダッドは、おそらくアラビアの都市の中でもっとも知られた名前でしょう。それは「千夜一夜物語」という童話の街です。シンドバッドはそこに住んでいて船員として世界中のさまざまな土地に行ったのではないのでしょうか。バグダッドが、マホメットの後継者であるカリフの支配する時代のイスラム世界の中心に存在していたので、それらの物語があるのです。中東の中心にあって、ここチグリス川の岸辺は、商人、船員、旅行者の出会う場所、そして多様な文化の出会う場所となりました。

バグダッドでは先住民族だけではなく、主としてアラブ人・船員・商人・軍人・宗教家といった様々の人が住みはじめました。イスラム教徒以外にも、キリスト教徒やユダヤ教徒さえも、商人として住みはじめました。イスラム・アラブ世界ではイスラム教徒が最高の地位に属しているものの、ほかの宗教に対する寛容と尊敬がありました。そのため様々な宗教グループが今でも存在します。アラブ語は、イスラム教が広がったときにその影響を広げました。しかしイラクでは現在まで多様なアラビア語が存在しています。

a. 正則アラビア語は学校や教会(モスク)で教えられています。
b. 湾岸方言はペルシャ湾のまわりで話されています。
c. メソポタミア方言はアラビア語のイラク流変種です。
cx. ナジュド方言はイラク西部の砂漠でベドウィンが話しているアラビア語です。
d. 北メソポタミア方言はメソポタミアだった地域のうち現在シリアである地域のアラビア語としても知られており、シリアでも話されています。
e. エジプト方言はコプト教徒やその他の移民が話しています。
f. ユダヤ系イラク人のアラビア語はイラクのユダヤ人が話しています。

しかし、アラビア語のほかにも多様な言語がイラクでは話されています。

クルド人 ―大きい先住民グループ―

もっともよく知られている先住民族グループはもちろん、イラク北部に住んでいるクルド人です。クルド人はクルド語を話し、住居はアルメニア・イラン・イラクそしてトルコといった多様な地域に及びます。彼らは、固有の文化と固有の旗を持っています。クルド語はインドヨーロッパ語族に分類され、インドイラン語派の中でもペルシャ語と遠縁にあたります。その集団の大きさにもかかわらず、昔も今も、他の国民・王・支配者・民族によって抑圧されています。現在クルドは上記の諸国で分散しています。言語や政治や国際関係に配慮してくれる活動家がたくさんいます。クルドから世界のいたるところに亡命した人々がいます。

一つの目的

クルドの多くの政治団体は地域におけるいっそうの影響を持つことやクルド人の重要事項を調停するために活動しています。対話や協議を通して平和的に土地に関する活動をしている人がほとんどです。武力行使やテロにむかう熱狂的な小集団もあります。彼らは、政党でつながっているのではなく、抑圧に対抗し、自分のやり方で戦っています。両者ともクルドの独立を手に入れる夢を持っていますが、クルド人の大多数の現実的な目的は実在している国家の中で従属しないで自立することです。

イラクでは、国際的な圧力によって彼らは目的の一部を達成しました。イラクの北部は主としてクルド人の手中にあり、イラク政府はもはやその土地に大きな影響力はもっていません。彼らは、その場所への飛行禁止によって守られています。そうしたことは、サダムが1990年に化学兵器を使って何百万の人を殺し、完全に抹殺した時までは全くありえませんでした。しかし恐ろしい出来事や専制的な抑圧にもかかわらずイラク政府はクルド人やその文化の存在をいつも認めてきました。同様にキリスト教徒やユダヤ人も認めてきました。フセイン政権は残酷ではありましたが、その抑圧の方向は現政権に反抗する政治活動家や反逆者に向けられていました。化学兵器攻撃は、どんな力であろうと保持しようとする狂人に対する報復行動でした。しかしそれは決して文化や言語に対するものではありませんでした。

トルコ人対クルド人

クルド人が大部分が住むところ、トルコの状況は全く異なります。トルコは民主的であるにもかかわらず、その国家を治めるのに重要な基本法に基づいています。基本法に沿った基本理念は、一つの国家と一つの言語と一つの文化というものです。この理念の中にはクルド人のための場所はありません。それはイラクやイランにはないものです。その基本法を支えているので、トルコ政府はいつも政治的・文化的・言語的にクルド人を恐れています。そのため、トルコは、トルコと国境となっているイラク内部のクルド人自治の開始を快く思ってません。その自治はおそらく、クルド人にトルコ内部で、かつておこなった以上の抵抗をさせるでしょう。そしてさらに一つの大きなクルドという夢もあります。さらにひきつづき、トルコおよびイラクの国の両方に不安定な状況があります。

私たちは何がおこるかが見えてくるでしょう

私は、状況が二つの方向にいくと思います。一つは、力による抵抗が、もし抑圧が消えると、内戦となる可能性を強めるということです。もう一つは、政治的文化的活動家が一層の力を手に入れて、クルドの活動をもっと大きくし、目的を達成するために外交的な手段を使うということです。そのようにして色々な人々が、力を使わずに、自治権をもって問題なく同じ土地に住むことができるでしょう。後者の方法には、必ず国際的な協力が必要となると思います。そのような未来を私たちは見ることができると思います。

クルドの方言

イラク北部では、基本的なクルド語の他に、様々な種類のクルド語に似た言語があります。Bedhinaあるいはburda bandhianaは、イラン国境のある程度のクルド人とイランで話しており、クルマンジーはクルド語の北部の方言です。そしてIronieはクルド・トルコメングループに属する。

シーア派は、宗教では一つ、言語では分かれています

クルド人の他にも、大きな先住民族グループが存在しますが、言語や文化よりも宗教によって結ばれているシーア派があります。それとおなじくキリスト教についても、カトリック、ギリシャ正教、コプト派、プロテスタントが他のものに混じって別れています。イスラム教世界には重要な2つのグループがあります、スンニー派とシーア派です。シーア派は、比較的新しいイスラム教の動きでできたもので、一方のスンニー派は、多かれ少なかれ、古い体質となっています。両方のグループに原理主義者も近代的な信者もいます。アラビア自体には、スンニー派がいて、たとえばトルコやイランにもいますが、そこはシーア派が主流になっています。イラクには両方のグループがいます。スンニー派は、主にイラクの中央部や西部や北部に住んでいます。シーア派はチグリス・ユーフラテス川の境界の南側とそれより東側にいます。

シーア派は、主に、エジプトアラビア語とbajelanaやbedhinaやhxaldeaやnovaramaやdomariaやfaresiaやhavramiaやherkiaやluriaやsxikajaやsurkiaのような様々なペルシャ語を話しています。それほどたくさんの言語があるため、サダム=フセインの統治で彼らを抑圧をするのは簡単でした。80年間、サダム=フセインは、シーア派に所属する土地や海岸をより多く手に入れようとする傾向にあり、それでイランを攻撃しました。米国は、その時、ホメイニの統治に続いてイランで起こったイスラム革命を恐れて、フセインを支えました。戦争は完全に失敗し、大量の犠牲者を生みました。その後、抑圧は現在まで続いています。しかし実は、サダム=フセインは宗教的なことは重視しています。シーア派かスンニー派かは重要ではなく、彼が統治し、人々が彼に従い、誰も彼に反抗しないということを知るべきと思います。シーア派は地下で抵抗しています、なぜなら彼らはバグダッドのスンニー派を警戒しているからです。

イラクでは、他に何を話しているのか?

イラク北部にはクルド系諸言語の他に、先住民族の言語と少数言語があります。Koi Sanakという都市とその周辺には、アフリカ・アジア系の言語であるKoi Sanak語(surat)があります。イラクの中心には、昔の大アルメニア王国の遺産であるアルメニア語を話す共同体があります。彼らは、主にキリスト教徒で、最も古いキリスト教運動に属し、またアルメニア自体にもいます。アッシリア語は、アフリカ=アジア系の語族の言語で、シリアやイラクの他にもあります。キルクーク周辺の都市ではアゼルバイジャンの南部方言をはなす。

短い間に、イラクに非常にたくさんの言語が表れました。紛争の種でしょうか、チグリス・ユーフラテス川にある大きな土地の豊かさでしょうか。米国の爆撃機がおとした爆弾や大規模で困難な戦いと犠牲者の映像について考えるべきと思います。スクリーンにブッシュとサダムの映像が現われた時にをそれを忘れるべきではないと思います

著者:Robert von DEM BORNE(ID本部のボランティア) オランダ

6. Skribsistemoj kaj komputiloj

"Unikodo provizas unikan numeron por cxiu signo,
sendepende de platformo,
sendepende de programo,
sendepende de lingvo.-"

The Unicode Consortium
Citajxo el:
http://www.unicode.org/standard/translations/esperanto.html

En la pasintaj jaroj estis malfacile tajpi leterojn aux sendi retmesagxojn en lingvoj kiuj ne uzis la latinan alfabeton. Tamen, nia mondo konstante modernigxas kaj nun, plejparte pere de Unikodo, oni povas tajpi kaj konstrui retpagxarojn uzante iu ajn skribmanieron konatan en la mondo.

La citajxo, komence de tiu cxi artikolo, estis elcxerpita de la retejo, kie oni povas legi pli (en Esperanto) pri Unikodo kaj kiel gxi funkcias. La plejparto de la mondaj alfabetoj jam povas esti reprezentataj per Unikodo, tamen ne cxiuj. La Unikoda Konsorcio respondecas pri la asigno de Unikodaj ciferoj por reprezenti la ne jam reprezentitajn lingvojn; popoloj povas peti ilian helpon pri tio.

Unikodo estas komprenata de la plej lastatempaj versioj de la retumaj programoj: Netscape Navigator kaj Communicator ekde versio 4, Internet Explorer ek de versio 3, tamen vi devas havi Unikodan tiparojn instalitajn en via sistemo. Tiajn tiparojn oni ricevas auxtomate kun la plej lastaj versioj de Vindozo kaj Makintosxo, sed se vi uzas ekz. Vindozon 95 vi devas mem instali la tiparojn. Bonsxance vi povas akiri ilin senpage de multaj retaj lokoj. Cxi tiun pagxon oni povas uzi por certigi se vi jam havas Unikodajn tiparojn:

Testo de Unikodo:
http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/html-ttt/uniktest.htm
Jen kelkaj retlokoj de kie vi povas elsxuti komunajn tiparojn:

Esperanto en Kanado, unikodaj informoj (por esperanto):
http://esperanto.ca/unikodo.html

Oni devas sercxi por la malpli komunajn tiparojn, ekz. la lingvoj de la indigxenoj de Ameriko. La plej facila metodo estas uzi retumilon kiel Google kaj sercxi pri "non-Latin fonts". Uzante tiun metodon, trovigxis la sekvajn:

Standard Siouan Fonts:
http://www.colorado.edu/ling/koontz/legacysite/Services/ssfonts.htm

Gxi montras tiparojn por skribi kaj montri la lingvojn de la Sioux familio.

Alia bona retpagxo, kiu disponigas multajn tiparojn estas

Dr. Berlin's Foreign Font Archive:
http://user.dtcc.edu/~berlin/fonts.html

La gxenerala metodo por instali la tiparojn estas (por Vindoza sistemo):

1. Klaku sur la dezirata tiparo por elsxuti gxin al via komputilo
2. Trovu la dosieron en via komputilo per Explorer aux via normala metodo, kaj klaku sur gxi por komenci la instaladon.
Se gxi estas sukcese instalita, vi vidos gxin en la listo kiam vi intencas sxangxi la tiparon por tajpi dokumenton aux leteron.

Por uzi la novan tiparo en Internet Explorer - elektu "Tools - Internet Options - General" kaj klaku sur "Fonts". El la listo de lingvoj, elektu la lingvon vi volas vidi (aux User Defined se gxi ne aperas en la listo) kaj maldekstre elektu la instalitan tiparon vi volas uzi.

Post tio, vi devas trovi metodon uzi la tiparon se via klavaro ne havas la gxustajn literojn kiuj korespondas al la simboloj en la tiparo. Se oni uzas Microsoft Word, oni povas uzi la "Enmetu simbolon" funkcion por asigni sinsekvon de klavoj, kiu reprezentas specifan literon. Tio estas bona metodo tajpi la esperantajn literojn kiuj bezonas la supersignon, cxar ne estas multaj de ili, do ne estas teda sperto. Sed se temas pri multaj literoj kiuj ne aperas sur la klavaro, oni bezonas "virtualan klavaron". Gxi fakte estas programo kiu aux asignas cxiujn literojn de la nova tiparo al individuaj klavoj aux montras surekrane klavaron kaj la uzanto povas klaki sur la literojn per uzo de la muso.

Unu el tiuj tipoj de programoj por klavaroj oni povas elsxuti de Microsoft. Gxi nomigxas "Visual Keyboard" kaj estas facile uzebla, sed nur disponas de la lingvoj jam enmetitaj de Microsoft. Por Word 2000, oni povas elsxuti gxin el
http://office.microsoft.com/downloads/2000/viskeyboard.aspx
Por verki retpagxojnm kiujn cxiuj povas legi, oni ankaux uzas Unikodon. La cxi-suba retpagxo bone kaj detale klarigas kiel fari tion por esperanto:
http://www.bertilow.com/html/esperantaj/html_uni.php
La plej facila metodo skribi retmesagxojn utilizante Unikodon, estas uzi Word-n kiel vian retredaktan programon. Tiamaniere vi povas uzi la trajtojn de Word kaj skribi retmesagxojn same kiel vi skribas leterojn aux dokumentojn. Cxi tiu metodo oni povas facile fari per Microsoft Outlook, sed se via retredaktan programon ne permesas ke vi uzu Word rekte, vi povas skribi en Word, kopii la tekston kaj enmeti gxin en retmesagxon.

Auxtoro: Debra McCARTNEY, Auxstralio

6. 表記法とコンピューター

「ユニコードはすべての文字に単一のコードを提供するのだろうか?プラットフォームにも関係なく?プログラムにも関係なく?言語にも関係なく ― 」

ユニコード協会
http://www.unicode.org/standard/translations/esperanto.html
からの引用

過去には、ラテンアルファベットをつかっていない言語で手紙をタイプしたり、電子メールを送ったりするのは、難しいものでした。しかし、世界は常に近代化してきており、いまや大部分の人はユニコードを使って、世界で知られているどんな書式を用いても、タイプしたり、ホームページを作ったりできます。

この記事の始めの引用句は、ユニコードとその機能について、(エスペラントで) さらに読むことができるネット上の場で引き合いに出されてきました。世界の大部分のアルファベットは、すでにユニコードで表すことができますが、すべてができるわけではありません。ユニコード協会は、まだ表わされていない言語へのユニコードの割り当てに対応しています;諸国民は、この割り当てについてのユニコード協会の援助を申請することができます。

ユニコードは、ブラウザの最新版で認識されます、Netscape Navigatorと Communicatorはバージョン4から、インターネットエクスプローラーはバージョン3からです。しかしシステムには、ユニコードのフォントをインストールしている必要があります。そのフォントは、ウインドウズやマッキントッシュの最新版では、自動的に受け取れますが、もし、ウインドウズ95などを使っているなら、そのフォントを自分でインストールしなければなりません。幸運なことに、ネット上の多くで、それを無料で入手することができます。このページは、すでにユニコードのフォントをあれば、それを確かめるためにも使えます。
(注:実際には、
http://www.idnetwork.nl/cgi-bin/id/central/exter/tamtamo/tamtamo.pl
で確かめることになります。)

ユニコードの適性検査
http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/html-ttt/uniktest.htm
ここには、共通フォントをダウンロードすることができるネットアドレスがいくつかあります。

カナダにおけるエスペラント、ユニコード情報(エスペラント用)
http://esperanto.ca/unikodo.html

たとえば、アメリカ先住民の言語のようなあまり知られていないフォントを探さねばならないこともあるでしょう。そのもっとも簡単な方法はGoogleのようなブラウザを使い、「非ラテンのフォント」を探すことです。その方法を使って、以下のものを見つけました。

標準スー語族フォントhttp://www.colorado.edu/ling/koontz/legacysite/Services/ssfonts.htm

これは、スー語族の言語を、表記し、表示するためのフォントであることを示しています。

さまざまなフォントを扱っているすぐれたホームページは、以下のところです。

Dr. Berlin's Foreign Font Archive:
http://user.dtcc.edu/~berlin/fonts.html

このフォントをインストールする一般的な方法(ウインドウズシステム用)

1.あなたのコンピューターへ望んでいるフォントをダウンロードするために、フォントのところをクリックしてください。
2.エクスプローラーあるいはあなたのいつもの方法を使い、あなたのコンピューターのなかのフォルダを見つけ、インストールするためにそこをクリックしてください。
フォントのインストールが無事完了したなら、文書やメールを入力するためのフォントを変更する時、リストにそのフォント名が表示されます。

新しいフォントを使うためには、インターネットエクスプローラーの「ツール - インターネット オプション- 全般を選び、「フォント」をクリックしてください。言語のリストから、見たい言語を選んでください。(あるいは、それがリストにないときは、ユーザ定義を選んでください)、そして使いたいインストール済みのフォントを左クリックして選んでください。

その後で、あなたのキーボードに、そのフォントの記号に対応する正しい文字がないのなら、あなたはフォントの使用法を見つけなければなりません。マイクロソフトのワードを使っているなら、特殊文字を表わすキーの連携のための「記号を入れる」機能を使うことができます。それは、字上符を必要とするエスペラントの文字を打つためのすぐれた方法です、(入れるべき記号は)多くはないので、(その記号を入れるという)作業はいやになるほどのものではありません。しかし、キーボードに表れていない文字をたくさん割り当てるという事であれば、「仮想キーボード」(というソフト)が必要となります。それは、実質的には、個々のキーボードに新しいフォントの全ての文字を割り当てたり、映写してキーボードを表示するプログラムであり、使用者はマウスを使って、その文字をクリックすることができます。

それらのキーボード用のタイプの一つは、マイクロソフトでダウンロードすることができます。それは「Visual Keyboard」と名づけられており、簡単に使うことができますが、マイクロソフトによってすでに入力されている言語で処理されるだけです。Word2000用には以下からダウンロードできます。
http://office.microsoft.com/downloads/2000/viskeyboard.aspx
誰もが読めるホームページを作るために、ユニコードを使います。下記のホームページでは、エスペラントのホームページの作り方を、わかりやすく詳細に説明しています:
http://www.bertilow.com/html/esperantaj/html_uni.php
ユニコードを使って最も簡単にメールを作る方法は、メール編集のソフトとしてWordを使うことです。Wordの仕様を利用し、手紙や書類を書くのと同じように電子メールを書けます。この方法は、Microsoft Outlookでは簡単にできますが、あなたのメール編集ソフトが、Wordを直接使うことを許可しないのならば、Wordで入力して、そのテキストをコピーし、電子メールに貼り付けることができます。

著者:Debra McCARTNEY, オーストラリア

7. Amerikaj indigxenaj virinoj: deklaracio kaj agadplano

Deklaracio kaj agadplano okaze de la unua pintkunsido de Amerikaj Indigxenaj Virinoj:

Ni, partoprenintoj en la Unua Pintkunsido de Amerikaj Indigxenaj Virinoj, kunsidintaj en la urbo Oaxaca, Meksiko, de la 30-a de novembro gxis la 4-a de decembro, 2002, strebe al divido de spertoj kaj vortigado de proponoj pri Homaj Rajtoj kaj Indigxenaj rajtoj; plifortigo de la gvidado fare de la indigxenaj virinoj; spirita vivo, edukado kaj kulturo; disvolvo kaj globaligxo, kaj genro (seksaparteno) el la vidpunkto de indigxenaj virinoj prezentas la jenan deklaracion:

Akceptinte, ke ni indigxenaj popoloj havas implicitan rajton al suvereneco, memdecido kaj memestrado, kun plenaj kapabloj decidi pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj politikoj, kiuj rajtigas nian disvolvon kiel popoloj, agnoskante la individuaj kaj kolektivaj rajtoj al la tero kaj teritorio, naturrimedoj, biodiverseco kaj intelekta proprajxo;

Proklamante, ke ni indigxenaj virinoj estas partoprenantoj kaj rolludantoj de la luktoj kaj procezoj cele al la plena agnosko de la indigxenaj rajtoj, komprenante ke la bonfarto de niaj popoloj dependas de la egaleco inter viroj kaj virinoj cxe la decidoj kiuj enkorpigos la spertojn kaj konojn, valorojn kaj principojn de maljunuloj kaj maljunulinoj, kaj la energion de niaj junuloj;

Konsiderante, ke ni virinoj dauxre vivas en kondicxoj signitaj de diskriminacio, rasismo, flankenigo, ega malricxeco, macxismo kaj povomanko, kiuj respeguligxas cxe dauxra malegaleco je laborsxanco kaj salajro inter indigxenaj viroj kaj virinoj. Ankaux la situo kaj izoliteco de indigxenaj komunumoj limigas aliron al ekonomikaj merkatoj, krudmaterialoj, rimedoj kaj scioj;

Agnoskinte, ke la prapatra ricxajxo de la Indigxenaj Popoloj havas sian originon en la transdonado de valoroj per komunuma edukado, kie virinoj estas ludintaj gravan rolon kiel akusxistinoj, konsilantoj kaj spiritaj gvidantoj, favorinte la dauxran ekziston de konoj, tradiciaj valoroj kaj sciajxoj nepraj por la disvolvo de sanmodeloj tauxgaj por niaj kulturoj kaj tradicioj. Ni ankaux agnoskas antauxenpasxojn pri dulingva edukado interkultura per la helpo de la Indigxenaj popoloj mem;

Substrekante ke por indigxenaj virinoj edukado estas procezo kiu iras mane de ilia disvolvo kiel kolektivoj. Kompreninte la bezonon promocii interkulturan edukadon el niaj lingvoj kaj konoj kiel dauxra kaj evolua procezo kiu havigos al ni ilojn por alfronti defiojn de l' vivo, agnoskinte naturon kiel nia unua instruisto, cxar gxi instruas nin kunvivi, flegi kaj protekti gxin;

Asertante, ke cele al ampleksa partopreno de indigxenaj virinoj oni devas aldoni koncepton je enpovigo, kiu kontribuos krei alternativojn en la sercxado de solvoj al iliaj problemoj, krom procezoj je konsciigo de viroj, kiuj multfoje konsistigas la unuan baron trapasendan de virinoj por aliro al partopreno;

Substrekante, ke en la nuntempo dauxre ekzistas plurajn manierojn diskriminacii virinojn, kiuj malhelpas nin antauxenigi la plenan disvolvon de niaj kapabloj kaj provo, kaj gxui rajtojn homajn kaj kolektivajn kiel Popoloj;

Agnoskinte, ke la partopreno de la indigxenaj popoloj en diversaj sferoj politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj alfrontas problemojn cxe la genra perspektivo de indigxenaj virinoj en laborplanoj, kio rezultas en manko de malfermiteco al indigxenaj virinoj en kontribuoj kaj miksaj indigxenaj organizoj;

Agnoskinte, ke dum la lastaj jaroj okazis procezoj de malfermado cxe internaciaj eventoj, kie la partopreno de gvidaj indigxenaj virinoj estas klare surtabliginta niajn postulojn, tamen ne estas plibonigo de la vivokondicxoj de niaj popoloj, des malpli de la situacio de la indigxenaj virinoj. Agnoskinte ke internaciaj interkonsentoj ne estas sukcesintaj solvi la postulojn de la indigxenaj virinoj, grandparte cxar ili estas vortumitaj el povoplenaj kondicxoj el la perspektivo kaj per la vortoj de la regantoj;

Reasertante, ke indigxenaj virinoj alfrontas kreskon de perforto, de perforta prostituigo celanta indigxenajn virinojn kaj infanojn en la amerika regiono, kaj same rekte trafitaj de militoj, militigaj decidoj kaj kontrauxterorismaj legxoj, kio rezultas en kreskado de la interna kaj ekstera formigroj de indigxenaj virinoj, plialtigante la nivelon je malricxeco kaj malrespekto al homaj rajtoj, kaj aparta perforto kontraux indigxenaj virinoj;

Asertante, ke elgenra (elseksapartena) perspektivo faciligas kaj ebligas al povrilatoj inter viroj kaj virinoj perspektivon kiu permesas ekvilibron inter ili, kio certigos inkluzivan rigardon ekde diverseco kaj plureco, ekde la plenumado de la individuaj kaj koletivaj rajtoj de iliaj popoloj.

Alprenita en Oaxaca, la 4-an de decembro, 2002.

Fonto: CEDIN (http://www.cedin.iwarp.com/).

7. アメリカの先住民族女性たち:宣言および行動計画

「アメリカ先住民族女性」の第1回サミットの宣言と行動計画:
 
 メキシコの町オアハカにおいて2002年の11月30日から12月4日に会合した、わたしたち「アメリカ先住民族女性の第1回サミット」の参加者は、先住民族の女性の視点に基づいて、人権と先住民族の権利;先住民の女性による指導の強化;精神的生活、教育と文化;発展とグローバル化、そして性(性別)についての提案の表明と経験の共有にまい進し、以下の宣言を表明します。
 
 私たち先住民族は、土地、所属する地域、天然資源、生物多様性そして知的所有権への個人的、集団的権利を認め、民族としての発展の権利を与える経済的社会的文化的政策に関する決定という完全な能力を持ち、主権、自決と自治への暗に含む権利を有することを受け入れます;
 
 我たち先住民族の良好な健康状態は、老人の経験、知識、価値と根本的な方針、そして若者の活力の具現化を決意する際の男女の平等に依存している、ということを理解し、私たち先住民の女性は、先住民族の権利に対する十分な理解を目的とした闘争やプロセスに参加する者であり役割を担うものであるということを宣言します;
 
 我たち女性は、先住民族の男女間に続いている労働の機会と賃金の不平等を反映している、差別、人種差別、隔離、大きな貧困、男性優位主義そして能力不足と特徴づけられる状態の中で生活していることを認め、また、先住民族共同体の状況や孤立が、経済取引、原料、資源そして知識のゆくえを制限していることも認めます;
 
 助産婦や相談相手、さらに精神的な指導者として、我々の文化と伝統の健全な発展のためには不可欠の知識や伝統的な価値、知恵の数々を受け継ぎ守ってきた女性たちの、共同体内での教育の結果が、先住民族の、祖先から伝えられた財産の起源だと認められ、我々は、先住民族自身の努力による二言語教育の前進も認めます;
 
 先住民の女性にとって教育とは集団として手を取り合って発展する過程であると強調し、我々が生活に立ち向かうための道具を手にするための継続的発展的過程として我々の言語および知識による文化間教育を進める必要を理解し、自然は我々に、自然環境を守り共に生きることを教えてくれるので、自然を我々の一番の教師であることを認めます;
 
 先住民の女性が広く活動に参加するためには、まず女性の参加をはばんでいる男性の自覚を促す必要がありますが、それと並んで、諸問題に対して別の対処法がないかを考えていく能力を開化させる必要があると我々は主張します;
 
 我々の能力と可能性の完全な発展を推進し、人権と集団的権利の享受を推進する妨げとなる、女性を差別するための方法が、現在でも引き続きいくつかあることを強調します;
 
 政治、経済、社会、文化という様々な分野への先住民族の参加は、貢献と関わりのある先住民族の団体の中での先住民の女性に対する開放の欠如となる労働の計画における先住民の女性による性的な視点における問題に直面していることを認めます;
 
 この数年間に国際的イベントが開催され、そこで指導的な先住民の女性の参加で、はっきりと我々の要求を議題に載せましたが、我々先住民族の生活条件は改善されず、先住民の女性の状況はますます悪くなっています。大半において、能力の範囲内という制限、当局の文言を使った見通しで表明しているので、先住民の女性の要求を解決するという国際的な合意は成功していないことを認めます;
 
 先住民の女性は、米州における先住民の女性と子どもをねらった強制的な売春による暴力の増大に直面し、同様に、人権、とりわけ、先住民の女性に対する暴力への軽視と貧困のレベルを高め、先住民の女性の国内外への移住の増大へつなげる、戦争、開戦の決定、反テロリズムの法によって直接被害を受けていることを再度主張します;
 
 性属性の(性別の)視点は、男女間の力関係に対して、両者の間の均衡を許容する視点を、容易にし可能にするということを主張します、このことは、先住民族の個人的、集団的権利の遂行と多様性や多重性からの包括的な見解を保証することでしょう。
 
 2002年12月4日 オアハカにて採択
 
 情報源: CEDIN (http://www.cedin.iwarp.com/).

8. Novajxo: indigxenaj lingvoj en Brazilo

La lingvoj Nheengatu, Tukano kaj Baniwa, estas la unuaj brazilaj lingvoj konsiderataj oficialaj. Ili estis agnoskitaj je komunuma nivelo en la urbo Sao Gabriel da Cachoeira, en la brazila stato Amazonas. Tio okas por la unua fojo en la historio de Brazilo. La projekto estis petita al Instituto pri Esploro kaj Disvolvo en Lingva Politiko (IPOL) de la Federacio de Indigxenaj Organizoj (FOIRN), indigxena organizo.

Pliaj informoj estas haveblaj cxe:

Instituto de Investigacao e Desenvolvimento em Politica Linguistica (IPOL)
Rua Lauro Linhares, 2123
Torre A - Sala 713 - Trindade, CEP 88036-002 -
Florianopolis - SC - Brasil.
E-mail: ipol@ipol.org.br.
Informis: Jose Carlos BAHIANA MACHADO FILHO, Brazilo.

8. お知らせ:ブラジルの先住民族言語

 Nheengatu語やTukano語やBaniwa語は、ブラジル固有の言語のうち公用語とみなされる最初の言語です。これらの言語は、ブラジルのアマゾン州にあるSao Gabriel da Cachoeira市域における公用語と認められました。それはブラジルの歴史の中で始めてのことです。この計画は、先住民の組織である「先住民団体連盟」(FOIRN)の「言語政策の調査および発展のための機関」(IPOL)に委託されました。
 
 詳細の情報は以下のところで入手できます:
 
Instituto de Investigacao e Desenvolvimento em Politica Linguistica (IPOL)
Rua Lauro Linhares, 2123
Torre A - Sala 713 - Trindade, CEP 88036-002 -
Florianopolis - SC - ブラジル.
電子メール: ipol@ipol.org.br.
情報源: Jose Carlos BAHIANA MACHADO FILHO, ブラジル

9. Interreto: la popolo Bubis en la reto

La popolo Bubis, indigxenoj el la insulo Bioko (nun parto de Ekvadora Gvineo, Okcidenta Afriko), reprezentas miljaran kulturon konservantan grandan kulturan ricxecon. Pri tiu popolo ekzistas TTT-ejo dedicxitaj al gxiaj valoroj, praktikoj kaj institucioj. La adreso estas la jena:

http://www.culturabubi.org
Per tiu cxi iniciato, la organizo Cultures of the World Network, donas spacon al popolo, kiu luktas por pluvivi malgraux la detruaj procezoj de tutmondigxo.

Informis/Fonto: Ferran CABRERO, Cultures of the World Network, Centre UNESCO de Catalunya

9. インターネット:ブビ民族のウェブサイト

西アフリカの赤道ギニアにあるビオコ島の先住民であるブビ民族には、千年の文化があり、文化の豊かさを誇っている。この民族についてはインターネット上に次のサイトがある。
 
http://www.culturabubi.org

  これを提供している組織「Cultures of the World Network 」はグローバル化による生活破壊に抵抗して闘っている人々を、こうして援助している。

情報源:Ferren CABRERO, カタルニア・ユネスコ・センター

10. Pri dua sesio de la Dauxra Forumo pri Indigxenaj Aferoj (Novjorko, 12-23 majo 2003)

Cxijare la cxeftemo de la Dauxra Forumo estis 'Indigxenaj Infanoj kaj Junuloj'. Membro de la estraro de Indigxenaj Dialogoj (ID) Jebra MUCHAHARY prezentis deklaron kiu estas koncerna ne nur al Barato, sed -bedauxrinde- al multaj landoj en la mondo. Ni prezentas la tekston tie cxi iom mallongigita.

Tagordo N-o 4(f): EDUKO

Kolektiva deklaro nome de la Hindia Konfederacio de indigxenaj kaj tribaj popoloj (ICITP) kaj Bodoland Children's Home (Bodolanda Infanhejmo), Bijni, Assam, Barato.

Honorinda prezidanto, eminentaj Membroj de la Dauxra Forumo, Registaraj Delegacioj, UN-Agentejoj kaj kolegaj indigxenaj reprezentantaj fratoj kaj fratinoj de cxirkaux la mondo, koran saluton al vi cxiuj.

Mi volas fari kolektivan subregionan deklaron rilate al eduko en Barato, por akompani la kolektivan deklaron de la Azia Kunsido jam faritan de fratino Stella ATAMANG. Kompreneble edukado ludas esencan rolon ebligi Indigxenajn kaj Tribajn komunumojn kontrauxbatali la problemojn kiujn ili alfrontas. Rilata speco de edukado estus sxlosila por antauxenigi la Indigxenan kaj Triban kauxzon. Bedauxrinde, malgraux la rekono kaj specialaj provizoj por sxirmi la Indigxenajn kaj Tribajn interesojn, la takto de progreso estas tiel malrapida ke ecx post duonjarcento de cxi tiuj specialaj klopodoj, la indigxenaj kaj tribaj popoloj restas la plej analfabetaj, plej malricxaj popoloj kun la plej malbona sano. Edukistoj cxie en la mondo informas nin ke la uzo de la patrina lingvo kiel instruilo en la fruaj jaroj faciligas ke la infano havu rapidan ekkomprenon de la lecionoj kaj tiel plilargxigas la menson per gajni memfidon pri memesprimo.

Bedauxrinde la registaro ne konstatas kiel gxi rezultigas dumvivan senefikecon de la Indigxenaj kaj Tribaj infanoj, sen memfido, kiu estas plej esenca al ili por povi prizorgi sin mem. Ni sentas ian konspiron de la jam kutima socio, pro tio ke ili scias ke se la patrinaj lingvoj de la indigxenaj popoloj estis faritaj la instruiloj, la tasko de la instruistoj auxtomate irus al la indigxenaj popoloj mem kaj tiel forprenos de la ne-indigxenoj ilian pangajnan laboron. Cxi tio estas nur unu el la kialoj, kial la patrinaj lingvoj de indigxenaj kaj tribaj popoloj ne estas kuragxigitaj en la edukada sistemo. La registaro jam gxis nun sukcese baris la rekonon de Indigxenaj kaj Tribaj lingvoj je nacia nivelo, malgraux la fakto ke kelkaj Indigxenaj kaj Tribaj lingvoj (Ekz., santali, bodo kaj aliaj) havas milionojn da parolantoj kaj signifan literaturon.

Manko de rilata kursaro rezultigas ke Indigxenaj kaj Tribaj studantoj malsukcesas en la ekzamenoj bazitaj je la jam kutima kulturo, kaj stigmatizas ilin kiel mankaj je inteligenteco Cxi tio kondukis al grandskala elretirado inter Indigxenaj kaj Tribaj lernantoj, speciale inter virinaj lernantoj. Cxi tio ankaxu faris mokon de la sxtata slogano "Edukado por cxiuj" kvankam je la tempo de peto por mondonado, la indigxenaj kaj tribaj popoloj estis nomitaj afero de plejgranda prioritato.

Tial ni rekomendas al la Dauxra Forumo impreson al la registaro de Barato kaj koncernaj agentejoj efektivigi urgxajn pasxojn por trakti la sekvajn aferojn:

1 Rekoni la Indigxenajn kaj Tribajn lingvojn esti la ilo de instruado en la koncernaj lingvoregionoj por plirapidigi la atingon de efektiva klereco.

2 Certigi kaj efektivigi la oportunon havi kulture tauxgan edukadon por indigxenaj infanoj kaj junuloj.

3 Havigi al indigxenaj organizoj financan kaj teknikan subtenon por krei edukan materialon en indigxenaj lingvoj kaj kulturoj.

4 Krome emfazi edukadon de virinaj infanoj tiel ke ili ne postrestu.

5 Arangxu ke la enkondukado de fremdaj lingvoj (sxtataj lingvoj ekz. hindia kaj angla) estu pograda, tiel ke la edukaj radikoj de la infano restu integraj.

6 Havigi al cxiuj naciaj kaj sxtatnivelaj konkuraj ekzamenoj enigon influon de indigxena kulturo.

7 Sentivigi la edukadajn auxtoritatojn je cxiuj niveloj al la edukaj bezonoj de indigxenaj infanoj kaj junuloj, ke tiuj auxtoritatoj ne estigxu barilo en la efektivigo de proaktivaj indigxenaj politikoj.

Dankon, s-ro Prezidanto, pro via afabla atento.

Ram DAYAL MUNDA,
Cxefkonsilanto,

ICITAP Jebra RAM MUCHAHARY,
Prezidanto,
ICITP-NEZ kaj Fondinto/Gxenerala Sekretario
Bodoland Children's Home,
Bijni, Assam

10. 先住民に関する諸問題についての第2回恒久的フォーラム(ニューヨーク、2003年5月12-23日)

 今年のフォーラムの主なテーマは「先住民族の子どもと若者たち」であった。「先住民族の対話」(Indigxenaj Dialogoj, ID )の幹部メンバーであるジェブラ・ムサベイェスは、インドだけではなく、-残念ながら-世界中の多くの国に関連するものとなる宣言文を発表しました。我々はその本文を、少し縮めてここに示します。

日程4 番(f ):教育

 インド・アッサム地方・ビジニでの、「インド先住民族・部族連合」(ICITP )と「Bodoland の子どもの家」の連名の共同声明。

敬愛なる議長、フォーラムの著名なメンバーの方々、政府代表団、国連事務所、先住民代表である世界中の兄弟姉妹の皆さん、心からご挨拶申し上げます。

私は、インドでの教育に関連して、Stella ATAMANGシスターがすでにおこなったアジア会議における共同宣言とともに、共同地方宣言を行いたいと思います。明らかなように、教育は、先住民族と氏族の共同体に、自分が直面する問題に立ち向かうことを可能にするために重要なな役割を果たします。教育の普及は先住民族と氏族の問題の原因を進展させる鍵かもしれません。残念ながら、先住民族や氏族の利益を守るための認知や特別な準備にもかかわらず、特別な尽力をした半世紀を経てもなお発達のスピードは遅く、非識字率は最も高く、最も貧しく、最も不健康な状態のままです。世界中どこでも教育者は、早期における教育に母語を使うことによって、自己表現の自信を得ることで、子どもの授業の理解と知力の増大を早めると言っています。残念ながらインド政府は、自分で自立するができるように、彼らにとって最も重要な自信を持てずに、それが、先住民族および氏族の子どもが生涯を通じて非効率的という結果になるということを認めません。

私たちは、もし先住民族の母語が教育の道具となると、教育者の仕事は自動的に先住民族の方へ向き、そうして、非先住民族から生計を立てる労働を奪い去るということを知っているので、既存の社会の何かしらの陰謀を感じます。これは先住民族および氏族の母語が教育システムで積極的に使われていないという理由の中の一つにすぎません。先住民族および氏族の言語(たとえばsantaliやbodoなど)で、数百万という話者と重要な文学を持っているものもあるという事実があるにもかかわらず、政府は既に今までのところ、国家レベルで先住民族と氏族の言語を承認するのを妨害していることに成功しています。

関連するコースの不足によって、先住民族と氏族の学生は、既に既存の文化に基礎を置く試験で失敗することになって、知能が不足していると思われて彼らを傷つけます。このことは先住民族、氏族の学習者、特に女性の学習者の大幅な減少となります。このことはまた、奨学金の請願の時に先住民族と氏族は最優先者と謳われているにもかかわらず、「全ての人に教育を」という国のスローガンはもの笑いの種となっています。

それで、私たちは、後に続く諸問題を扱うための緊急の歩みを効果的にする次の考えを恒久的フォーラム、インド政府そして関連する委託事務所へ表明します:

1. 先住民族や氏族の言語を承認することは、効果的な学識の到達を早めるための関係する言語地域における教育の道具であるということ。

2. 先住民の子どもや若者に文化的に適切な教育を得る機会を保証し効率化すること。

3. 先住民の言語・文化で教材を作るために先住民の団体に財政的技術的支援を与えること。

4. さらに取り残されることのないように少女の教育を強化すること。

5. 子どもの教育の根幹が統合的なものとなるように、外国語(国家の言語、たとえばヒンズー語や英語など)を取り入れるのを学年ごとに調整すること。

6. すべての民族・国家水準の試験が先住民文化の影響を持たせ、取り入れること。

7. 先住民族の子どもと若者の教育の不足に対して、すべてのレベルで教育の当局者に対応させ、当局者が活動を元にした先住民の政策の実現における障壁を生じさせないようにすること。

議長、ていねいなお気遣いに感謝します。

Ram DAYAL MUNDA
顧問長

ICITAP、ジェブラ・ラム・ムサベイェス、
議長、
ICITP-NEZ 創始者/事務局長
Bodolandの子どもたちの家
アッサム、ビジニ

TAMTAMO JARO 4, No. 19
www.idnetwork.nl/tamtamo Marto, 2003
タムタモ 4年度、第19号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2003年3月

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaux la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie cxi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Cxef-Redaktoro de TAMTAMO

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長

Sendu viajn novajxojn, ecx en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre sxatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indigxenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-posxto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-posxto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO JARO 4, No. 20
www.idnetwork.nl/tamtamo Junio, 2003
タムタモ 4年度、第20号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2003年6月