ID ISSN - 1409-4576 |
ID ISSN-1409-4576 2002年11月発行 |
Ses-semajna informilo de Indigxenaj Dialogoj TAMTAMO JARO 3, No. 17 Novembro, 2002 Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj: Interreta versio cxe: www.idnetwork.nl/tamtamo Limdato por kunlaborajxoj por TAMTAMO No18: la 22-an de decembro 2002 |
「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌 タムタモ 3年度、第17号 2002年11月 タムタモの編集チームと協力者: インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo タムタモ第18号の原稿の提出期限日: |
ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al gxia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj: El ekster Euxropo: En Euxropo: Nederlando: Pere de Universala Esperanto-Asocio: Dankon ! |
「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。 ヨーロッパ圏外から: ヨーロッパから: オランダ: 世界エスペラント協会を通じて: ありがとう! |
1. El la Redakcio Antonio LEONI (Kosta-Riko) 2. Recenzo: Mia vojo Recenzo de la jxus aperinta kolorigebla trilingva libro , unua E-libro eldonita en Kosta-Riko William HARMON (Usono) 3. Novajxo pri la Dauxra Forumo pri Indigxenaj Aferoj La tria Komitato de la Gxenerala Asembleo de UN aprobis rezolucion pri la starigo de sekretariata grupo kaj volontula fonduso por la Dauxra Forumo pri Indigxenaj Aferoj Lola GARCI'A-ALIX (Danlando) 4. Asamo: Rasdiskriminacio kontraux bodoj Pri rasdiskriminacio en la aktuala 11-a registaro de Asamo, kiun estras s-ro Tarun GOGOI, cxefministro Jebra MUCHAHARY (Barato) 5. Indigxenaj Dialogoj ludas rolon en romano ! Recenzo pri la romano "Kreskas la labirinto...", en kiu Indigxenaj Dialogoj (ID) ludas rolon en la intrigo Bessie SCHADEE (Nederlando) 6. Indigxena Sciado: Gvidilo por la esploristo Recenzo de hispanlingva libro pri indigxena kono kiel strategio de dauxrema disvolvigxo Hugo MORA POLTRONIERI (Kosta-Riko) |
1. 編集局から アントニオ・レオニ(コスタリカ) 2. 書評:わたしの旅 たった今出版された3言語の塗り絵絵本の書評、コスタリカで出版された最初のエスペラントの本 William HARMON (アメリカ) 国連総会の第三委員会が、先住民族の諸問題に関する事務局の設置とボランティア基金についての決議案を是認しました。 Lola GARCI'A-ALIX (デンマーク) 首相 Tarun GOGOI 氏が率いるアッサムの第11代アッサム州政府における人種差別について Jebra MUCHAHARY(インド) 「迷路が伸びていく。。。」という小説の書評です。この小説では先住民族の対話(ID)が役を演じています。 ベシ・スハデ(オランダ) 持続的な発展の戦略としての先住民の知識についてのスペイン語の本の書評 Hugo MORA POLTRONIERI (コスタリカ) |
1. El la Redakcio Karaj Tamtamanoj, Eble vi memoras ke en iama numero de tiu cxi bulteno ni raportis pri japanigo de TAMTAMO. Nun mi havas la plezuron anonci ke jam de kelkaj semajnoj en la TTT-ejo de TAMTAMO haveblas kelkaj ekzempleroj en la japana lingvo dank'al la senlaca helpo de niaj kulaborantoj en Japanio (iliaj nomoj trovigxas je la fino de tiu cxi numero, cxe kunlaborantoj), al kiuj mi volas, refoje, esprimi mian dankon nome de ID! La aldono de tiu lingvo al la versioj de nia bulteno havis kiel kunsekvencon plurajn sxangxojn en la strukturo de nia retujo, inter aliaj, mi volas mencii klarigojn pri la celoj de la informilo kaj iom pli komforta navigado tra la lingvoj. Foje vizitu nian TAMTAM-ujon cxe www.idnetwork.nl/tamtamo . Aliaj plibonigoj baldaux venos! Espereble vi sxatos ilin. Viaj rimarkoj estas gravaj por ni, ne forgesu sciigi al ni pri ili! Cxi-foje, TAMTAMO prezentigxas pli literaturema (aux tekstema laux certa vidpunkto) ol kutime, ne nur pro tio ke Indigxenaj Dialogoj (ID) igxis parto de literatura verko (vd sekcion 5), sed ankaux cxar ni inauxguras nian libroservon (vd punkton 2); ni ankaux preparas butikon, per kiu eblos acxeti indigxenajn varojn el plej diversaj mondopartoj (por havi pli da informoj, vi povas mesagxi al snjezana.cimic@idnetwork.nl). La enspezoj de niaj (modestaj) butiko kaj libroservoj utilos por finance apogi nian agadon. Ekde tiu cxi numero, TAMTAMO aperos cxiun duan monaton. Do, TAMTAMO 18 aperos la 7-an de januaro kaj la limdato por ricevado de kunlaborajxoj estas fiksita por la 22-a de decembro. Ricevu niajn plej varmajn salutojn kaj bondezirojn por la Nova Jaro ! Bonan legadon ! ID-ane, |
1. 編集局から 親愛なるタムタモの読者のみなさんへ おそらくこの会報の以前の号で、タムタモの日本語訳についての報告したことについて覚えていると思います。この数週間の間にタムタモのWebページに、日本の協力者のたゆまない支援のおかげで日本語の何号かを入手できるのを現在お知らせできることをうれしく思います、(この号の終わりのところの協力者のところに、彼らの名前があります。)、再度、IDの名において彼らに感謝したいと思います。会報の各言語版へ日本語を追加するにあたり、ホームページの構造がかわりました。そこで、私は会誌の目的と、各言語を通じた幾分馴染みやすい入手についての説明を述べたいと思います。 www.idnetwork.nl/tamtamo のところのタムタモのホームページにお越しください。まもなく他の改善もします。多分、お気に入りとなります。気がつかれたことは大小にかかわらずぜひともお聞かせください。 今回、タムタモは、いつもより、より文学的傾向(あるいは、ある意味では教科書的な傾向)となって表れます、そのため、先住民族の対話 (ID) は、文学作品の部分となるためだけなく(第5節を見よ)、書籍販売を開始したためでもあります(第2節を見よ); 私たちも販売店を用意していて、それで、きわめて多様な世界各地の中の先住民族の商品を買うことができます。(より一層の情報を得るには、 snjezana.cimic@idnetwork.nl へメッセージを送ってください。)私たちの(質素な)販売店や書籍サービスの収入は、私たちの活動を財政的に支援するのに役立ちます。 今月号からタムタモは2ヶ月ごとに発行するでしょう。それでタムタモ18号が、1月7日に発行されます、そして、ご寄稿の期限は12月22日に決められています。 心からの敬意と新年のご挨拶を申し上げます! お元気で! IDメンバーとしてあいさつします、 |
2. Recenzo: Mia vojo Cxi tiu cxarma kolorigebla libreto por infanoj entenas gxentilan "verdan" mesagxon. Akvoguto priskribas sian migradon en nubo, aero, surtere. Estas klare el tiu priskribo kiel kara estas cxiuj eroj de la naturo, kaj kiom valoras ke homoj protektu ilin. Enkonduka klarigo pri Esperanto
en Hispana kaj Angla lingvoj donas facilan priskribon al la leganto.
La kolorigeblaj desegnoj estas simplaj, kaj allogos infanojn
al kolorigado. Cxi tiu, la unua Esperanta libro eldonita en Kostariko, estas ja acxetinda libreto! William R. HARMON, Usono MIA VOJO / MI RECORRIDO / MY JOURNEY de Leda Violeta CORONADO C. Esperantigis Guido HERNANDEZ M., angligis Carolina MATA. Editorial Tecnolo'gica de Costa Rica. Cartago. 2002. 18 pagxoj. 21x28 cm. EUR 4,50 + sendokostoj. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj. La libro estas acxetebla cxe la Indigxenaj Dialogoj (Riouwstraat 172, NL-2585HW Den Haag, Nederlando) Mendoj cxe: snjezana.cimic@idnetwork.nl |
2. 書評: わたしの旅 子供を対象としたこの魅力的に塗り絵絵本は、やさしい「緑の」メッセージを含んでいます。水滴が主人公で、雲、空そして地上へと巡る様子を描いています。自然のすべての個体が貴重というような、そして、人間が自然を守るのがどれだけの価値があるかというような描写から明らかです。 スペイン語と英語でエスペラントについての導入的な説明が、読者の理解を助けます。塗り絵のための線画は単純で、子供が塗り絵しやすくなっています。これとは別のこの素晴らしい絵本に関して唯一の困ったことは、題名のことばに3言語表記のうち、エスペラントの表題にMia Vojo(=わたしの道)を選択したことです。これは、「私の旅」としなくてはなりません。この物語では、旅や乗り物での旅行をはっきりと描写しています。道ではありません。おそらく現在それを直すことはできないでしょうが、再出版をするのであれば作者に留意してもらおうと思ってます。 コスタリカで出版された最初のエスペラントの本は買う価値のある絵本です。 ウイリアム R. ハーモン、 アメリカ 「私の道」:Leda Violeta Coronado Cのスペイン語原作 「Mi Recorrido」に、Guido Hernandez Mのエスペラント訳「Mia Vojo」、Carolina MATA.の英語訳「My Journey」をあわせた版。コスタリカのカルタゴ市、 Editorial Tecnolo'gica de Costa Rica.の2002年出版。 18ページ. 21x28 cm. 4,50ユーロ + 送料. 3部以上注文の際は定価の2/3で購入できます. この本は、先住民族の対話で買うことができます。(Riouwstraat 172, NL-2585HW デン・ハーグ、オランダ) |
3. Novajxo pri la Dauxra Forumo pri Indigxenaj Aferoj Karaj amikoj, Kun plezuro mi informas vin ke hieraux la Tria Komitato de la Gxenerala Asembleo de la UN adoptis rezolucion GA/SHC/3710. En cxi tiu rezolucio la 3a Komitato rekomendas ke la Gxenerala Asembleo petu la Gxeneralan Sekretarion starigi sekretariatan grupon ene de la Departmento de Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj (DESA) por helpi la nove inauxguritan Dauxran Forumon pri Indigxenaj Aferoj efektivigi sian mandaton. La teksto, adoptita sen vocxdonado, ankaux direktas ke la Gxenerala Asembleo petu la Gxeneralan Sekretarion starigi voluntulan fonduson por la Forumo cele al financado de la efektivigo de la rekomendoj faritaj de la Forumo tra la Ekonomia kaj Socia Konsilio. Plue la Asembleo decidus rajtigi esceptan tri-tagan antauxsesian kunigxon de la membroj de la Forumo de la 7-a gxis 9-a majo 2003. La implicoj de tiu malneto por financado estis ankaux aprobitaj. Lola GARCI'A-ALIX |
3. 先住民の諸問題に関する恒久的フォーラムのニュース 親愛なる友人のみなさんへ、 昨日、国連総会の第3委員会が、GA/SHC/3710 という決議を採択しました。この決議は第3委員会の名による次の趣旨の勧告です。国連総会は事務総長に要請して、経済社会局
(DESA) 内に事務局を立ち上げて、それにより新設の「先住民の諸問題に関する恒久的フォーラム」が任務を果たせるように支援するべし、という趣旨です。 決議案は無投票で採択されましたが、そこにはまた、国連総会は事務総長に要請して、ボランティア基金を立ちあげて同フォーラムを財政的に支援し、それにより経済社会理事会を通して、同フォーラムの勧告を実現させるべし、と記されています。さらに決議案は国連総会に対して、同フォーラム・メンバーによる三日間の事前セッションを例外的に2003年5月7日から9日まで開催する権限を与えることを認めています。また、決議草案が提示している財政支出も認めています。 Lola GARCI'A-ALIX |
4. Asamo: Rasdiskriminacio kontraux bodoj La bodoj, filoj de la grundo de Asamo, Nordorienta Barato, ek de la sendependeco de Barato, partoprenis en cxiu registaro senkonsidere de la reganta politika partio. Cxiam gxis nun estis en la registaro almenaux unu au du Ministroj el la Boda komunumo. Malgraux tio ke jam pasis du jaroj da regado, en la 11-a Registaro de Asamo estas ankoraux neniu Ministro el la boda popolo. En la 11-a parlamento estas 12 membroj el la Bodoj, 10 sendependaj parlamentanoj, unu de la AGP, regiona politika partio de la sxtato, kaj unu Sri Praneswar BASUMATARY de la Kongrespartio, la reganta politika partio. Estas interese rimarki, ke la bodoj estas la plej granda indigxena/triba grupo en Asamo kaj havas sian propran ricxan kulturon, religion, tradiciojn kaj lingvon. De historia perspektivo, la bodoj estas la pralogxantoj de Asamo kaj konsistigas 35 procenton de la logxantaro de Asamo. Dum la jaroj la bodoj plene partoprenis jen sub unu standardo jen sub alia en demokratia balotado. Ankaux cxi-foje la boda komunumo tute atendis, ke la bodo, Sri Praneswar BASUMATARY, elektita kiel membro de la Kongrespartio al la Parlamento de Asamo, estu nomumita al prestigxa posteno de Ministro fare de Tarun GOGOI. Tamen, ili vane esperis dum du jardauxraj regadoj de tiu registaro, cxar neniu reprezentanto de la boda popolo ricevis la atenditan nomumon. Tio estas klara ekzemplo de rasdiskriminacio kontraux la boda popolo. Gxi okazis en Barato ecx kvindek kvin jaroj post ties sendependeco, kvankam oni diskutis la aferon kun eminentuloj, inklude kun s-ino Sonia GANDHI, Cxefo de la Kongrespartio de Barato. Ni forte sentas, ke tiu cxi tiu afero estas profanado de nia baza rajto, kiel indigxena popolo, esti reprezentataj cxe la registaraj decidoj. Pro tio ni apelacias al niaj indigxenaj gefratoj de subtenantaj organizoj tra la mondo bonvole sendu leteron konkordan al nia afero kaj urgxe favoran al Sri Pranesawr BASUMATARY al S-ino Sonia GANDHI, petante ke sxi nomumu bodan Ministron al la registaro de Tarun GOGOI en Provinco Asamo en Nordorienta Hindio. S-ino Sonia GANDHI, Kun kopioj al: Mr.Tarun GOGOI Sincere via, Jebra Ram MUCHAHARY Kaj Gangadhar RAMCHIARY Informis/Fonto: Jebra MUCHAHARY (Barato) |
4. アッサム: ボド人に対する人種差別 アッサム地方(インド北東部)の息子たちと呼ばれるボド人は、インド独立以降、どの政党が与党であるかにかかわらず、常に歴代州政府に参加してきました。これまで常に州政府はボド人社会から大臣として少なくとも一、二のポストを与えてきました。2年間の政権期間が過ぎたにもかかわらず、第11次アッサム州政府にはまだボド人出身の大臣がいません。第11次州議会にはボド人出身議員12名がおり、無所属議員10名、国家の地域政党AGP派議員1名、与党の国民会議派
( Sri Praneswar BASUMATARY 氏)からなっています。 Sonia GANDHI女史, 写しは以下のところへ: Tarun GOGOI氏 親愛なるあなたの、 Jebra Ram MUCHAHARY そして Gangadhar RAMCHIARY 情報源: Jebra MUCHAHARY (インド) |
5. Indigxenaj Dialogoj ludas rolon en romano ! "Kreskas la labirinto..." estas nederlandlingva romano de s-ro Jet van ESSEN , aperinta la 5-an de oktobro 2002; en tiu dato mi havis la plezuron cxeesti la lancxon. La libro temas pri la rilatoj Nordo-Sudo (Ricxeco-Malricxeco), la evoluhelpo, la situacio de la indigxenaj popoloj en la mondo kaj la verkoj de Margue'rite YOURCENAR. Kvar virinoj kaj unu viro vojagxas al internacia kunveno en Hong Kong, Cxinio. Ili havas malsimilajn vidpunktojn kaj kverelas pri kiel krei pli bonan mondon. Estas interese vidi la politikajn ludojn, kiujn homoj ludas cirkaux la kunveno. Tra la tuta romano ankaux la temo pri ritaroj kaj spiritualismaj vidpunktoj havas rolon. Epiloge estas teksto (de unu kaj duona pagxo) pri Indigxenaj Dialogoj (ID), dirante ke kelkajn jarojn post la fino de la intrigo, fakte la Fondajxo ID estis kreita en Nederlando. La epilogo klarigas la celojn de ID kaj donas nian adreson, ktp. En la regiona jxurnalo de Den Haag (Nederlado) aperis artikolo pri la eldonado de la verko. En gxi legeblas kelkaj frazoj pri ID. Informis/Fonto: Bessie SCHADEE (Nederlando) |
5. 「先住民族の対話」が、小説の中で役を演じています! 「迷路が伸びていく・・・」は、Jet van ESSEN 氏のオランダの小説で、2002年10月5日に出版されました;私は、その日の発表会に出席したことを喜びました。この本は、Margue'rite YOURCENAR の世界と作品にある、南北問題(貧富の状態)、開発援助、先住民族の立場という見地をテーマとしています。 4人の女性と男性が、中国、香港の国際会議へ旅をします。彼らは異なる見解を持っており、よりよい世界を創造するというようなことについて口論します。政治的な駆け引きを見ることは興味を引きます。小説全体を通して、儀式や唯心論的見解についてのテーマにも役割があります。 エピローグは、先住民族の対話(ID)に関する(一ページ半の)文章で、小説の筋の終わりの数年後に実際に財団 ID がオランダに創設された、ということが述べられています。エピローグは、ID の目的を説明し、我々の住所などを教えています。 デン・ハーグ(オランダ)の地方新聞に、この作品の出版についての記事がでました。記事はIDについて数行費やしています。 情報源: ベシ・スハデ(オランダ) |
6. Indigxena Sciado: Gvidilo por la esploristo Malgranda, jes, sed ege utila libro pri unu el tiuj problemoj, kiujn tre ofte alfrontas esploristoj pri sociaj aferoj. Esploronte..., kion fari pri tiu amaso da konoj kaj vivspertoj propraj de la subjektoj de nia sercxado? Cxu jes aux ne ni utiligos ilin? Se jes, kiel? Ambaux respondoj, kompreneble, estas jes. La auxtorino unuavice difinas indigxenan sciadon kiel sinonimon por tradicia ekologia sciado, t.e, la amaso da konoj kaj vivspertoj apartenantaj al homoj logxantaj sur iu specifa regiono kaj kiu disvolvigxis cxiam tie. Tiamaniere, sxi diferencigas gxin disde tiuj konoj kaj spertoj estigitaj el universitatoj, registaroj, esplor-centroj kaj privataj industrioj. Alivorte: la internacia, "oficiala", sciad- kaj esplorsistemo kiu regas en Okcidento. Pere de du enkondukaj sekcioj, la auxtorino klarigas al la legantoj bazajn konceptojn pri "indigxena sciado" kaj la protektado de intelekta proprieto. Poste, lauxlonge de la verko, sxi utiligas tri aliajn sekciojn por la disvolvigxo de la onta esploro: kiel enkadrigi gxin, kiel kolekti la donitajxojn kaj kiel taksi, valori kaj eksperimenti kiam oni utiligas indigxenan sciadon. Du aliajn sekciojn sxi inkluzivas por prezenti, per la unua, kvar kazojn rilatajn al tiaj esploroj en Indonezio, Ekvadoro, Etiopio kaj Venezuelo; kaj la dua konsistigas el tri esplor-gvidiloj, du el kiuj oni uzis, respektive, por esploroj cxe la popoloj Inuito kaj Deno, ambaux en Kanado, kaj, fine, la tria estas la gvidilo de Internacia Instituto por Kampara Rekonstruado (International Institute for Rural Reconstruction = IIRR). La verko emfazas, tre prave, ke oni povus diri la gravecon partoprenigi la indigxenajn komunumojn pri cxiu esploro rilatanta ilin. Fakte, ekde la nauxdekaj jaroj la indigxena sciado igxis fruktodona esplor-teritorio, pri kiu ekzistas jam granda amaso da informoj. Tamen, tiuj cxi informoj estas dispartigitaj kaj la recenzata verko faciligas la kontakton kun la temo (abundan bibliografion oni trovas je la fino). Ecx se la leganto mem ne estus esploristo, la libron oni legas facile kaj senprobleme. Krome, la libron devus legi cxiu, kiu rilatas kun membroj de aliaj homaj grupoj cxar gxi instruas pri la normaleco kaj egalrajteco de cxiuj kulturoj. Fine, retkatalogojn de la eldonejoj cititaj cxi tie oni povas konsulti cxe: * http://www.idrc.ca/idr.ca/books/ Recenzis: Hugo MORA POLTRONIERI (Kosta-Riko) Conocimiento indi'gena: Gui'a para el investigador (Indigxena sciado: Gvidilo por la esploristo). Auxtorino: Louise Grenier. Hispanlingva unua eldono el la angla originalo: Working with Indigenous Knowledge, eldonita de International Center for Developmental Research, Kanado (1988), kun adreso: PO 8500, Ottawa, ON, Canada K1G 3H9Box . La hispanlingva eldono estas de Editorial Tecnolo'gica de Costa Rica, Cartago, C. R. Pagxoj: 124; 21,5 x 14 cm; glue bindita; 1999. |
6. 先住民の知識:調査の手引き 社会的な事柄の調査に当たってよくぶつかる問題についての、小さいがとても役に立つ本が出た。調査のテーマにかかわって出てくる多くの知識や はじめの2章を著者は「先住民の知識」の概念の説明と知的財産の保護に当てている。続く三つの章を使って著者は調査の内容を展開させる:枠組みを この本が、先住民にかかわるすべての調査に先住民共同体を参加させることの重要性を強調していることは大いに正しい。事実、九十年代から先住民の知識(知的財産)は実りの多い調査領域となっており、既に大量の情報が得られている。しかしこれらの情報は分散しているのでこの本は求めるテーマへのアクセスを容易にする(巻末に大量の文献一覧がついている)。 読者自信が研究者でなくても読みやすい。それに、すべての(民族)文化が正常で平等だということを教えている点で、この本は専門外の人にも読むべきものを持っている。 関係出版所のカタログは次のサイトで閲覧できる。 * http://www.idrc.ca/idr.ca/books/ 筆者:ウゴ・モラ・ポルトロニエリ(コスタリカ) 書評対象書(スペイン語版): 原書(英語): |
TAMTAMO JARO 3, No. 17 www.idnetwork.nl/tamtamo novembro, 2002 |
タムタモ 3年度、第17号 www.idnetwork.nl/tamtamo 2002年11月 |
TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana : | タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます: |
Malantaux la kulisoj: TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie cxi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla. Redakta Teamo: Antonio LEONI, Redaktoro Kunlaborantoj: Ni tre speciale dankas al la jenaj Kunlaborantoj, kies sindedicxo
permesas la plurlingvan aperon de TAMTAMO: Anglalingvaj: Jennifer BISHOP Hispanlingvaj: Luis CANTILLANO Japanlingvaj: YOKOYAMA Hiroyuki Franclingvaj: Franc_ois BAY Dankon ! |
編集後記: タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。 編集チーム: Antonio LEONI, 編集者 協力者: 我々は以下の協力者にとても感謝しています、彼らの献身でタムタモの複数の言語版をアップすることができます: 英語版: Jennifer BISHOP スペイン語版: Luis CANTILLANO 日本語版: 横山裕之 フランス語版: Franc_ois BAY ありがとう! |
Sendu viajn novajxojn, ecx en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre sxatas legi viajn komentojn. | あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。 |
La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn! Oficialaj adresoj de Indigxenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj: Centra Oficejo: E-posxto: |
IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい! 先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです: 本部: 電子メール: |
TAMTAMO JARO 3, No. 17 www.idnetwork.nl/tamtamo novembro, 2002 |
タムタモ 3年度、第17号 www.idnetwork.nl/tamtamo 2002年11月 |