ID ISSN - 1409-4576 |
ID タムタモ 第14号 ISSN - 1409-4576 2002年7月発行 |
Ses-semajna informilo de Indigxenaj Dialogoj TAMTAMO JARO 3, No.14 Julio, 2002 Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj: Interreta versio cxe: www.idnetwork.nl/tamtamo Limdato por kunlaborajxoj por TAMTAMO No15: la 20-an de auxgusto 2002 |
「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌 タムタモ 3年度、第14号 2002年7月 タムタモの編集チームと協力者: インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo タムタモ第15号の原稿の提出期限日: |
ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al gxia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj: El ekster Euxropo: En Euxropo: Nederlando: Pere de Universala Esperanto-Asocio: Dankon ! |
「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。 ヨーロッパ圏外から: ヨーロッパから: オランダ: 世界エスペラント協会を通じて: ありがとう! |
1. Novajxoj pri nia TTT-ejo Antonio LEONI (Kosta-Riko)
Bessie SCHADEE (Nederlando)
Majaa virino ricevas unu de la premioj cxiujare donataj al pluraj kamparanaj virinoj parte de la Fondajxo Monda Pinto de Virinoj. Teksto prelegita dum la oficiala premioprezentado de la prezidantino de la Fondajxo, s-ino Elly Pradervand. Informis: Bessie SCHADEE (Nederlando)
Atilio ORELLANA ROJAS (Argentino/Nederlando) |
1. ウェブサイトの最新状況 アントニオ レオニ (コスタリカ) 2. 第1回世界市民社会フォーラムにおける先住民族の役割(2002年7月14日〜19日、ジュネーブにて) ベシー・スハデ(オランダ) 3. マヤ人女性を表彰−世界市民社会フォーラム(2002年7月18日、ジュネーブ)にて マヤ人女性が、世界トップレディー財団によって農村地区の女性にも毎年与えられている賞を受賞しました。 本原稿は、財団理事長のエリ・プラデルヴァンドさんの授賞講演に基づく ベシー・スハデ(オランダ)提供 Atilio ORELLANA ROJAS (アルゼンチン/オランダ在住) |
1. Novajxoj pri nia TTT-ejo De antaux pluraj semajnoj, ni prilaboras novan version de
nia TTT-ejo (www.idnetwork.nl kaj www.idnetwork.nl/central/esp).
En tiu cxi momento gxi ne estas tute preta, sed estas tauxge
informi ke ni jam komencis aktualigi la anglalingvan publikan
datumbazon. Estontece, nia TTT-ejo estos kvarlingva (komence)
kaj, inter aliaj, celos rompi iom post iom la lingvan izolitecon
al kiu estas kondamnitaj indigxenaj popoloj pro la maljusta lingva
ordo en kiu ni vivas. |
1. ウェブサイトの最新状況 ここ数週間来、本 「先住民族の対話」のウェブサイト( www.idnetwork.nl
及び 「タムタモ」編集長 |
2. La 1-a Monda Civila Socia Forumo (14-a gxis 19-a de julio 2002 en Gxenevo) kaj la rolo de la indigxenaj popoloj en gxi Dum la granda mondskala kunveno de la Ne Registaraj Organizoj (NRO, angle (NGO) por la Jarmilo en septembro 2000, estis decidite kunvenigi en 2002 la reprezentantojn de NRO-j de la tuta mondo en Gxenevo. Indigxenaj Dialogoj (ID) partoprenis, cxar pluraj el niaj ID-anoj cxeestis. La semajno estis organizita de Mandat International, organizo kiu jam dum jaroj helpegas la indigxenan mondon kiu venas cxiujare al Gxenevo por UN-sesioj pri homaj rajtoj de indigxenaj popoloj (bv legi pri tio en la sekva numero de TT). Temis pri interesa kunveno. Mi vidis multe da indigxenaj reprezentantoj el Sudameriko (cirkaux 20), estis kelkaj indigxenoj el Usono kaj Kanado (fakte pli ol en Nov-Jorko dum la unua sesio de la Dauxra Forumo pri Indigxenaj Aferoj en pasinta majo 2002), estis multaj (cirkaux 20) el Afriko kaj cirkaux 25 el Oriento, cirkaux 3 el Auxstralio kaj pli malpli 7 rusparolantaj indigxenoj. Multaj el ili uzis la okazon por kunveni kaj trakti indigxenajn aferojn. Samtempe okazis la kunveno pri la indigxenaj infanoj, en kiu multe da indigxenaj reprezentantinoj ankaux partoprenis kaj tiel ili vere devis kuri de tie aliloken. S-ino Mililani Trask, indigxeno el Havajo kaj membro de la Dauxra Forumo, cxeestis kaj partoprenis en multaj diskutoj kie sxi ege klare prezentis la situacion de la indigxena mondo. Sxi ankaux vere helpis pri la formulado de la rezultoj de la foruma laborgrupo koncerne la decidrajton pri si mem de la indigxenaj popoloj (ni baldaux publikigos tion en nia TTT-ejo). Cxiutage okazis laborgrupoj pri indigxenaj temoj. Kaj ofte mi vidis nian membron de la ID-konsilo Rub始 ORTIZ, majao el Gvatemalo, sur la podio! Li estis elektita kiel kunordiganto de la sudamerikaj indigxenaj organizoj kaj estas nun ankaux membro de la Komitato de la Monda Civila Socia Forumo. Krom tio, li prezentis pri Ekoturismo kaj Etika Turismo. Kaj li menciis kaj klarigis pri Indigxenaj Dialogoj, cxar estis dum la unua ID mondskala kurso en Nederlando, kiam li auxdis pri ekoturismo kaj povis paroli kun indigxenaj kolegoj kaj nederlandaj fakulinoj de turismo. Nun en Gvatemalo komencigxis granda projekto pri Agro-ekoturismo: ili faros programon por selektitaj turistoj (kiuj konsentas antauxe pri reguloj kiel konduti kun iliaj gastigantoj) kaj montris la majaan konon kaj agmanieron pri agrikulturo. Tiel al ili eblas ankaux ke la majaa agrikulturo dauxrigos kaj kreos kroman monon! Ili fondis dank'al subvencio de la gvatemala sxtato la organizon AGREOTOUR. Fine de la Forumo okazis diskuto, cxu la Forumo okazos denove (decidita estis jes): tie evidentigxis unu el la vere gravaj problemoj de la internacia komunikado - la lingvoj. Dum la tuta semajno ni cxiuj suferis pro la nefunkcianta traduksistemo aux manko de tradukistoj aux pro la nekomprenebla prononcado de la partoprenantoj kiuj ofte kompreneble ne bone parolas la pontlingvojn... Mallonge dirante: evidente mankis la facileco de la uzo de Esperanto! Kaj pluraj ID-anoj palpebrumis unu al alia ofte, pensante al la facileco, kiun ni konas ene de ID. Informis : Bessie SCHADEE, ID direktorino, Nederlando. |
2. 第1回世界市民社会フォーラムにおける先住民族の役割(2002年7月14日〜19日、ジュネーブにて) 2000年9月の非政府機関(NGO)の新千年紀(ミレニアム)の世界的会合において、2002年にスイスのジュネーブに各国NGO代表が結集することが決められた。我々「先住民族の対話(ID)」も、ID関係者が出席することから、これに参加した。この1週間におよぶ会期は「マンダート・インターナショナル(Mandat International)」が運営にあたった。この組識は、永年、ジュネーブの国連先住民人権会議に毎年来場する先住民関係者を大いに支援している。(本件については、タムタモの次号に掲載予定) 本会合は興味深いものであった。見かけた先住民代表は、南米から約20名、米国・カナダから数名(実に、2002年5月、ニューヨークでの第1回先住民恒久的フォーラムよりも多かった)、アフリカからも約20名の多きに渡り、25名が東洋、3名がオーストラリア、約7名がロシア語圏の先住民であった。 多くの参加者が、この機会に先住民問題について会合を持った。同時に、先住民の子供に関する会合が開かれ、多くの先住民女性が参加したこともあり、皆は会場狭しと走り回るはめにおちいった。ハワイ先住民のミララニ・トラスク(Milalani
Trask)さんは、恒久的フォーラムの会員でもあり、多くの議事に在席し、先住民問題の状況について非常に明確に問題を提起した。また彼女は、先住民の自決権についての作業部会の結果をとりまとめるのに大きく貢献した。(これについては、次号に発表するつもりである) 毎日、先住民問題の作業部会が開催された。そこでは、グァテマラのマヤ人であり、「先住民族の対話(ID)」顧問(konsilo)のRuben ORTIZさんが演壇に立っているのをよく見かけた。彼は南米の先住民族組識間のとりまとめ役に選ばれ、また世界市民社会フォーラムの委員でもある。それに加えて、彼はエコツーリズム(環境重視観光)とエシック・ツーリズム(倫理重視観光)分野の代表者でもある。というのも、第1回のIDの世界規模の講座を聴講の際エコツーリズムを知り、その件について先住民族の仲間やオランダの観光業の専門家と話しを深めていたためである。グァテマラでは、農業体験形エコツーリズムの大規模な計画が始まったところであり、そこでは、選ばれた観光客のためのプログラムが作成される。(その観光客は、事前に規則に同意し、受け入れ側とどう行動するかを合意してる。)そして、マヤ文化の知識、農業体験方法も示される。それにより、マヤ農業が続き、さらに資金を得る可能性もある。グァテマラ政府の補助金により、AGREOTOUR(農業ツアー)という組識も設立された。 フォーラムの最後に、本フォーラムは再度開かれるべきかの討論があり、再開が約束された。その課程で、国際コミュニケーションの重大な課題が浮き彫りになった。言語問題である。一週間の会期中、我々は通訳システムの不具合、通訳の不足、橋渡し言語(通用語)を話すのが不得意でめちゃくちゃな発音になる参加者など・・・つまりエスペラント有りの場合の便利さがまるでなかった。そこでID参加者はお互いに目配せしあったりして、ID内部でエスペラントの便利さに思いをいたしたのであった。 報告:ID理事、ベシー・スハデ(オランダ) |
3. Premio por Majaa virino dum la Monda Civila Socia Forumo, Gxenevo, 18-an de julio 2002 Dum la cxi-jara okazigo de la Monda Civila Socia Forumo (Gxenevo, 18-an de julio 2002), s-ino Catarina Eleuterio GOMEZ IXMATA [katarina eleuxterjo 'gomes isxmata] ricevis de la Fondajxo Monda Pinto de Virinoj premion konsistantan el 500 USD, kiu estas donita al kamparaj virinoj, kiuj kreas dauxran sukcesan iniciaton. S-ino GOMEZ IXMATA (39 jara) devenas el malricxa familio el la vilagxo Nahuala [nauxala] en Gvatemalo. Kiam sxi estis 12-jara, dank'al helpo de monahxino, al kiu sxia patrino lavis la vestajxojn, s-ino GOMEZ IXMATA havis la oportunon dauxrigi la studojn en la baz-lernejo, kie, en tiu momento, sxi estis apenaux fininta la unuan jaron. Tio cxi ne estis facila por sxi, cxar dum kvin jaroj, sxi devis vivi for de sxia familio, kiun sxi vizitis nur unufoje jare; sxi tute ne havis monon por veturado aux por korespondado. Malgraux tio, sxi atingis la plej altajn lernejajn rezultojn en la monahxejo kaj sxi revenis al sia vilagxo. Tie sxi eklaboris kiel hejma servistino tage; dume sxi asistis al nokta lernejo por fini siajn studojn en la gimnazio. En 1992, sxi aligxis al la majaa neregistara organizo Pop Atziak kaj kreis edukan projekton, kiu disdonas stipendiojn al junuloj por ke ili studu, kio inkludis lecionojn en la majaaj lingvo kaj kulturo por ke ili ne perdu sian identecon. En tiu cxi projekto la studentoj engagxitaj en la disvolvigxo de siaj komunumoj ricevas prioritaton . En 1992, s-ino GOMEZ IXMATA organizis ankaux asocion por inkludigi la partoprenon de virinoj en la ekonomia, socia kaj kultura vivo de la vilagxo, malgraux la kontrauxo de viroj kaj de kelkaj auxtoritatoj. Tiu cxi asocio revivigis la tradiciajn muzik- kaj mim- grupojn, kiuj konsitigis parton de la kulturo kaj ekklopodis krei expozicioj de teksajxoj por diskonigi la plibonigon de gxiaj teknikoj kaj helpi trovi novajn merkatojn. S-ino GOMEZ IXMATA ankaux organizas porvirinajn seminariojn pri baza higieno, nutrado, majaa kulturo kaj publika parolado. Antaux du jaroj sxi estis elektita majaa sacerdotino; sxi estas ofte vokita por celebri sanig-ceremoniojn. Nun, sxi sekvas kursojn pri Sociala Laboro en la universitato kaj, samtempe, prizorgas siajn aliajn okupojn. Teksto prelegita dum la oficiala premioprezentado de la prezidantino de la Fondajxo, s-ino Elly Pradervand. Informis : Bessie Schadee, Nederlando. |
3.マヤ人女性を表彰−世界市民社会フォーラム(2002年7月18日、ジュネーブ)にて 今年の世界市民社会フォーラム(2002年7月18日、ジュネーブ)で、世界トップレディー財団の賞をカタリナ・エレウテリョ・ゴメス・イシュマタ(Catarina Eleuterio GOMEZ IXMATA)さんが受賞した。この賞は、農村地区で永年の努力が実を結んでいる女性に授与されるもので、賞金は500米ドルである。 ゴメシュ・イシュマタさん(39歳)は グァテマラの村ナウハラ(Nahuala)の貧しい家の出身。12歳の時、母親が修道女の衣服を洗濯した縁で援助を受け、小学校1年生の課程をやっと終えようかというころから勉学を続けることになった。5年間の勉学の間、家族と離れて暮らし、旅費や文通費用も全くない中、帰省するのは年1回のみといいう辛い日々を送った。しかし、修道院でトップの成績をおさめ、彼女は村へ戻った。村では昼は家政婦として働きながら、夜は高校課程を終えるために夜学に通った。1992年にゴメス・イシュマタさんはマヤ人の非政府機関(NGO)のPop Atziakに加盟し、教育計画の作成にあたった。この計画は、青年が勉学を続けていくために奨学金を授与するもので、その中にはマヤ語とマヤ文化の課程も含まれ、マヤ人としてのアイデンティティを失わないようにと配慮されていた。この計画では、自らのコミュニティの発展に寄与しようとする学生は優先的に扱わた。1992年にゴメシュ・イスマタさんは、周囲の男性や一部の当局の反対を押しのけ、女性が村の経済、社会、文化生活に参画するための会を作った。この会は、マヤ文化の一つである伝統音楽団と無音劇団を復活させた。また、織物の展示会を開き、技術の改良を宣伝し、新たな市場を見つけようと試みた。また、ゴメス・イシュマタさんは女性向けのセミナーを開き、基礎的な衛生、栄養、マヤ文化や話術などの普及にあたった。2年前に彼女はマヤの女性司祭に選出された。公衆衛生関連の行事で祝辞を頼まれることも多い。現在、彼女は大学で社会労働の講座を受講中であり、その他の仕事も受け持っている。 本原稿は、財団理事長のエリ・プラデルヴァンドさんの授賞講演に基づく
|
4. Indigxenaj Dialogoj en Finnlando Kadre de la Somera Kurso organizita de Esperanto-Asocio de Finnlando, Atilio ORELLANA ROJAS dum unu el la vesperaj programoj prezentis al la cxeestantaro la laboron de ID. La agado de ID en la indigxena mondo ricevas dawre fortan subtenon de finnaj Esperantistoj, kiuj ankaw sendis financan kontribuon al ID. Informis: Atilio ORELLANA ROJAS (Argentino/Nederlando) |
4.フィンランドにおける「先住民族の対話」 フィンランド・エスペラント協会主催の夏期講習の一環として、晩の番組で、Atilio ORELLANA ROJAS が参加者に「先住民族の対話(ID)」について紹介する機会があった。IDが先住民族の人たちの中で活動していることに対して、フィンランドのエスペランチストからは大きな支持が変わらずに寄せられ、またIDに対する寄金カンパもよせられた。
|
TAMTAMO JARO 3, No. 14 www.idnetwork.nl/tamtamo Julio, 2002 |
タムタモ 3年度、第14号 www.idnetwork.nl/tamtamo 2002年7月 |
TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana : | タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます: |
Malantaux la kulisoj: TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie cxi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla. Redakta Teamo: Antonio LEONI, Redaktoro Kunlaborantoj: Ni tre speciale dankas al la jenaj Kunlaborantoj, kies sindedicxo
permesas la plurlingvan aperon de TAMTAMO: Anglalingvaj: Jennifer BISHOP Hispanlingvaj: Luis CANTILLANO Japanlingvaj: YOKOYAMA Hiroyuki Franclingvaj: Franc_ois BAY Dankon ! |
編集後記: タムタモは国際協力の成果です。タムタモ発行に不可欠な支援をいただいた方々の名前を以下に記します。 編集チーム: Antonio LEONI, 編集者 協力者: 我々は以下の協力者にとても感謝しています、彼らの献身でタムタモの複数の言語版をアップすることができます: 英語版: Jennifer BISHOP スペイン語版: Luis CANTILLANO 日本語版: 横山裕之 フランス語版: Franc_ois BAY ありがとう! |
Sendu viajn novajxojn, ecx en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre sxatas legi viajn komentojn. | あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。 |
La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn! Oficialaj adresoj de Indigxenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj: Centra Oficejo: E-posxto: |
IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい! 先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです: 本部: 電子メール: |
TAMTAMO JARO 3, No. 14 www.idnetwork.nl/tamtamo Julio, 2002 |
タムタモ 3年度、第14号 www.idnetwork.nl/tamtamo 2002年7月 |