G^emelig^is E-rondoj de urbo Hakodate kaj urbo Vladivostoko
Post la vizito de du vladivostokaj E-istoj al urbo Hakodate, okaze de la 62a Hokkajda Kongreso de Esperanto, du reprezentantoj de ambau^ rondoj oficiale konsentis g^emelig^i jene.
KONSENTO G^EMELIG^I
inter Hakodate-Esperanto-Rondo kaj Vladivostoka Esperanto-Klubo
Ni estas g^emelurbanoj de urbo Hakodate en Japanio kaj urbo Vladivostoko en Rusio. Ni agados per Esperanto por pli da amikig^o kaj kompreno inter la du urbanaroj.
Ni konsentas ke Hakodate-Esperanto-Rondo kaj Vladivostoka Esperanto-Klubo "Pacifiko" g^emelig^as kaj kunlaboros realigi nian komunan celon.
la 17an de oktobro, 1998
Hakodate-Esperanto-Rondo
reprezentanto IWAI Masahisa
Vladivostoka Esperanto-Klubo "Pacifiko"
prezidanto TITAEV Aleksandro