La 62-a Hokkajda Kongreso de Esperanto
Al
japanlingva pagxo
La Kongreso okazis ekde 12-a gxis la 18-a de Octobro en la
urbo Tomakomai.
Resumo de la prelego en la simpozio kadre de la Hokkaida
kongreso
YAMASAKI Seiko^
1. Esperantismo c^iam subtenis la lingvajn rajtojn.
G^i kontrau~staris al tio ke certa lingvo enmanigu hegemonion
kaj asertis ke g^i estu anstatau~ita de neu~trala planlingvo esperanto.
2. Minoritataj etnoj kaj lingvoj en Japanio
Oni ekkonsciis fine ke c^i tie trovig^as problemo.
Mi opinias jene, lasante la temon de la ajnua al fakulo:
Pri la kvar nordaj insuloj, estas pli grave ol ties s^tata aparteno
tio ke la rajtoj de la homoj koncernataj, tiuj de kiuj vivas je
la fis^kaptado tie, de kiuj nun log^as tie, kiuj iam log^is tie
sed ne povas reiri tien, kiuj ajn iliaj prapatroj estus. Apud
tiuj, ekzistas rajtoj pri kies ekzisto la japanoj ne konscias:
tiuj pri lingvoj.
Ni klopodas pri tio
a. ke s^tata lingvo ne estu alpremita kiel oficiala lingvo;
b. ke la edukado en minoritataj lingvoj estu garantiita;
c. ke oni havu larg^an animon lerni volonte la lingvon de
siaj najbaroj;
kaj krom c^i tiuj, ke oni agnosku ke, malgrau~ la amikeco,
estas malavantag^e paroli en fremda lingvo kaj ke por eviti tion,
ne estas alia vojo ol adopti neu~tralan planlingvon.
3. Problemoj de la japana
Ec^ esperantistoj estas indiferentaj pri ili. La japan estas
masakrita iam de la c^ina ideogafio, nun de la anglalingva imperiismo.
La latinigista-kanaista movado estis motivita en malnovaj
jaroj de la pliefikigo de oficejaj laboroj. S^ajnas ke tiu faceto
estis solvita de la komputilo, perdiginte la grundon al la reformmovado
de la literoj. C^i ties esenco tamen konsistas pli en la konservado
de la japana lingvo.
La urg^a bezono de la tempo estas solidaro de la tri amovadaj
lingvaj.
Al enhavo